• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:04:17    
Kaverno Glacia Jado (2)

cri
Laŭ legendo, la kaverno Glacia Jado tiel profundas, ke ĝi kunligiĝas kun la rivero Jiujiang. Tio poste estis konfirmata.
En la jaro 1832, t.e. la 12-a jaro post la surtroniĝo de la imperiestro Daoguang de la dinastio Qing, okazis sekeca katastrofo, sen pluvado dum kelkaj monatoj. Sur la kampoj grenplantaĵoj velkis, en la montoj ne videblis floro, nek herbo, kaj la arboj senfoliiĝis sekigite. Ankaŭ grandaj riveroj senakviĝis. Feliĉe, en la profunda lageto ankoraŭ restis iom da akvo. Timante, ke tiu akvo estos forvaporita pro la sunumado, oni kovris ĝin per kaldrona kovrilo. Sen grenoj, oni povis manĝi nur la arboŝelon kaj la herboradikon, kaj ne longe poste, eĉ tiaj manĝaĵoj elĉerpiĝis. Oni manĝis eĉ blankan argilon por kvietigi malsatecon. Sed tio kaŭzis nefekeblecon kaj ŝveliĝon de la abdomeno, sekve multaj homoj mortis pro tia manĝaĵo. Tiutempe cirkuladis balado:
"La 12-an jaron de Daoguang, grandaj riveroj sekiĝis de la sunradioj, ĉie sur la kampo vidiĝas kadavro de malsatulo, kaj la blanka argilo ŝvelige disrompis la abdomenon."
Sed tre stranga estis tio, ke okaze de tiel sekega vetero kun neniom da pluvero, nur la monto San-qing sola ne havis ajnan signon de sekeco. Tie pluvadis ofte, kaj pluvado eĉ daŭris kelkajn tagojn kelkfoje, sekve tieaj arboj estis sukoplenaj kaj floroj brilis buntkolore. Oni diris, ke tio certe estas favoro donita de la Drako-reĝo. Tiu onidiro fluge cirkulis tra la montregiono, kaj fine atingis la orelojn de la prefekto. Veturante per la luksa palankeno, li venis al la Draka Lageto ĉe la kaverno Glacia Jado por peti pluvon de la Drako-reĝo.
Atinginte la kavernon Glacia Jado, li estis surprizita de la fenomeno: Kiam ĉiuj akvofluoj sekiĝis, tamen la akvofalo ĉi te ankoraŭ torentas kiel antaŭe. Sed estis io nekomprenebla, ke en la lageto ne vidiĝis akvo. S-ro prefekto estis ege konfuzita. Kun incensujo sur la kapo, s-ro prefekto surgenuiĝis ĉe la lageto kaj komencis preĝadon por peti pluvon de la Drako-reĝo. De la mateno ĝis la vespero, li tenis sn en la surgenua pozo, ĝis kiam la talio kaj la genuoj doloregis lin kaj ŝvito fluis laŭ la dorso. Tamen ankoraŭ ne videblis eĉ peceto da nubo sur la ĉielo, nek pluvero en la aero. Li finfine flamiĝis kaj ordonis servistojn, ke ili ĵetu grandajn ŝtonojn en la Drakan Lageton. Aŭdiĝis forta bruado sinsekve, sed ne vidigis sin la akva surfaco. Li ordonis plu la servistojn ĵeti kalkon en la lageton. Sed en la loko ne troveblis kalko. Kion fari? Anstataŭ ĵeti kalkon, oni vektportis tien dekkelkajn korbojn da branaĵoj kaj ĵetis tiujn en la lageton. Kirliĝante kelkfoje, la branaĵoj baldaŭ malaperis de sur la akva surfaco. Senpova antaŭ tiu stranga fenomeno, s-ro prefekto ne volis plu resti tie kaj ordonis sendi lin hejmen. Tiam iu el la servistoj raportis, ke okcidente de la monto San-qing estas alia Draka Lageto nomata Baqi. Ĉu s-ro prefekto bonvolus iri tien por fari benopetadon? S-ro prefekto konsentis. Matene de la sekvanta tago, li ekiris palankene al la menciita Draka Lageto. Duontagon poste li jam atingis la lokon.
