• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:03:35    
Honoro kaj oro (prefaco)

cri
Estimata leganto:
Saluton! Kiel vi jam scias, la Esperantaj programoj de Ĉina Radio Internacia jam enretiĝis, maje de la kuranta jaro. Ĉi tio signifas, ke niaj programeroj kapteblas jam ne nur orele, sed ankaŭ okule; ĉi tio enkorpigas altan takson de la gvidantaro de Ĉina Radio Internacia pri la granda rolo de la internacia lingvo; ĉi tio atestas grandan zorgon kaj gigantan subtenon de la ĉina registaro. Afero ĝojiga, tamen niaflanke pli ŝarĝa kaj aliflanke rememoriganta la Zamenhofan proverbon:
Laboro kondukas al honoro kaj oro
--- En la laboro ni plu rapidas, la honoron kun vi ni dividas, sed la oron ni ja ne avidas.
La literatura programero iom apartas per sia serieco kaj pro tio ĝi ne povas sinkrone sekvi en ĉi reto la aŭdigatajn pecojn.
Vi, kara leganto, estas ankaŭ nia aŭskultanto, ĉu ne? Se jes, eble vi ankoraŭ memoras, ke antaŭ… kiom da jaroj? Ho jes, antaŭ pli ol dek jaroj ni komencis disaŭdigi la literaturan programeron. Sed kiam precize? Nu, ni demandu ĝian redaktoron, jam emeritiĝintan, tamen ankoraŭ ne tro kadukan aŭ senile demencan. Li bove muĝis, ke la literatura programero, unike seria en Ĉina Radio Internacia, startis januare de 1984, iniciatite de tiamaj gvidantoj de la Esperanta sekcio.
En la unuaj jaroj ni konigis la antikvan literaturon de Ĉinio.
“De 1984 ĝis 1996!” kriis la fola eksredaktoro.
Jes, de antaŭ nia erao ĝis post la falo de la lasta imperiestro.
“Ne!” aŭdiĝis denove lia voĉo, iom raŭka, eble pro la oldeco, eble pro emociiĝo.
Kion jesi kaj kion nei? Li vere iom debilas, mense aŭ psike. Nu, de 1984 ĝis 1996 ni konigis la antikvan literaturon de Ĉinio de antaŭ nia erao ĝis 1919. Poste, de 1997 ĝis 2001…
“Ni konigis la Esperantan literaturon.” Li ne volas silenti, sin pretendante kiel ion menciindan. Nu, ni menciu, ke li multe eraris farante tradukadon el ĉinaj klasikaĵoj. Eĉ ĉi-foje! La antikva literaturo de Ĉinio sisteme apenaŭ konatas en nia Esperantujo – pli multaj samideanoj en aliaj landoj nur sporade informiĝis pri ĝi; kompreneble iuj, ekzemple sinjoro Kris Long kaj Miyamoto Masao de longe interesiĝas aŭ interesiĝis pri la antikva literaturo de Ĉinio. Jen kial ni konigu ĝin al niaj karaj samideanaj aŭskultantoj. Tamen la Esperanta literaturo neniom fremdas, tial ni diru ne tion, ke ni “konigis la Esperantan literaturon”, sed ke “ni elsendis programerojn pri la Esperanta literaturo”!
Nun, kara leganto, fakte de la pasinta jaro, ni konigas la modernan literaturon de Ĉinio, inter 1919 kaj 1949.
Poste ni retrorigardu en la reto la paseon, por ke abrupto ne ĝenu nin, sed ĉi-momente:
En maj’, monato de espero, / disŝprucas verdo sur la tero; / arom’ en la korojn penetras, / la natur’ superbe paletras.
En maj’, la tempo kun prospero, / pudore ĉiu programero / kvazaŭ knabino enretiĝas, / dum la kapo iom vertiĝas.
He he, ĉe la unua paŝo / en la novajarcenta marŝo / la oldan “knabinon” subtenu! / la klavoj en nia kor’ edenu!