• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 10:35:33    
Vidindaĵoj de la urbo Xi'an, starta punkto de la Silka Vojo

cri
La Stupao Dayan sin trovas en la templo Ci'en de la urbo Xi'an. En la jaro 652 de nia erao, por protekti budaisman sutron alportitan el Hindio, Xuanzang, abato de la templo Ci'en, finance helpate de tiama imperiestro de Tang-dinastio, konstruigis la stupaon.

la nomo de Xuanzang eble ne fremdas al vi. Li estis unu el la ĉefaj herooj de la ĉina mitrakonto "Pilgrimado al Okcidento". Temas pri tio, ke bonzo Xuanzang el Tang-dinastio, kune kun siaj kvar disĉiploj Sun Wukong, Zhu Bajie, Sha Seng kaj Blanka Drakĉevalo, faris ege penigan pilgrimadon al tiama Hindio por preni sutron. Konkerinte sennombrajn malfacilojn, inkluzive de diversaj demonoj kaj diabloj, ili finfine sukcesis en la pilgrimado kaj revenis kun la sutro. La bonzo Xuanzang ja estis konata budaisma majstro en nia historio, kaj liaj kvar disĉiploj ja estas mitaj figuroj. La mitrakonto tre popularas en Ĉinio.

La menciita stupao Dayan altas je 64, 1 metroj. Apud ĝi videblas du steleoj kun mesaĝoj de imperiestroj Li Shimin kaj Li Zhi de Tang-dinastio. La stupao famas ankaŭ pro sia valora arkitektura stilo. Vidiĝas tie ankaŭ epigrafoj de famaj antikvaj poetoj omaĝe al la stupao Dayan.

Okcidente de la stupao Dayan situas Shanxi-a Historia Muzeo. Ĝi estas grandtipa moderna ŝtatnivela muzeo. Ĝi okupas la areon de 70 mil kvadrataj metroj. La konstrua stilo de la muzeo sekvis la arkitekturan trajton de Tang-dinastio.

La muzeo entenas pli ol 3 mil kulturajn relikvojn elterigitajn en la provinco Shanxi. Ili plejparte estas raraj trezoroj malofte videblaj en la mondo, precipe 40 freskoj el tiu-dinastiaj tomboj kun brilaj desegnoj el pimpaj koloroj estas rigardataj kiel miraklo de arto. La eksponaĵoj de la muzeo konsistas el 7 partoj, manifestante la longan historion kaj la brilan kulturon de Shanxi en la tempo de Lantian-prahomo ĝis la Opia Milito en 1840. Unu el ĝiaj special-temaj ekspozicioj temas pri la antikva Silka Vojo.