• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:44:06    
Lusin: Ermito

cri
Ermito estas honora, tamen foje servas kiel objekto de moko. Plej evidenta ekzemplo temas pri Chen Meigong 2): "Sur nubflok' rajdante, gru' leĝeras, / sed ĉefministrejon ĝi preferas." 3)

La versojn eĉ nun oni mencias. Tamen laŭ mia opinio tio estas miskompreno. Tro alte sin taksante, oni certe trudas tro altan postulon al iu; forgesante respektivan kaŭzon kaj ne povante kunigi la du korojn, ambaŭ flankoj fine devas rompi silenton kaj tiel estigi klaĉon.

Ermito en la koro de neermita homo estas mistera, sin kaŝanta en makiso. Fakte tian ulon oni ne povas scii. Kiam pendas ŝildo de ermito, ĉi tio signifas, ke li almenaŭ diskonigas sian ermitecon se li ne leĝere flugas en ĉefministrejon, aŭ ke asistantoj bruas tambure kaj buŝe por li – jes, foje ermita specialisto havas subulojn kio ŝajnas tre absurda, tamen la ŝildo povas venigi manĝaĵojn, "helpemaj" uloj tuj alsvarmas por "rodi la ŝildan randon". Ankaŭ ĉi tio tre naŭzas eksterermitejajn homojn. Ermito riĉas, se oni povas preni profiton ĉe li. Fakte ankaŭ ĉi tio estas miskompreno pro "tro alta postulo", simile al la kazo, ke pene ĉasante famon ermito preferas morti sur monto. Renoma ermito havas feliĉon en libera vivo kun nenio farenda ĝis alimondeniĝo. Alie, kiel li havus tempon kaj humoron por ĉanti poemon kaj verki ion prenante famajn tabakon kaj teon, se li devus haki branĉetaĵojn matene, plugi kampon tage, akvumi legomon vespere kaj teksi ŝtofon nokte? Sinjoro Tao Yunming 4), ermito famega kiel Idiliisto, kompreneble ne entreprenis gazeton nek atingis la jaron por dividi kompenson 5), sed li havis lakeojn kiaj en Han kaj Jin 6) kiuj devis ne nur servi al la mastro en la ĉiutaga vivo sed ankaŭ fari por li kultivadon kaj negocon laborante kiel riĉaĵgajna aparato. Tial ankaŭ sinjoro Tao Yuanming lertis en multigo de havaĵoj, alie Lia Moŝto jam iĝus kadavro ĉe la Orienta Heĝo anstataŭ lipi nektaran vinon kaj maĉi ambrozion. Inklinante al ermita stilo ni povas vidi tian ermiton kia li, ĉar ne eblas eĉ aŭdi pri vera dezertulo.

De la antikveco ekzistas miriado da libroj. Ĉu ni povas trovi verkon de arbohakisto aŭ fiŝisto? Iliaj verkoj estas lignoj kaj fiŝoj. Kaj, se temas pri litetatora sinjoro kaj poeta moŝto mem titolitaj "Hokul'" aŭ "Hakhom'", ili nur vagas, migras kaj vojaĝas kun facila animo anstataŭ fingrumi fiŝstangon aŭ svingi hakilon. Ĉu oni aprecu ermitan spiriton ĉe ili? Ho, mi diru, ke oni havas muŝon en la cerbo.

Burokratiĝo gajnigas almenaŭ manĝojn, ankaŭ ermitiĝo. Se ne, maleblas ermiti. Oni rajdas "sur nuba floko" por sin kaj ie "kaŝi" kaj iel vivteni. Tia "ermito" hastas urben kun marka tabulo sur la ŝultro kaj pendigas ĝin en bosko. Kia ermiteco! Trumpete kaj hurae alruliĝas asistantoj kiuj, ne meritaj esti tiauloj, celas kapti fingron da butero – ankaŭ ĉi tio estas lukro. De la dinastio Han fakte ne hontigas la burokratiĝo nek noblas la ermitiĝo. Ŝimas ne ermito, sed klerulo ne povanta "ermiti". Jen ekzemplo el Tang 7): Poeto Zuo Yan, rakontante sian tragedion diris: "Mi vane strebis kaj al ermitiĝo kaj al burokratiĝo!" Ĉi vortoj perfidas ermitan sekreton.

Ne povante ermitiĝi oni enabismiĝas, tial ermiteco sinonimas al feliĉo, signifante almenaŭ ke oni tiom malpli pene perlaboru kiom pli libere aktoru. Odo pri senĝeneco aŭ pri tabako kaj teo estas alia speco de baraktado, sed iom kaŝata. Ĉasante nutraĵon ermito farbas sian ŝildon kaj ĝin zorge gardas. Li nek aŭdas lavangon de Taishan 8) nek vidas ŝvelon de la Flava Rivero, sed liaj oreloj tuj kaptas grumbleton kontraŭ li aŭ lia bando, faratan fore je mil lioj 9) kaj li prompte eksplodas, kvazaŭ la lontana flustro multe pli gravus ol pereo de la kosmo. Jen la medolo! Eble tio koncernus ankaŭ muŝon.

Tirinte la medolon el la ermiteco oni sentas nenian surprizon. Nu, subkomprenite, jam ĝene do al neniu.

1) Ĉi eseo publikiĝis la 20-an de februaro, 1935.

2) Chen Meigong: Chen Jiru (1558-1639), literaturisto, kaligrafo kaj pentristo. Ermitante li ofte vizitis korteganojn.

3) La du versoj legiĝas en opereca teatraĵo verkita de Jiang Shiquan (1725-1784).

4) Tao Yuanming: Tao Qian (?-427), poeto titolita post la jaro 1919 kiel Idiliisto.

5) En 1900 la Okpotenca Alianca Armeo invadis Pekinon kaj devigis la dinastion Qing subskribi traktaton kaj fari "kompenson" en 39 jaroj je 982 238 150 (kun interezo!) da arĝentaj taeloj.

6) Han: La dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.);

Jin: La dinastio Jin (265-420).

7) Tang: La dinastio Tang (618-907)

8) Taishan: Fama monto en la provinco Shandong de Ĉinio.

9) Lio: Mezurunuo (legebla en PIV) egala al 536,33 metroj.