• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:52:19    
Antikva urbo Tianshui de la provinco Gansu

cri
La urbo Tianshui situas en la orienta parto de la provinco Gansu. En la jaro 1978, oni eltrovis tie la ruinon de primitiva triba vilaĝo, apartenantan al la antikva kulturo Yangshao. Laŭ legendo, geprapatroj de la ĉinoj Fuxi, Nuwa kaj Huangdi naskiĝis ĉi tie.
La nomo de la urbo Tianshui originis en la dinastio Han de antaŭ pli ol 2 mil jaroj. Legendo diras, ke en la tempo de la imperiestro Wudi de la dinastio, iutage subite okazis fulmado kaj tondrado, sekvis tertremo, akompanate de ruĝa brilo, poste aperis granda fendo sur la tero. Tiam, el la ĉielo falis akvo en la fendon, kaj formiĝis vasta lago, el kiu leviĝis blanka drako envolvante ŝtormon. Aŭdinte tiun eventon, la imperiestro titolis la lokon Tianshui, kiu signifas ĉielan akvon laŭ la ĉina lingvo.
En la urbo Tianshui abundas fontoj kun la dolĉa kaj klara akvo. Laŭdire, ofta trinkado de ĝia akvo blankigas la haŭton. Eble tio estus la kaŭzo, kial la loĝantoj de la loko nomiĝas " blankaj beboj de la ĉiela akvo".
La urbo Tianshui estis nepra preterpasejo de la suda sektoro de la antikva Silka Vojo. Ĝi servis kiel trafika gorĝo de la tri provincoj Sichuan, Gansu kaj Shanxi. Ĝi riĉas je produktoj, belas je naturaj pejzaĝoj kaj agrabligas per klimato. De historio, ĝi ĝuas la renomon de " malgranda sudo ".
En la urbo Tianshui troviĝas multaj antikvaj vidindaĵoj. Ekzemple la templo Fuxi, alia prapatro de la ĉinoj. La templo okupas la areon de pli ol 246 hektaroj. Ombrate en antikvaj cipresoj, la majestaj konstruaĵoj strukturas orde kaj simetrie, kun brile gravuritaj traboj kaj surpentritaj kolonoj. En la grandioza fronta halo vidiĝas la statuo de Fuxi kun ok diagramoj enmane. Okaze de lia naskiĝtago, la 16-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro ĉiujare, videblas tie multe da pilgrimantoj kultantaj.
En la urbo Tianshui estas alia templo nomata Yuquan. Ĝi estas taoisma templo konstruita antaŭ pli ol 700 jaroj. Ĉe la templo troviĝas puto kun tre klara kaj dolĉa akvo, kiu efikas por fortikigo kaj hararo-nigrigo. Ĝia akvo ankaŭ povas kuraci okulan malsanon. Sude de la puto ekzistas groto, sur ĝi kreskas miriga antikva cipreso, kies radiko elteriĝis kaj interplektiĝas kiel harligo. Oni nomas ĝin Harplektaĵa Cipreso.