• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-09 20:12:24    
Bakin:  Nomo sur Ponardo de Caserio

cri
Unu monaton post mortigo al Vaillant, en la 25-a de junio, franca prezidento Carnot veturis al Liono por viziti ekspozicion.

Vespere de la sama tago, survoje al teatro, li estis murdita. Sur la tenilo de ponardo legiĝis gravurita nomo: VAILLANT.

La mortiginto estis Caserio, italo. Li havis la ŝancon forkuri. Tamen li atendis areston.

En tribunalo li faris paroladon.

"Asesoraj Moŝtoj! Mi ne volas apologii, sed mi devas fari klarigon pri mia ago.

"En la infaneco mi jam vidis ke la organizado de la socio estas malbonega, kaj ĝuste pro tia malboneco multaj malriĉuloj devas forlasi siajn edzinon kaj infanojn al suferado kaj mortigi sin. Ĉiutage dekmiloj da laboristoj serĉas okupon, sed tute vane. Malriĉaj familioj estas turmentataj de malsato kaj malvarmo. Infanoj ploras por manĝaĵo, sed patrinoj ne povas doni, ĉar nenio troviĝas en la hejmo. Eĉ la lastajn objektojn ili forvendis aŭ lombardis. Ili povas nur peti almozon. Ili ofte estas malliberigataj, ĉar registoj prenas ilin por vagantoj.

"Jen ĉion tian mi vidis propraokule! Poste mi forlasis la naskolokon, ĉar mi vere ĉagreniĝis pro tio, ke mi ofte vidis, ke malpli ol 10-jaraj knabinoj devigate laboregas 15 horojn en ĉiu tago sed ricevas nur 20 centimojn; ankaŭ 18- kaj 19-jaraj junulinoj laboregas 15 horojn en ĉiu tago kaj gajnas malmulte. En mizero troviĝas ne nur nialandaj homoj, sed ankaŭ alilandaj – la laboristoj de la tuta mondo same suferas! La tutajn tagojn ili penegas kaj ŝvitas, sed ili ricevas nur iom da ŝima pano kaj ranca kaĉo, malgraŭ ke iliaj produktoj estas ege abundaj kaj valoraj. Laborego ilin elĉerpas, malsanigas kaj frue maljunigas en ilia aĝo de ĉirkaŭ 40 jaroj. Multaj mortas en hospitalo aŭ survoje al ĝi. Ili malsaniĝas ne nur pro la peza laboro, sed ankaŭ pro malbonega manĝaĵo. En nia lando cirkulas stranga malsano kaŭzita, laŭ kuracisto, de aĉa manĝo, vivmalfacilo kaj penego.

"Mi vidis multajn homojn malsati kaj multajn infanojn suferi. Sed en urboj amasas vestoj kaj manĝaĵoj! Mi vidis multajn butikojn plenaj de lanaj kaj alispecaj vestoj, multajn tenejojn de tritikaj kaj maizaj grajnoj en sakoj. Ĉion ĉi, la vestojn kaj grenojn, malriĉaj popolanoj bezonegas. Aliflanke, mi vidis, ke multaj homoj estas senokupaj – ili produktas nenion, sed vivas el aliulaj laboroj; ĉiutage ili elspezas milojn da frankoj por diversaj amuzoj; ili perfortas laboristajn filinojn, okupas respektive dekojn da ĉambroj, posedas ne malpli multajn ĉevalojn, multegajn geservistojn – unuvorte, ili sate ĝuas la vivon.

"Antaŭe mi kredis je Dio. Tamen, vidinte la malegalecon en la homaro mi komprenas, ke ne Dio faris la homojn, sed homoj kreis Dion; ĉu paradizo ĉu infero estas rimedo de registoj klopodantaj konservi siajn riĉaĵojn kaj trompi la popolon.

"Lastatempe Vaillant ĵetis bombon por esprimi oponon al la socia sistemo. Li ne mortigis iun, sed nur vundis kelkajn homojn. Tamen la burĝa juĝisto verdiktis pri morto! Tiom pli, la registaro kaptis laŭeble ĉiujn kiuj konas lin, eĉ tiujn kiuj aŭskultis lian paroladon!!

"La registaro tute ignoras iliajn edzinojn kaj gefilojn – ne nur la arestitoj devas suferi en malliberejo, sed ankaŭ iliaj infanoj en la hejmo aŭ jam sen hejmo. La infanoj sopiregas al respektiva patro, ke li alportu manĝaĵon. La burĝaj juĝistoj tute ne volas pripensi, kian krimon la naivaj infanoj havas. Ili bezonas nutraĵon. Ili ne devas suferi de malsato!

"La registaro faras alian paŝon. Ĝiaj lakeoj priserĉas privatulajn domojn, anticipe legas ies leterojn, malpermesas publikan paroladon kaj mitingon kaj nin subpremas per la plej malnobla artifiko. Ili retenas ankoraŭ centojn da niaj kamaradoj pro nenio grava, nur pro aperigo de unu artikolo aŭ diro de opinio antaŭ publiko!

"Asesoraj sinjoroj, vi estas reprezentantoj de la burĝa socio. Se vi deziras mian kapon, prenu ĝin do! Tamen ne lulu vin per tio, ke la propagandado jam ĉesos post mia senkapiĝo! Fine bonvole memoru:

"Oni rikoltos kion oni semas."