• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:42:53    
Interesaj moroj de loĝantoj de la provinco Shanxi, kie situas Xi'an kaj Xianyang

cri
1. Vermiĉelo similas al zono.
Shanxi-anoj kutimas fari vermiĉelon malmola, dika kaj larĝa. Oni humore nomas tiean vermiĉelon zono. Tamen, tia vermiĉelo fakte estas kaj satiga kaj bongusta, miksite per viando kaj ruĝa pipro.
2. Patkuko tiel grandas kiel kaldrona kovrilo.
La fera kaldrono uzata de kamparanoj de la province Shanxi estas tre granda, ĝenerale diametras je 60 centimetroj. Bakite en tia kaldrono, la patkuko estas kaj dika kaj granda, en la formo de ŝildo, simile al kaldrona kovrilo.
3. Tri kapsikoj konsistigas pladon.
En aliaj lokoj, ĝenerale kapsiko servas kiel spicaĵo. Kaj en Ĉinio, Hunan-anoj kaj Sichuan-anoj plej konatas pro frandemo de kapsiko, sed la Shanxi-anoj estas multe pli konataj ol ili ĉiflanke, kaj simple prenas kapsikon kiel pladon.
4. Bovlo kaj pelvo ne povas esti distingitaj.
La bovlo estas unu el la manĝiloj de Shanxi-anoj, nomata "bovlego". Ĝi estas blanka porcelanaĵo kun bluaj desegnoj, ĝenerale diametras je 30 centimentroj. Oni nomas ĝin "mara bovlo", kiu pli grandas eĉ ol ordinara pelvo. Do, ofte ne facile distingeblas bovlo disde pelvo.
5. Kantado aŭdiĝas kiel muĝado.
La Shanxi-anoj origine estas honestaj, laboremaj kaj senĝenaj, bakante kukon per granda kaldrono kaj uzante gradan bovlon dum manĝado. Pro tio ,estas nature, ke ili plengorĝe kantas ŝajne muĝante. Tio rimarkinde montriĝas en la lokaj opero Qinqiang kaj popolkanto Xintian'you tre karfakterizaj kaj konataj en nia lando.
6. En la provinco Shanxi, tre popularas manĝaĵo nomata Paomo, preparita per patkukaj kuboj trempitaj en viandsupo. Ĝi ege plaĉas al la lokanoj. Por kontentigi la frandemon de klientoj, diversaj restoracioj uzas bovlegojn por enmeti tiun bongustaĵon. Aperis do interesa fenomeno vendi Paomon-on en bovlego.
7. Dum manĝado, anstataŭ sidi sur benkoj, lokanoj kaŭras surtere.
Viroj de la provinco Shanxi havas jenan kutimon: En la tempo de manĝado, ili emas kolektiĝi aŭ sub granda soforo, aŭ ĉe la vilaĝa enirejo, respektive kunportante siajn pladojn. Ĉar mankas tie sidiloj, do ili ĉiuj kaŭras dum la manĝado kaj tenas tian pozon ofte pli ol unu horon. Vere miriga kapablo, ĉu ne?
8. Knabinoj ne eliras eksteren.
En la tereno de Shanxi, fekundas la grundo, bonas la irigaciaj kondiĉoj, sekve pli bonhavas tieaj loĝantoj ol tiuj en la ĉiukaŭaj regionoj. Rezulte, estas nur malmultaj homoj, kiuj elmigris eksteren por solvi vivrimedan problemon. Kaj de historie popularas moro tie, ke viroj ne foren eliras, kaj knabinoj ne edziniĝas en malproksimaj lokoj.
9. Domo kun duona tegmento.
Laŭ rutino, la tegmento de tradiciaj domoj estas angul-forma kun du deklivoj, tamen la tegmento en la provinco Shanxi aspektas unudekliva impresante, ke la domo havas nur duonan tegmento.
10. Kun tuko sur la kapo.
La plej rimarkinda aspekto de Shanxi-anoj estas, ke ili portas surkape blankajn tukojn. Oni diras, ke la tuko havas 7 gravajn utilojn: Ĝi gardas la portanton kontraŭ vento, polvo, pluvo kaj sunlumo, servas por viŝi ŝviton, purigi manojn kaj improvize por paki aĵon. Vere utila estas ilia tuko.