La Draka Lageto Baqi multe pli grandas ol tiu de la Kaverno Glacia Jado. Akvofalo pendanta ĉe klifo alta je kelkcent metroj torentas malsupren, eligante grandan bruadon aŭdeblan de kekaj kilometroj. La ŝaŭmantaj akveroj, lumigate de la suno, brilas je diversaj koloroj ruĝa, oranĝa, flava, verda, indiga, blua kaj viola, kvazaŭ bonaŭguraj nuboj ŝvebas super la lageto kaj la ĉielarko transpasas la ravinon. La Draka Lageto kun ovala formo estas larĝa je cent metroj kaj ĉirkaŭata de altaj krutaĵoj triflanke. Dekstre vidiĝas duon-cirkla ŝtona pordo nomata Draka Pordo. La akvo estas malhele verda kaj nesondeble profunda. Maldekstre, sur la zenito de krutaĵo sidas la Drako-reĝa Templo, vid-al-vide troviĝas natura teraso servanta por peti pluvon.
S-ro prefekto elpalankeniĝis. Refoje sin stimulante, li metis la incensujon sur sian kapon kaj suriris la pluvo-petan terason. Tuj kiam li intencis surgenuiĝi sur la teraso, en liajn okulojn saltis la bildo: Anstataŭ akvo en la lageto videblas nur branaĵoj en ĝi. Li apenaŭ kredis siajn okulojn, kaj ordonis servistojn preni iom da por esplori. Oni faris tion laŭ lia ordono kaj pruviĝis, ke vere estas branaĵoj. Li demandis, kiu ŝutis la branaĵojn en la lageton, sed neniu sciis. Ĉu la branaĵoj estas tiuj, kiujn li ŝutigis en la Drakan Lageton ĉe la vilaĝo Ora Sablo? Do tiuj flosis ĉi tien? Pensante pri tio, s-ro prefekto ankoraŭ pli forte kredis, ke vere troviĝas drako, kaj li ĵuris ne reveni hejmen antaŭ ol vidi la veran drakon.
Li falis sur la genuojn kaj bruligis la incenson unu post alia. Pasis la unua tago sen apero de la vera drako. Li daŭrigis sian pluvo-petadon, surgenuante sur la teraso. Pasis ankaŭ la dua tago senrezulte. Venis la vespera krepusko de la tria tago. Subite la Draka Lageto iom post iom pleniĝis de akvo, kaj tiumomente, je granda bruo, giganta draka ungo sin ŝovis el la akvo kaj forkaptis la incensujon de sur la kapo de s-ro prefekto, kaj la lasta, ege surprizate de tio, haste leviĝis de sur la pluvo-peta teraso kaj revenis hejmen, veturante per palankeno.
Antaŭ ol li atingis la hejmen, paŝante nur la duonan vojon, la nigraj nuboj densiĝis sur la ĉielo, ekfulmis kaj ektondris. Sekvis la forta pluvado tre dezirata. Jen estas favoro de Drako-reĝo, kiu reciprokis sincerecon de s-ro prefekto.
Unu jaron poste, s-ro prefekto preterpasis la riveron Jiujiang survoje de la vizito al sia hejmloko, kaj iutage ŝipveturis sur la rivero Yangzi por reveni hejmen. Subite li rimarkis, ke sur la akvo montriĝis nigra punkto, kiu flosas en la direkto de lia ŝipo pli kaj pli proksimen. Fine ĝi atingis la ŝipon. Oni prenis ĝin el la akvo kaj prezentis ĝin al s-ro prefekto. Estas la bronza incensujo surgravurita per la nomo de s-ro prefekto. Li estis ege mirigata de tio. Post reveno al sia prefektujo, li tuj skribis raporton al imperiestro pri tiu mirindaĵo. La imperiestro, forte interesate de tiu skandala okazintaĵo sur sia teritorio, senprokraste skribis epigrafon kun jena teksto:
"Draka Lageto Orsabla ligiĝas kun Baqi, kaj Draka Lageto de Baqi sin ligas kun Jiujiang."
Laŭ imperiestra ordono, oni gravuris tiujn vortojn sur aparte faritan oran tabulon, kaj la imperiestro donacis la tabulon al la Draka Lageto Orsabla. Ankaŭ s-ro prefekto estis inspirata de tio, kaj konstruigis la Drako-reĝan Templon tie, kaj pendigis en la templo la oran tabulon donacitan de la imperiestro.
Jen estas la legendo rakontita:
Pluvon petante, prefekto veran drakon vidis;
Bonon notante, monarko orajn vortojn skribis.