• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:46:45    
Lusin: Pendulino

cri
"Guiji 2) estas loko ne por enteni malpuraĵojn, sed por fari venĝon kaj forigon de malhonoro." – Eble vortoj de Wang Siren 3). Liaj vortoj glorigas nin Shaoxing-anojn, kaj mi tre ŝatas ilin aŭdi kaj citi. Tamen fakte ne ĉiam estas tiel.

Ordinaraj homoj de Shaoxing tute ne estas kiaj "antaŭeniĝemaj" verkistoj de Ŝanhajo, tiom malamemaj kaj venĝemaj. Jen la fakto. Ili kreis teatre venĝeman figuron, fantomon pli belan kaj fortan ol ĉiaj reaperantoj. Tio estas "Pendulino". Laŭ mia vido en Shaoxing troviĝas du tipoj de apartaj fantomoj – la unua manifestas senpovecon kontraŭ morto kaj facile fariĝas sendito por novanima kapto. Mi havis jam la gloron konigi ĉi tiun tipon al tutlandaj legantoj en "Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero". Nun estas vico paroli pri la alia.

"Pendulino" signifas fantomon de tiu virino kiu sin pendumis. Fakte, ĝenerale dirite, fantomo de pendumita homo jam entenas la inecon, ĉar pendumitoj plejparte estas virinoj. En "Er-ja" 4) legiĝas klarigo pri speco de araneo sin pendiganta en la aero per sia fadeno, ke ĝi estas "pendumitino". Ĉi tio diras al ni, ke en la dinastio Zhou (1066-256 a.K.) aŭ en la dinastio Han pendumitoj plejparte estis virinoj, tial tiamuloj ne nomis ĝin "virpendumito" aŭ "pendumito". Ni povas aŭdi pendulinon aŭ pendumdion el la buŝo de iuj spektantoj de granda opero aŭ de maŭdgaljajanaĵo 5).

Ke animo el nenatura morto povas ĝui la titolon "dio", estas ne imageble. Sed aliflanke, tio spegulas amon kaj respekton de la popolamaso. Kial oni nomas ĝin Pendulino? Estas facile klarigi: Baldaŭ aperos Pendulo sur scenejo.

Antaŭ 40 jaroj, kiel mi sciis, en Shaoxing troviĝis ne burokrato nek altarangulo, tial mankis speciala prezento de opero. Ekzistis nur ludo vilaĝa, kun dio kiel ĉefa korpo, tial oni iris rigardi la ludon fakte por doni dankon pro io. Poste al granda opero aŭ la menciita maŭdgaljajanaĵo invitite iris multaj homoj el diversaj fakoj. Kompreneble estis prezentataj ne nur dioj, sed ankaŭ fantomoj, precipe reaperantoj el nenatura morto, en scenoj seriozaj kaj atentokaptaj. Tiom pli kiam vidiĝis spirito el nenatura morto. Eble ne senkaŭze.

Ŝajne mi jam skribis aliloke, ke kolosa diferenco regas inter granda opero kaj maŭdgaljajanaĵo, kvankam ambaŭ sin prezentas same al dioj, homoj kaj fantomoj. La diferenco kuŝas unue en statuso de ludantoj – por la unua, profesiaj aktoroj; por la dua, provizore kolektitaj "Amateur" (amatoroj) el kamparanoj kaj laboristoj. La lasta malsameco rilatas al teksto: La unua havas multe, dum la dua ĉiam nur "Pri Savo de Maŭdgaljajano al la Patrino". Samas tamen la preludo, ofta apero de fantomoj en diversaj intrigoj kaj bonula enĉieliĝo kaj fiula eninferiĝo ĉe la fino.

Antaŭ komenciĝo de opera ludo oni povas trovi ĝin eksterordinara laŭ tio, ke ambaŭflankaj kulisoj plenas de paperaj ĉapoj kiel "falsaj kronoj el kungluitaj paperoj" de Gao Changhong 6), speciale faritaj por dioj kaj fantomoj. La ludo komenciĝas tre frue, ĉe la sunsubira horo, tamen la preludo ne estas brila, sed nur enkonduka kaj atendiga, tial spertaj homoj iras post vespermanĝo kaj eĉ preninte iom da teo. Ĵetinte rigardon al la pendantaj ĉapoj ili povas scii, kiaj fantomoj jam aperis sur la scenejo. Ĉi tiuj unuaj fantomoj estas kutime reaperantoj el nenatura morto, inkluzive de militaj martiroj, kiel dirite en "Naciaj Martiroj" 7):

Leviĝis spirito, kvankam la korpoj falis; / fantomaj herooj la animoj sin faris.

