• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:42:23    
Lusin: Sturmo 1)

cri
Oni povus mortigi pugne kaj piede nur unu homon, apenaǔ tri; necesus sturmi, por pli da.

En novaĵa rubriko de la 13-a tago legiĝis informo el Guiyang 2), ke memore al la "septembro-18-a" 3) mitingis kaj paradis diversalokaj lernantoj, kio teruris Tan Xingge, estron de la Eduka Buroo. Li prompte ekspedis trupojn al ĉiuj stratoj, ankaǔ aǔtojn, ke ili faru sturmon. Sekvis tragedio – mortis du lernantoj, vundiĝis pli ol 40. Inter ili plej multaj estis geknaboj, pli aǔ malpli ol 10-jaraj, el la elementa lernejo Zhengyi.

Ve, pasintece mi sciis nur, ke plejpartaj oficiroj estis ne malkleraj, sed povantaj en atendo al sturmo verki telegramon en distika formo. Ĉi-foje mi komprenas, ke edukaj oficistoj kleregas ankaǔ pri strategio kaj sturmo! Tian Dan 4) sturmigis fajrajn bovojn. Nuntempe oni aǔtojn. Ne vanas la 20-a jarcento!

"Sturmo", la plej rekta kaj efika taktiko. Grego da aǔtoj sturmu en ĉiu direkto! Kaj malamikoj jam agonias aǔ kadavras sub la radoj. Kiom radikale! "Sturmo", la plej grandioza kaj potenca ago. Bruegu la motoroj! Kaj rivaloj eĉ momenteton ne havas por eskapi. Kiom majeste kaj heroe! Alilanda polico preferas akvotubojn, kaj siatempe caro sturmigis husaron, same por rapida fino. Ĉe koncesiitaj lokoj ni ofte vidas alilandajn tankojn patrolantaj kaj ĉiam pretaj sturmi al iu ajn ŝajnanta ne obeema.

Fakte aǔtoj ne estas la plej efikaj sturmiloj. Tamen feliĉe al ili, la malamika korpuso konsistis el elementaj lernantoj kaj la aǔtoj, kvazaǔ lacaj azenoj neniom utilaj sur vera batalfronto, povis galopi sur junaj herboj kaj la "rajdistoj", murmurante pri sturmo kaj sturmo, kompetente regis la batalon – kvankam tia sceno iom tro komikis en ies okuloj.

Ne malpli kurioze, ke 10-jaruloj jam kapablas "ribeli". Sed nia Ĉinio ja ofte naskas mirinfanojn: 12-monataj infanetoj povas pentri, 2-jaraj versi, 7-jaraj ludi operon, 10-jaraj rekrutiĝi kaj pli ol 10-jaraj komisari – ordinaraj fenomenoj. Kaj eĉ 7-8-jaraj knabinoj kapablas sin perfortigi, kaj iuj pensus, ke frua pubereco ilin favoras!!

En sturmado aǔtoj ne povus facile manovri kaj sturmantoj ne havus ŝancon montri sin herooj, se ili trafus homojn povantajn iomete rezisti. Tial ili lertas elekti feblan amason kiel malamikon. Huligano molestas vilaĝanon, alilandano pugnas ĉinon, buroestro sturmas elementajn lernantojn – ĉiuj devas esti kalkulataj kiel triumfaj bravuloj.

"Troviĝi en sturmo", ŝajnis blufo en la pasinteco, sed nun tiom vive solidas, ke ĝi favoras ne adoltojn, tamen infanojn. Estas krimo mortigi infanon 5) – jam paseo. Eble en proksima estonteco oni prezentus amuzan programeron: Ĵeti infaneton en la aeron kaj ĝin repreni per lanca pinto.

1) Ĉi eseo aperis en la 22-a de oktobro, 1933.

2) Guiyang: Ĉefurbo de la suda provinco Guizhou.

3) "septembro-18-a": En la 18-a de septembro, 1931, japana armeo faris grandaskalan agreson al la nordorienta regiono de Ĉinio.

4) Tian Dan: Generalo de la regno Qi. Proksimume en la jaro 279 a.K., li dispoziciis "fajrobovan formacion" kaj venkis la regnon Yan.

(Fajrobova formacio: Konsistanta el pli ol 1 000 bovoj ekipitaj per glavoj ligitaj al la kornoj kaj per sekaj fragmitaj tigoj, trempitaj en oleo kaj fiksitaj ĉirkaǔ la vosto. Nokte oni bruligu la tigojn kaj… kia spektaklaĉo!)

5) Bonvole legu Mateon 2.