• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:40:49    
Lusin: Pri Novela Materialo 1)

cri
Sinjoroj Y kaj T 2):

Ricevinte vian leteron mi ne tuj faris respondon pro gripo kiu kaǔzis ne nur kapan plumbiĝon kaj okulan ŝveliĝon, sed ankaǔ tion, ke eĉ unu vorton mi ne povis skribi. De la lastaj tagoj mi pli kaj pli bone fartas. Mi do skribu respondon! Ni ĉiuj loĝas en Ŝanhajo, sed la respondo prokrastiĝis unu monaton. Pardonon!

Vi ambaǔ demandis, kian materialon oni prenu, verkante novelon. Evidente la starpunkto de la aǔtoro, kiel dirite en via letero, estas et-burĝa. Tio portas kaj portos kontribuan signifon, se oni priskribas en arta formo batalantan proleton, kian ajn materialon prenante.

Vi ambaǔ, apartenantaj ne al tiu klaso, tia perplekso kompreneble naskiĝas al vi antaǔ ol vi pretas ion verki. Via demando havas sencon en la nuna epoko, sed jam ne konvene, se oni ĉiam hezitas.

Aliklasaj literaturaĵoj plejparte ne koncernas la luktantan proletaron. Et-burĝo, ne konvertita al la proletaro, abomenas aǔ mokas iun el sia klaso, tio en la okuloj de la proleto similas la kazon, ke talenta sinjorido indignas kontraǔ sentaǔgeco de frato aǔ kuzo – jen familia afero. Iu ekstera ne devas sin ŝovi en ĝin nek povas esti de ĝi damaĝata. Franco Gautier 3), centprocente burĝa verkisto, malamis la burĝaron. Se li kaj similaj priskribus subtavolajn homojn objektive (Laǔ mia penso ili ne povus esti "ekster la ataka sfero de la epoka tajdego" 4) ), tia objektiveco estus nenio alia ol flegma observado de alte; kaj la tiel nomata kompato, nur vanta almozdono, neniom helpa al la proletaro. Kaj malfacilus fari konkludon poste. Ankaǔ Baudelaire 5) estis franco. Kiam la Pariza Komunumo aperis, li kortuŝite subtenis ĝin, sed post ĝia potenciĝo li fariĝis reakcia sentante ke ĝi malutilos al lia vivo. Mi opinias, ke la du materialaj specoj cititaj en via letero havas signifon de ekzisto. Per la unua speco oni povas fari atakon kaj deŝiri maskon multe pli forte ol kiu, ĉar ne samklasa, ne bone informiĝas. Kaj la dua speco povas servi kiel epoka registraĵo pri la vivstato, kian estontaj verkistoj neniel spertos pro epoka ŝanĝiĝo. Tial ne sensence kaj nun kaj en la estonteco. Tamen "informiteco" ne ekvivalentas al "ĝusteco". Tasko de prava kritikisto estas, ke li ekstraktu signifoportan punkton kaj demonstru ĝin, ke ĝi iĝu aparte klara.

Tial mi pensas, ke vi ambaǔ povas verki kion vi konas. Sed faru rigoran elekton kaj profundan fosadon, anstataǔ plenigi paperon per bagatelaj anekdotoj por vin distri. Sensenca verko rapide atingas enuigon. Eble figuroj el tiaj materialoj povus ekzisti dekojn da jaroj, sed nur kiel balastoj. Kaj estontaj aǔtoroj, tute aliaj, havos malsaman vidpunkton farunte priskribadon de tiaj materialoj.

Vi ambaǔ, progresemaj junuloj, portantaj la volon fari subtenon kaj kontribuon al la epoko, certe konkeros, paŝo post paŝo, la nunajn vivon kaj koncepton, kaj vidos novan vojon.

Unuvorte, laǔ mi, verku kion vi povas, ne snobu, nek rigidnuke modlu abruptan heroon de revolucio kaj pretendu tiaĵon kiel "revolucian literaturon", nek vin lulu per ioma sukceso farante nenian novigon kaj tiel degenerante – kio signifas nuligon de la subteno kaj kontribuo al la epoko.

Jen mia respondo.

Ĉion bonan!

L.S. 25-an dec.

----------------------------

1) Ĉi eseo aperis siatempe en "Strata Kruco" n. 3, la 5-an de jan., 1932.

2) Y kaj T: Ĉinaj modernaj verkistoj Shating (Yang Chaoxi, 1904- ) kaj Aiwu (Tang Daogeng, 1904 - ).

3) Gautier: Theophile Gautier (1811-1872), franca poeto, romanisto kaj kritikisto.

4) Vortoj el la letero de Y. kaj T.

5) Baudelaire: Charles Baudelaire (1821-1867), franca poeto.