La dinastio Qing (1644-1911) nomis rezistantojn el la dinastio Ming (1368-1644) kaj ribelulojn kiel perfidulojn kaj banditojn, sed ni regalas fanomojn de ĉiuj mortintoj el ili kiel spiritajn heroojn. En vespera krepusko, dekkelkaj ĉevaloj staras sub scenejo; iu aktoro ludas la rolon de fantoma generalo, havante bluan vizaĝon kun skvamecaj desegnoj, tenante feran forkon kaj komandante pli ol dek fantomajn soldatojn, kiujn eĉ knaboj povas ludi. En la aĝo de pli ol 10 jaroj mi ludis kuraĝan fantomvolontulon – mi grimpis sur scenejon kaj esprimis mian volontecon, kaj oni donis penike kelkajn kolorajn strekojn al mi sur la vizaĝo kaj ankaŭ feran forkon. Kiam la nombro superis dekon, ni surĉevaliĝis, galopis al solecaj tomboj, faris tri rondirojn, deĉevaliĝis, laŭte kriis kaj pikadis la tombojn per la forko. Ĉion plenuminte, ni revenis, atingis la proscenion, triumfe ululis kaj ĵetis la forkon sur scenejan tabulon tiel, ke ĝi staru tie kun la akraj pintoj enigitaj. Plenumiĝis nia tasko. Puriginte la vizaĝon ni hejmeniĝis. Tamen se la gepatroj informiĝis pri tio, ni ricevis bambulatan draŝadon. La puno celis, unue, forigi la tiel nomatan fantomecon kaj, due, gratuli la filon pro tio, ke li ne falis nek mortaĉis. Feliĉe, ke miaj gepatroj neniam rimarkis mian ludon – eble dank' al gardo de ferocaj fantomoj.

Tia rutino sufloris, ke diversaj ignoritaj fantomoj alsvarmis, sekvante la "generalon" kaj ĝiajn soldatojn, por rigardi kune kun ni la operan ludon. Oni neniom timu, ĉar la fantomoj, tre komprenemaj, certe nenion nocan faros en la luda nokto.

Intrigoj elvolviĝas unu post alia, orde kaj lante, pri homaj aferoj miksitaj kun de-temp-al-tempa apero de fantomoj jen bruliga (de kiu mortis en fajrego), jen droniga, jen ekzamena (de kiu mortis en licenciuliga ekzameno gubernia, provinca aŭ kortega), tigrovunda (de kiu estis vorita de tigro)…Ankaŭ knaboj povas ludi ĉi tiajn fantomojn, tamen malmultaj inklinas, ĉar ĉi tiaj fantomoj estas sensignifaj kaj ĉiam neglektitaj de spektantoj.

Kiam tempas "Tiaodiao" – ĉi tie "tiao" estas verbo, kiel en "Tiao-jiaguan" 8), tamen la nervostreĉo estas multe pli granda:

Kiam ĉina trumpeto aŭdigas ĉerkan melodion, blanka rubando, anticipe buligita ĉe centra trabo super la scenejo, falas ĝis du kvinonoj de la sceneja alto; tiam ĉiuj rigardantoj, ĉu oldaj ĉu junaj, retenas sian spiradon…

1) Ĉi tiu verko publikiĝis la 5-an de oktobro, 1936, en la duonmonata gazeto "Meza Fluo". La aŭtoro forpasis post 14 tagoj!

2) Guiji: Malnova gubernio apartenanta al la nuna urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang – en PIV "Ĝegiang".

3) Wang Siren: Literatoro kaj kortegano (1574-1646) de la dinastio Ming. En 1646 li suicidis per fastado post kiam manĉura armeo okupis la urbeton Shaoxing.

4) Er-ja: La plej frua vortaro kompilita en la komenca periodo de la dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.).

5) Maŭdgaljajanaĵo: Teatraĵo verkita en la tempo de la dinastio Song (960-1279). Laŭ la Ulambana Sutro, foje Maudgalyayana, unu el la 10 grandaj disĉiploj de Ŝakjamunio, vidis per la "ĉiela okulo", ke lia forpasinta patrino suferegas meze de malsategaj fantomoj. Li demandis la majstron pri savo. La Budho proponis, ke li okazigu ulambanon.

6) Gao Changhong: Ĉefelemento de la societo Uragano, kalumnianta kaj atakanta Lusin.

7) Naciaj Martiroj: Patriotisma poemo de Qu Yuan (340-278 a.K.).

8) Tiao-jiaguan: En malnova teatro de Ĉinio ofte okazis antaŭ ekludo de opero, ke iu aktoro portanta maskon kaj robon kaj tenanta ne nur noĉbastonon sed ankaŭ rubandon kiu surhavis ideogramojn signifantajn ekzemple "Benas ĉiela oficisto" kaj "Prosperon laŭtage!", prezentu turnodancon sur scenejo. "Tiao-jiaguan" povas esti tradukita kiel maskodanco aŭ maskerado laŭideograme, tamen neniom laŭsence, kiel klarigite.