• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:04:19    
De horukado al mitologio (retrospektive I)

cri
Lusin (1881 – 1936), granda literaturisto de Ĉinio, diris:
Laŭ mi, antaŭ ol skribo aperis, la homaro jam komencis verkadon. Bedaŭrinde neniu notis nek registris iun pecon, fakte tio ne eblis. Niaj primitivaj prauloj ne scipovis paroli. Sed en komuna laboro necesis komuniki ideon, ili do kreis diversajn sonojn. Nu, ekzemple, pluraj homoj kune portis trunkon. Penige ja. Al neniu venis la ideo ion publikigi. Subite iu kriis “Ho ruk!” Tio jam verko. Kaj ĉiuj devis lin admiri, kaj fine sekvi. Ĉi tio estis kiel eldonado. Se la horukado konserviĝis per iaj signoj, tio fariĝis literaturo. Kaj la kriinto do verkisto, literaturisto, horukisto.
Pli kaj pli multiĝis tiaj “horukistoj”. Kaj la “horukoj” ekkanteblis:
Bambua tranĉo / bambua ŝanĝo / teron fosfosi / birdon ĉasĉasi
Jen niaj prauloj, dehakante bambuon per pinta ŝtonpeco, gaje kantis, por entrepreni ĉasadon kaj plugadon per iloj farotaj el bambuaj ŝalmoj. Tiaj kantoj, kun ritmo vigla kaj gajiga, aŭdiĝis de buŝo al buŝo dum generacioj, kiel sukplenaj folkloraĵoj.
Tero, al la bordo! / Akvo, en la valon! / Vermoj, al la morto! / Herboj, en la stalon!
Niaj prauloj petis aŭ ordonis, ke la tero surbordiĝu anstataŭ sinki sur riveran fundo; la akvo fluu laŭkanale, sed ne inunde distorentu; la vermoj kaj insektoj, tiaj etaj estaĵoj, ne diboĉu kaj ĝenu, tamen trankvile vivu sialoke; kaj la herboj sin oferu kiel nutraĵojn de brutoj kaj kortobirdoj.
La primitiva socio ekzistis kelkcent milojn da jaroj, abunda je sennombraj poemoj, lakonaj kaj viglaj. Tamen niaj prauloj ne kontentiĝis. Ekhavinte flugilojn de imago, ili libere navigis en la spaco kaj kreis rakontojn, mitojn kaj legendojn. Precipe en la matriarka socio, ili modlis multajn heroinojn, de aŭtentaj antropinoj ĝis fantastaj diinoj kaj feinoj, kiuj havu senliman potencon kaj nemezureblan kapablon. La naturo, al ili ankoraŭ tre timiga kaj laŭ ili senkompata kaj feroca, devis jam submetiĝi al tia potenco.
La ĉina mitologio sin karakterizas per grandiozeco en imago kaj ligiteco kun la vivo, ankaŭ per ŝparo de vortoj. Ekzemple, iu giganto el la tribo Kuafu subite naskis ideon konkursi kun la suno. Dirite, farite! Li galopis, mil kilometrojn en momento (Ĉu pli rapide ol raketo?) Baldaŭ li atingis la subirantan sunon kaj etendis la manojn por ĝin kapti (la suno ja ŝajnas fajra disko pro la forego, ĉu ne? – laŭdire 149 600 000 km.) Lin la suno bakis kaj rostis, tiel ke soifego lin kalapsigis. Du riverojn da akvo li glutis ĝis lasta guto. Restis la soifego, lin pelanta al lagego en la nordo… Survoje, pro la soifo kaj laco, li falis. (Feliĉe! Alie ni jam ne havus la sunon nun!) Sed kia falo! Tondra, terskua, montotremiga. Lia bastono mirakle fariĝis persika arbaro (Kial ne pira, poma aŭ pruna?)
Niaj prauloj tiom scivolis, ke ili sendis en sia fantazio tiun grandegulon al la suno povanta, laŭ ili, flugi kaj kuregi sen koncernaj membroj, por eltrovi ĝian sekreton. Ne forgesante benon al posteuloj, ili igis lian bastonon metamorfozi en arbaron abundan je sensoifigaj persikoj, al ili plej konataj fruktoj.
La homa socio konstante evoluis, la historia rivero senĉese fluis.
Antaŭ 5 mil jaroj, niaj prapatroj kreis ideogramojn. Dank’ al tio konserviĝis monto da mitoj, legendoj, fabloj kaj fabeloj, nutrantaj per si la menson de literaturistoj de generacio al generacio.
Sen tio ni ne povus nun “horuki”…