• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:43:30    
Lusin: Trankvilo en Malriĉo kaj Ĝojo en Laboro

cri
Ties infanon aliulo eduku kaj malsanon doktoro forigu, eĉ kiu mem estas instruisto aǔ kuracisto. Tamen tiu devas mem cerbumi kaj persone agi por trovi taktikon en homaj rilatoj kaj manieron de afera faro. Balastiĝas multaj receptoj donitaj de aliaj.

Ke oni restu trankvila en malriĉo kaj havu ĝojon en sia laboro, tio estas granda strategio ekzistanta de la antikveco en regado de lando, kun abundo da preskriboj kiuj tamen neniom efikas. Kaj senĉese elŝprucas novaj receptoj. Lastatempe mi vidis du, laǔ mi eble ne taǔgaj:

La unua konsilas, ke oni nepre interesiĝu pri sia profesio, ĉar nur "amata ĉevaleto" povas senlace galopi en iu ajn okupo 2). Prave, pravege! Sed preferindas finfine facila kariero. Ĉu tiu iru fosi karbon aǔ koletki fekon? Aǔ li senlace galopu pli ol 10 horojn en iu ajn el la ŝanhajaj fabrikoj kiel tieaj laboristoj kiuj jam kolapsas lastahore kaj facile vundiĝas pro elĉerpiĝo? Kia frazo "Sana spirito nestas en fortika korpo"! Kiel oni gravedu je interesiĝo ne povante gardi sian organismon? Escepte de tio, ke tiu pli amas la "ĉevaleton" ol sian vivon.

Se mi demandus ilin, ili respondus ke ni reduktu al ili la laborajn horojn. Eĉ en sonĝo ili ne vidas ian interesiĝon.

La dua konsilo manifestas ekstreman radikalecon: En sufoke varma tago kiam riĉuloj ege okupiĝas pri homa kontaktado baniĝante en ŝvito, malriĉaj uloj sternas trivitan maton sur straton, demetas veston kaj tie kuŝas ĝuante kun senlima delico karesadon de refreŝiga zefiro – "Mate envolvi la mondon" 3)! Jen pre- aǔ pri-skribo rara, poezia! Tamen baldaǔ sekvos io malpoezia – iru mem rigardi matene de iu el la friskaj tagoj de aǔtuno: Jen tiuj antaǔaj "feoj" mate envolvintaj la mondon nun, subtenante la ventron per ambaǔ manoj, sputas pirozan likvaĵon. Kiom da homoj en la mondo inklinas ŝtipi anstataǔ kapti alkurantan feliĉon? Se vere ĝisfunda senhaveco agrabligus, riĉuloj jam konkure sin kuŝigus strate kaj tiam paǔperismaj homoj ne trovus lokon por elvolvi sian mataĉon.

Publikiĝis bonaj artikoloj el la ĝenerala ekzameno de la ŝanhajaj mezlernejoj, sub la titolo "Veston kontraǔ Frosto kaj Manĝon por Satigo". Interalie legiĝas:

"… Se virto estas jam starigita, la renomo estas do sekvonta la jarojn eĉ kiam la manĝoj ne estas sekvontaj unu la alian pro malriĉeco. Kio estas timiga el nesufiĉeco de la materia vivo, se la spirita vivo estas plene disvolvata? La vera senco de la homa vivo estas entenata ne en ĉi tio, sed en tio…"

(Mi ĝin kopiis el la 3-a numero de "Xinyulin" 4).)

Pluan paŝon la verkinto faris ignorante eĉ la satigon. Ĉi mezlernejana recepto ne taǔgas al studentoj, tial universitataj diplomitoj amase postuladas oficon.

Ne konante kompaton, la fakto dispecigas la vantajn deklarojn. Estas jam ege klare. Laǔ mia neprudenta opinio oni ne ludu plu klasikajn vortojn – tio ĉiam ne utilas.

1) Lusin verkis tiun ĉi eseon en la 13-a de aǔgusto, 1934.

2) En la 24-a de junio, 1934, Hu Shi (1891-1962) publikigis artikolon por argumenti, ke senlaborecon de diplomitaj studentoj kaǔzas iliaj malgranda kapablo kaj alta postulo, kaj admoni ke ili kulturu interesiĝon pri profesio.

3) En iu el tiamaj ĵurnaloj vidiĝis karikaturo temanta pri tio kaj titolita "Mate Envolvi la Mondon".

4) Xinyulin: (Laǔideograme "Nova Artikola Arbaro") duonmonata periodaĵo fondita julie de 1934.