• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:05:39    
Senprecedenca pompo (retrospektive III)

cri
En la tempo de la dinastio Tang (618 – 907), Ĉinio estis lando kaj evoluinta kaj civilizita. Tiam la socio tre stabilis kaj ekonomio vigle disvolviĝis. Ankaŭ la literaturo, kiel spegulo de la socio, pompis senprecedence. Heredinte ĉion el la antaŭaj epokoj, literatoroj disvolvis sian talenton kaj senbridigis la penson; nutrite per sukaj agregatoj el la pasinteco, la literaturo sin trovis en nova etapo de ĉiuflanka prospero kun pitoreskaj koloroj en ĝardenoj tra la tuta imperio. Precipe la poezio, kiu eniĝis oran periodon de maturiĝo. Restas al ni almenaŭ 50 000 poemoj – la nombro elokventas. Kaj stiloj mozaikaj. Du Fu kaj Li Bai (konata ankaŭ kiel Li Po) fariĝis eternaj steloj, kiuj atingis la zeniton respektive en realisma verkado kaj romantika. Pompo regis ankaŭ en prozo. Aperis multe da biografioj, vojaĝnotoj, eseoj kaj noveloj, tute liberaj de rutino, sed forte brilaj je ĉiaj koloroj, kaj temantaj pri ĉio interesa. Cetere, folkloro ne malpli palis. Kial la literaturo en la tempo de la dinastio Tang povis tiom pompi ĉiuĝenre? Post jarmilaj splitiĝo, militado kaj tumulto, aperis unueco de la lando, laŭdezire de tiamaj popolanoj. Por firmigi sian regadon, la dinastio limigis potencon de burokratoj kaj praktikis reformadon. La produktado vigle disvolviĝis kaj metioj atingis la plej altan nivelon. Aliflanke, la registaro kolektadis talentulojn. La imperiestroj plejparte turnis sian atenton al la literaturo, precipe al la poezio. Ekzemple, post morto de Wang Wei (701 – 761), tiama imperiestro titolita Daizong (Li Yu) ediktis editori liajn poemojn. Emerĝis diversaj skoloj. Ni faru supraĵan resumadon! 1) Idiliismo: Komence de la dinastio Tang, aperis multaj poemoj pri meritoj de regantoj. Baldaŭ la pozicion okupis novaj poetoj, tre reformemaj. Tamen politike ili estis senŝancaj, kaj pro tio pluraj el ili pasigis ermitecan vivon, verkante poemojn pri ĉarma pejzaĝo kaj vilaĝa vivo. 2) Romantismo: Sekvis romantika poezio, kies reprezentanto estis ĝuste la supre menciita Li Bai (701 – 760). Li havis grandan idealon kaj fortan ambicion, vivante en la prospera tempo. Tamen li neniel povis atingi sian politikan celon. Li do skribis multe da poemoj por revi pri bela futuro. 3) Realismo: Du Fu (712 – 770) estis reprezentanto de la realisma poezio. Li sobre penetris en fermentadon de sociaj kontraŭdiroj el la prospero. Li do turnis grandan atenton al la realo. Lin sekvante, multaj poetoj verse priskribis mizeran vivon de popolanoj. 4) Skolo de la Muzika Domo: Gravan lokon en la realismo okupis la skolo de la Muzika Domo, kies reprezentanteco falis sur la ŝultrojn de Bai Juyi (772 – 846), Zhang Ji (767 – 830) kaj aliaj. Ili pledis por la stilo de la Muzika Domo. En siaj poemoj ili malkovris voluptemon, dekadencon kaj kruelan ekspluatadon de la reganta klaso kaj esprimis fortan simpation al la suferanta popolo. 5) Prozismo: Longatempe rutineco regis en la literaturo, katenante ellason de la sensoj kaj flugigon de la imago. Leviĝis do elito kontraŭ ĝi. Jen Han Yu (768 – 824) kaj Liu Zongyuan (773 – 819). Ambaŭ, ideologie ne tute samaj, klopodis por disvastigi la prozan stilon el la praeco – ĉi tio konatas de la historio ĝis nun kiel “Praliteratura Kampanjo”. El iliaj fingroj elŝosis fasko kaj fasko da eseoj, publicoj, noveletoj, fabloj kaj pamfletoj, donintaj fortan influon. 6) Rakontismo: Prospero de urboj kaj komplikeco de la socia vivo postulis ian formon de subtila esprimado. Akuŝiĝis do rakontoj, legendecaj unuflanke kaj aktualaj alifalnke, pri amo, ŝato, abomeno, indigno kaj amaro de subuloj. 7) Folkloro: Popolaj kantoj paralelis kun verkoj de poetoj, spegulante la realan vivon de la popolo, en formo simpla kaj iom primitiva, kaj donante profundan influon al tiamaj poetoj. La brila kaj abunda literaturo, manifestinta siatempe la saĝon kaj kreivon de la ĉina nacio kaj okupanta ege gravan lokon en la literatura historio, disflugigis nutron eĉ al la literaturo de najbaraj landoj.