• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:02:51    
Kaverno Glacia Jado (1)

cri
Unu kilometron sudokcidente de la vilaĝo Ora Sablo, troviĝas la kaverno nomata Glacia Jado. La kavernan nomon donis ĉefministro Li el la dinastio Orienta Jin (317 – 420) dum sia por-feiĝa hardado en la kaverno, aludante preni akvon kiel glacion kaj jadon kiel kavernon. Fakte tie troviĝas ronda lageto areanta je proksimume 50 kvadrataj kilometroj. Ĉirkaŭ la lageto staras altaj rokaj bordoj, farante formon similan al kaverno. La lageta akvo estas jade smeralda kaj nesondeble profunda, malgraŭ ke laŭ aspekto, ĝi estas malprofunda kaj facile travadebla. Super la lageto, cent metrojn longa akvofalo sin ĵetas rekte en la fundon de la lageto, tondre bruante, kvazaŭ potenca drako elflugus el ravino. Apud la lageto videblas granda ŝtono oblikve kuŝanta. Oni nomas ĝin Draka Pordo. Ĉirkaŭ ĝi sovaĝaj lianoj estas interplektataj, ombro-riĉaj arboj vualas la sunlumon kaj la medio agrable kvietas. Vere ĝi meritas la nomon: Draka Lageto. Se ekzistus drako, ĝi certe volontas sin kaŝi ĉi tie.
Legendo diras, ke en iu jaro, subite alvenis la nigra skvaleto al la vilaĝo Ora Sablo. La nigra skvaleto estis filo de Draka Demono. Laŭdire, origine kiam Draka Demono ĵus demoniĝis, la taoista dio Xu persekutis ĝin al ĝia hejmo, sed de kie ĝi denove forkuris. Post tio la edzino de la Draka Demono gravediĝis. Tiam la taoista dio Xu jam kaptis la Drakan Demonon kaj enkarcerigis ĝin en la ok-angula puto de la nuna urbo Nanchang de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio. Por elradikigi la malbonan fonton, la taoista dio Xu ekspedis homojn eskorti la edzinon de Draka Demono. Sed pasis jaro post jaro, la edzino de Draka Demono ne akuŝiĝis. Venis la 9-a jaro. Iutage, ŝi sentis doloron en la ventro kaj ŝajne baldaŭ naskos idon. Laŭ diveno fare de la taoista dio Xu, ŝi devis naski 9 drakidojn. Li preparis bronzan rul-tranĉilon kaj metis ĝin sur la monton malantaŭ la vilaĝo Ora Sablo. Laŭ lia ordono, oni portis tien la edzinon de Draka Demono, kaj ŝi komencis la akuŝadon. Naskiĝis draketo, kaj la taoista dio mortigis ĝin per la rul-tranĉilo. La edzino de Draka Demono jam naskis 7 draketojn, kaj ilin laŭvice rul-tanĉile mortigis la taoista dio Xu. Jen alia draketo estis naskita, nigra kaj ŝajne senviva. Ĝi senmove kuŝis sur la tero, montrante nenian signon de vivo. La taoista dio Xu atente pririgardis ĝin, ripetade renversante ĝian korpon, sed la drakido aspektis tute morte. Pensante, ke ĝi jam mortis, la taoista dio ne metis ĝin sur la rul-tranĉilon, sed ĵetis ĝin en la ravinon, ekpreninte ĝian voston. Nun estas la vico de la 9-a drakido, kiu naskiĝis viva. Tiumomente, la taoista dio konsideris: "Originale la Draka Demono estis posteulo de mia fratino. El 9 ŝiaj nepoj jam mortis 8, tamen ĉu vere necesas elradikigi ŝian familion?" Ĉe tiu penso, li mildiĝis je la koro kaj nefortiĝis je la manoj. Li fortranĉis la voston de la 9-a drakido kaj lasis ĝin forkuri. Tio ja estis la kaŭzo, kial en la mondo troviĝas senvosta drako. Poste, la monteto situanta malantaŭ la vilaĝo Ora Sablo estis nomata Drakido-pereiga Monteto.
Fakte, la 8-a drakido ne mortis. Sin ŝajnigante morta, ĝi sukcesis trompi la taoistan dion, kaj falinte en la ravinon, ĝi tuj glitis en akvan kavon.
