• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:41:39    
Lusin: Vivosfero de Ĉinoj 1)

cri
"Eĉ grilotalpo 2) kaj formiko scias ami la vivon" 3), kaj la ĉina popolo sin nomas "Formika". Por teni sekura la vivon mi ofte atentas sendanĝerecon de nesto – escepte de herooj kaj bravuloj, probable neniu min mokus.

Mi apenaǔ kredas pozitivan notadon, kutime portante malsaman vidpunkton. Nu, ekzemple, ĵurnalo diras, ke Beiping 4) sin ekipas kontraǔ aera atako; ĉi tio laǔ mi ne tre fidindas. Sed vidinte sudenigon de relikvoj mi tuj sentas krizon en la antikva urbo kaj, aliflanke, divenas laǔ spuroj de la historiaj trezoroj kieon de ĉina edeno.

Nuntempe aro kaj aro da antikvaĵoj konkure sin ĵetas en Ŝanhajon, kio vidigas, ke la plej sekura loko estas la koncesiita tereno en Ŝanhajo 5).

Sekvas altigo de luprezo!

Forta bato al la "Formika" popolo! Necesas trovi alian lokon.

Meditado min kondukas al "vivosfero", kiu signifas, ke io simila al ringo ekzistas inter la "landinterno" kaj "limregiono" 6) por ke oni trenadu la vivaĉon en ĝi ĝis iksaj jarcentoj.

La limregionon karesadas bomboj el aviadiloj. Ĉi tio okazas, por likvidi soldatajn banditojn laǔ japana ĵurnalo, por masakri la popolon kaj ruinigi vilaĝojn kaj urbojn laǔ ĉina gazeto. Tiaj eksplodaĵoj ne ignoras la landan internon por, laǔ ŝanhaja publikigaĵo, ekstermi "kompartiajn latronojn". Kion diras revuo de "kompartiaj latronoj", ni ne scias. Tamen, ĉe la limregiono estas bombado-bombardo-bombado, ankaǔ landinterne. Bombas malsamaj uloj – samlandanoj kaj fremdaj homoj, sed la bombado mem neniom diferencas. Sole la loko inter ambaǔ bombadoj portas iom da espero pri evito de sangkarna disflugo, kondiĉe ke bombo ne miskuru. Jen kial mi donas la nomon "Vivosfero de Ĉinoj".

Enetendiĝo de la bombado kaǔzas, ke la "vivosfero" fariĝu "vivolinio", kaj plie, post plua enlongiĝo kaj ĉies interneniĝo, la "vivosfero" iĝus "vivonulo".

Fakte multaj havas tian antaǔsenton. Eble post malpli ol unu jaro oni jam ne trovus rutinajn vortojn kiaj "Mia Ĉinio, kun vasta teritorio, abundaj profitfontoj kaj multa loĝantaro". Konfirmite! Kaj iu sinjoro eĉ klamis en sia prelego, ke la ĉina nacio estas febla eta etno!

Sed tiaj vortoj neniel tiklos la koron de riĉuloj, ĉar ili havas ne nur aviojn sed ankaǔ "alilandon"!

1) Ĉi eseo komence publikiĝis la 14-an de aprilo, 1933.

2) Grilotalpo: Insekto el la ordo ortopteroj (Gryllotalpa africana).

3) Koncerna rakonto legiĝas en Shi Ji ("Analoj") verkita de Sima Qian (145 a.K. - ?).

4) Beiping: Malnova nomo de Pekino.

5) En 1933 kuomintanga registaro transportigis 15 000 kestojn da relikvoj el Beiping (Pekino) en tenejon de la Centra Banko de franca koncesio situanta en Ŝanhajo.

6) Landinterno: Bazo de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo en la provinco Jiangxi kaj aliloke.

Limregiono: Milita fronto en norda Ĉinio.