• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:14:43    
Lusin: Somera Insektotrio 1)

cri
Proksimiĝas somero, kun la trio: pulo, moskito kaj muŝo.
Se iu demandus, kiun el la trio mi plej amas kondiĉe, ke mi nepre turnu la koron al unu el ili sed ne prezentu, kiel en “Junulaj Legendaĵoj” 2), nenian respondon. Mi do diru:
Pulon!
Pulo suĉas sangon, ja abomeninde. Tamen kiom radikale ĝi agas, silente kaj prompte, jen “buŝon da”, kaj jam. Kaj moskito? Ĝi pikas haŭton, sufiĉe rekte, sed antaŭ ol fari la atakon ĝi publikigas longan zum-komentarion, ege malplaĉan. Tiom pli naŭze, se ĝi deklarus, ke la homa sango devas esti ĝia nutraĵo. Feliĉe, ke mi komprenas neniom el ĝiaj zum-zumoj!
Liberiĝon ĉiam provas kaptita paruo aŭ cervo. Sed kie ĝi trovu pli grandan sekuron ol ĉe homoj, se ĝangale flugas aglo kaj akcipitro, atendas tigro kaj lupo? Kial komence cervo ne venu al homoj kaj nun nepre eskapu inter tigron kaj lupon? Ĉu pro tio, ke la rabobestoj bezonas ĝin kiel pulo nin? Nu, tigro, kiam malsata, persekutas cervon kaj, ĝin atinginte, tuj faras mordon, anstataŭ aŭdigi ian motivon aŭ prezenti ion misteran. Dume ne necesas, ke la vorata rekonu la devon esti manĝata kaj montri sin sincere oferema. Siaflanke homoj ja tre lertas en zumado, kapablante eskapi el pli serioza kazo. Kia saĝo!
Ankaŭ muŝo zumas. Bruetante ĝi flirtas longan tempon; fine ĝi haltas, por nenio alia ol tuŝi iometon da oleo aŭ ŝvito. Ĝi trafas pli grandan profiton ĉe cikatro aŭ furunko aŭ puso. Ĝi inklinas meti grajnon da merdo kiel memoraĵon sur ion bonan, belan kaj puran. Flegmaj homoj neglektas muŝon pro tio ke, anstataŭ doni drastan doloron ĝi kaptas nur guteton da oleo kaj lasas nur makuleton da sordidaĵo. Ĉinoj ankoraŭ ne multe scias, ke ĝi disportas patogenajn mikrobojn, tial probable ne leviĝos muŝ-likvida kampanjo. Dank’ al tio muŝo longe vivos kaj pli pompe generos.
Tamen ĝi, lasinte sian tiaĵon sur bona, ĉarma kaj pura objekto, ne returnos sin kun plezura sarkasmo kontraŭ la malpureco de tiu objekto: La senreturneco manifestas dozon da ĝia moralo.
Ĝentlemanoj antikvaj kaj nuntempaj ofte riproĉis homon per cito de besto. Fakte oni povas lerni multon eĉ de la insektoj.
1) Ĉi tiu eseo unuafoje publikiĝis en “Semajna Revuo de Popolaj Literaturo kaj Arto”, la 7-an de aprilo, 1925.
2) Januare de 1925, “Felietono de Jingbao” aperigis en si artikolon “Dek Libroj Kiujn Junuloj Devas Legi” por peti, ke famuloj bonvole sendu al ĝia redakcio katalogon de libroj. Lusin faris simplan respondon pledante, ke adoleskantoj malmulte aŭ eĉ neniom legu ĉinajn librojn – per ĉi tio li oponis al reakciaj lozungoj de iuj uloj, tial li rekomendis neniun libron.