La tempo pasis jaro post jaro, ankaŭ la nigra skvaleto iom post iom grandiĝis, kaj la malgranda akva kavo ne povis teni plu ĝian korpon. Ĝi saltis el sia kavo kaj komencis la militon kontraŭ la Drako-reĝoj de la maroj orienta, suda, okcidenta kaj norda, intencante kapti iliajn tronojn por mem fariĝi Drako-reĝo. Okazis furioza batalado inter ili, kaj la ĉielo kaj la tero estis envolvataj en fajroj kaj fumoj. Antaŭ la potencaj Drako-reĝoj, la nigra skvaleto ne povis esti kompetenta rivalo, kaj ĝi estis persekutata de ili, apenaŭ trovante kaŝejon por si. Fine ĝi sin kaŝis sur la akva fundo kaj ne kuraĝis sin montri plu. Vagante sur la rivera fundo, ĝi hazarde eltrovis kavernon kaj glitis en la kavernon, pli kaj pli profunden, rekte ĝis la lago Baqi. Poste ĝi informiĝis, ke la lago Baqi estis konstruita de lia patro la Draka Demono, kiu siatempe estis forportita el tiu ĉi lago. La nigra skvaleto ne kuraĝis resti tie kaj sin turnis al la vilaĝo Ora Sablo, rampante tra la kaverno. Ne eltrovante ĝian spuron, la Drako-reĝoj de la kvar maroj fine lasis la persekutadon al ĝi.
Konstruante por si drakan lageton, ĝi ekloĝiĝis al la vilaĝo Ora Sablo. Ĝi estis malbona sklavo. Ĝi ofte flugis super la monton San-qing kaj tie senbride englutis nubojn, kaj elspiris nebulon, rezulte okazis jen ventego, jen pluvego, sekve la grenplantaĵoj kaj la agroj estis tute detruataj, kaj la popolanoj ne povis plu sin vivteni. Laŭ ĝia ordono, la lokanoj, por sin savi el la katastrofo, devis ĉiujare oferi al ĝi du parojn da geknaboj por ĝia nutrado. Devigate ĉiuj familioj, kiuj havis infanojn, unu post alia forfuĝis malproksimen, kaj en tiu loko troveblis neniu knabo aŭ knabino.
Iutage, al la vilaĝo Ora Sablo venis almozpetanta knabo 12 – 13 jara. Malgrasega kaj flavaharara, li estis nomata de la lokanoj Flava Draketo. Baldaŭ tempos por oferi al la Nigra Skvaleto geknabojn kiel nutraĵon, kaj la klana ĉefo sendis kelkajn lakeojn kapti la knabon Flava Draketo, por ke li servu kiel oferaĵo al la Nigra Skvaleto. Ho, kiel mirinde! Malgraŭ la aspekto malgrasega kaj malfortika, la knabo tamen posedis bonegan luktarton, kaj ĉiuj lakeoj eĉ ne povis atingi lin je proksimeco.
Ĝuste kiam la batalo iris arde, subite aperis blankhara oldulino. Kun bastono enmane kaj lamentante laŭte, ŝi sturmis al la lakeoj. Forte batante ilin, ŝi kriis:
"Lasu la infanon, luktu kun mi – Avalokiteŝvaro!"
Tiam estiĝis la stranga fenomeno: Je ekvido al la oldulino, tiuj lakeoj panike forkuris, kaj ŝajnis, ke ili preferis tiumomente havi pli da piedoj por kuri pli rapide.
Kio tio estis? Originale, la oldulino estis vidvino loĝanta en la vilaĝo Ora Sablo. Ŝia edzo forpasis antaŭ longe, kaj ŝi mizere vivis kun siaj du infanoj -- filo kaj filino. Kiam la filo 13-jariĝis kaj la filino 11-jariĝis, malfeliĉo falis sur ŝin – la gefiloj estis forkaptitaj kaj oferitaj al la Nigra Skvaleto. Post tiu tragedio ŝi freneziĝis, konstante kriante:
"Alvenas Avalokiteŝvaro!"
Rimarkinte, ke la knabo Flava Draketo ankoraŭ gapis al ŝi, la oldulino prenis lin je mano kaj kondukis lin al sia hejmo. La knabo Flava Draketo rakontis al ŝi sian devenon. En sia infanaĝo li perdis siajn gepatrojn malriĉajn, kaj de tiam li sin vivtenis pere de almozpetado. La oldulino forte kompatis la malfeliĉan knabon kaj loĝigis lin en sia hejmo.
Jam tempis por oferi la geknabojn al la Nigra Sklaveto en la jaro, kaj ankaŭ la knabo Flava Draketo eliris el la hejmo por rigardi la fenomenon. Li vidis, ke kvar geknaboj, malĝoje plorantaj, estis eskortataj de lakeoj al la oferejo. Multaj homoj ilin sekvis, kaj kelkaj maljunaj ploris lamente. La knabo Flava Draketo ege indignis kaj intencis savi tiujn geknabojn. Sed li estis retenata de ĉirkaŭaj homoj, kiuj admonis lin dirante, ke tio estas afero senelireja. Se oni ne oferas la infanojn, la Nigra Skvaleto malkontentiĝos kaj certe alportos katastrofon al la loĝantoj. La knabo Flava Draketo deziregis mortigi la Nigran Skvaleton, sed samtempe li sciis, ke li ne kapablas ĝin venki. Li decidis pilgrimadi al la okcidento por havigi al si magian kapablon. Do li ekiris.
Pasis du jaroj. En la tria jaro, kiam venis la tempo por oferi la geknabojn al Nigra Skvaleto, la knabo Flava Draketo subite revenis al la vilaĝo Ora Sablo. Kun pli alta staturo, li aperis antaŭ la vilaĝanoj. Li aspektis brave kaj kapable. Li diris al la vilaĝanoj, ke ĉijare ili ne oferu plu la geknabojn al Nigra Skvaleto, kiun li baldaŭ mortigos. Laŭ lia postulo, la vilaĝanoj metis multe da ovalaj ŝtonoj ĉe la bordo de la Draka Lageto, kaj kovris la ŝtonojn per kolektitaj hejtaĵoj. Li petis al ili fabriki ankaŭ grandajn ferajn pinĉilojn kaj prepari sekalajn spikojn. Preskaŭ neniu kredis, ke li povos konkeri Nigran Skvaleton, sed elpensante neniun alian metodon, oni faris ĉion laŭ lia volo.
Tri tagojn antaŭ la dato de oferado, la knabo Flava Draketo petis kelkajn fortikajn junulojn, ke ili venu al la bordo de Draka Lageto, vektportante sekalajn spikojn kaj tenante grandajn ferajn pinĉilojn. Tiam li riverencis al la vilaĝanoj kaj diris:
"Bonvole helpu min en la batalo. Kiam vi vidos, ke la Nigra Skvaleto sin montros por rekapti sian spiron, vi bonvole ĵetu fajre ardigitan ŝtonon en ĝian faŭkon; se vi vidos Flavan Drakon leviĝi por enspiri aeron, bonvole ĵetu sekalan spikon." Fininte sian parolon, li saltis en la Drakan Lageton kaj tuj fariĝis eta Flava Drako.
Oni vidis, ke la Flava Drako kaj la Nigra Skvalo furioze luktis unu kontraŭ la alia. La lageta akvo estis agitata ĝis la alteco de dekoj da metroj, jen videblis nigraj ondoj, jen la flavaj. La Nigra Skvalo estas tre feroca, kaj ne longe poste, la eta Flava Drako estis vundita. La vilaĝanoj starantaj ĉe la lageta bordo kuraĝigis lin, kriante laŭte kaj forte. Momenton poste, la Nigra Skvalo montris sian kapon el la akvo por spiri, larĝe malfermante la sangan faŭkon. Junuloj sinpretaj sur la bordo tuj ekprenis la fajre varmegajn ovalajn ŝtonojn kaj ĵetis tiujn en la faŭkon de la Nigra Skvalo, kiu je unu enspiro jam englutis ĉiujn. Ankaŭ la eta Flava Drako levis sian kapon por respiri, tiam oni rapide ĵetis sekalajn spikojn en lian buŝon, kaj li englutis la manĝaĵon. La lukto daŭris ĝis la vespera krepusko. Englutinte multajn varmegajn ŝtonojn, la Nigra Skvalo sentis sin pli kaj pli peze, ankaŭ la eta Flava Drako grave vundiĝis, perdante iom post iom la forton. Sed pensante pri deziro de la vilaĝanoj, li mobilizis sian tutan energion kaj, kaptante ŝancon, pikis sian glavon en la ventron de la Nigra Skvalo. La lageta akvo tuj estis nigre kolorita de ĝia nigra sango. Plaŭdante per sia vosto, la Nigra Skvalo lante dronis sur la fundon de la Draka Lageto. Ankaŭ la eta Flava Drako perdis la konscion kaj falis sur la lageta fundo. La vilaĝanoj, nepovante deteni sian malĝojon, ĉiuj ekploris, kriante la nomon de la eta Flava Drako.
Feliĉe li ne mortis, kaj estis savita de Drako-reĝo de la Flava Maro, kiu estas patro de la eta Flava Drako. Pro malobservo de la ĉiela disciplino, la eta Flava Drako estis punata de la ĉiela imperiestro Yuhuang, kaj elpelita el la Flava Maro. Li estis permesata fariĝi knabo en la homa mondo. Savinte la etan Flavan Drakon, Drako-reĝo de la Flava Maro tuj raportis tion al la ĉiela imperiestro, kaj la lasta, kortuŝite de lia heroaĵo por la bono de la popolanoj, apanaĝis lin kiel Drako-reĝon de tiu ĉi Draka Lageto. De tiam, la loko estas ĉiam favorata de akurata pluvado kaj bezonata ventado. Ĉie tra la regiono de la monto San-qing regas prospero kaj viveco, la popolanoj vivas en riĉeco kaj trankvileco. Memore al la eta Flava Drako pro lia brava sinoferemo kaj helpo, la popolanoj konstruis por li Drako-reĝan Templon. Jen estas la deveno de la Templo Lingji apud la vilaĝo Ora Sablo.
Jen estas la legendo rakontita:
Nigra Skvalo hantante jam formanĝis infanojn,
Flava Drako sinofere savis popolanojn.