• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:05:24    
Ŝtona Tamburo kaj Fea Ponto

cri
Kvar kilometrojn nordokcidente de la vilaĝo Ora Sablo troviĝas alta ter-amaso, kiu sin levis el la abismo inter du montoj. Ĝi altas kaj longas respektive je centoj da metroj, kaj ĝia supro larĝas nur je malpli ol du metroj. Oni nomas ĝin Fea Ponto. Vid-al-vide al la Fea Ponto ekzistas pagodo-forma monteto, kies zenito tenas grandan ŝtonan tamburon, kaj la monteto havas sian nomon pro la tamburo. Legendo diras, ke iam iu homo bruigis la ŝtonan tamburon.
Estis la fina periodo de la dinastio Yuan (1206 – 1368). Juna bonzo kun alta staturo, ebena nazo kaj longa mentono, vagadis almozpetante. Li ja estis Zhu Yuanzhang, kiu poste fondis la dinastion Ming kaj fariĝis la unua imperiestro de la dinastio Ming. En sia junaĝo, Zhu Yuanzhang vidis, ke la imperiestro de la dinastio Yuan, kruela kaj stulta, turmentadis la popolanojn, subpremante kaj ekspluatante ilin, li ege indignis kaj elpensis metodon por puni regantojn. Li kuiris lunformajn kukojn per la de si alpozpetitajn grenojn, kaj gluis sur la kukoj la ruĝpaperan slipon surskribitan per la vortoj: "Mortigu regantojn en la 15-a de la oka monato", kaj en la indikita dato li dissendis la kukojn al ĉiu familio. Oni diras, ke la ĉina moro manĝi la lunforman kukon okaze de la Aŭtunmeza Festo ja devenis de tiu evento. Krom tio, Zhu Yuanzhang aĉetis fiŝojn per la de si almozpetita mono, metis en la ventron de ĉiu fiŝo silkan leteron surskribitan per la vortoj "Mortigu regantojn en la 15-a de la oka monato" kaj dismetis sur vojoj la fiŝojn unu post alia po distanco de la dona kilometro.
Manĝante la lunforman kukon kaj la survojan fiŝon, oni akaŭ eltrovis la paperan slipon kaj la silkan leteron, kaj opiniis, ke tio estas la ĉiela edifo. Ili do ekagis, mortigante regantojn. Burokratoj konsterniĝis de teruro kaj kolero, kaj ekserĉis la gvidanton de tiu ribelado. Fine ili sciis, ke tiu estis la juna bonzo, sekve ekpersekutadis lin tra la lando. Tamen Zhu Yuanzhang malaperis, kvazaŭ forvaporite. La loka instanco ĉie gluis lian portreton kaj ekspedis kaptistojn por lin aresti.
Tiam Zhu Yuanzhang tamen jam soldatiĝis en iu loka armeo. Ĝia komandoro Guo Zixing, aprecante talenton de Zhu Yuanzhang, edzinigis sian filinon al li. Poste mortis la komandoro Guo Zixing, kaj oni subtenis Zhu Yuanzhang heredi la komandorecon de tiu loka armeo.
En la tempo de la imperiestro Shundi de la dinastio Yuan, la popolo finfine renversis ĝian reĝimon. Sed komenciĝis la milito inter Zhu Yuanzhang kaj Chen Youliang, komandoro de alia loka armeo, por la imperiestra trono. Foje Zhu Yuanzhang estis sieĝata de Chen Youliang. Komandante sian armeon, li brave sturmis jen okcidenten jen orienten, finfine li sukcesis en la tranrompo de la sieĝado fare de la rivalo, sed tiam restis al li nur malmulte da soldatoj. Ili retiriĝis en la direkto de la monto San-qing kaj atingis ĝian piedon. Ho ve! Kiel malfeliĉe: Abismo baris al ili la vojon, kaj malantaŭ ili, la persekutanta armeo pli kaj pli proksimiĝis. Zhu Yuanzhang dronis en absoluta senelirejo. Tiumomente abrupte ekblovis ventego, kaj rompis la stangon de la armea standardo, kiu ŝvebadis laŭ la ventego kaj fine falis sur la pagod-forman monteton.
Opiniante tion malbona aŭguro, Zhu Yuanzhang lamentis rigardante la ĉielon. Li deĉevaliĝis, respektoplene riverencis trifoje al la monteto, kaj ekgrimpis ĝin por repreni sian armean standardon. Atinginte la zeniton, li vidis tie grandan ŝtonan tamburon kaj du batilojn ambaŭflanke. Tenante la batilojn, li ekbatis la ŝtonan tamburon. Tuj aŭdiĝis ĉielskua bruego. Aŭdinte la tamburadon, liaj armeanoj tuj refreŝiĝis kaj rehavigis al si altan batalspiriton. Li senĉese tamburadis dezirante, ke liaj soldatoj faru la lastan batalon je venko aŭ morto.
La ŝtona tamburo estis dia tamburo, kiun uzis la prapatro Huangdi siatempe en la batalo kontraŭ Chiyou. Pro tio, la ekbruo de la ŝtona tamburo surprizis la ĉielan kortegon, kaj la ĉiela imperiestro Yuhuang ordonis, ke la feo Ora Stelo tuj enketu tiun akcidenton. Malsupren irinte al la Suda Pordo de la monto San-qing, la feo Ora Stelo tuj komprenis, ke la estonta surtera imperiestro trafis malfacilon. Laŭ instrukcio de la ĉiela imperiestro, li komisiis Avojn San-qing plenumi la savan mision, kaj la lastaj tuj atingis la monteton kun la ŝtona tamburo sur si, kaj metis Fean Ponton inter la du montoj. Rimarkinte, ke el la profundega abismo subite leviĝis ŝtona ponto, Zhu Yuanzhang ĝojplene kriis: "Jen, la ĉiela favoro al mi!" Li senprokraste gvidis sian armeon forkuri al la loko nomata Dexing, transpasante tiun Fean Ponton.
Kio okazis al Chen Youliang, rivalo de Zhu Yuanzhang? Komandante sian tutan armeon, Chen Youliang persekutadis Zhu Yuanzhang kaj intencis lin kapti viva. Kiam la armeanoj de Chen Youliang aŭdis la tondran tamburan bruegon, ili ege teruriĝis opiniante, ke ili falis en malamikan embuskon, kaj haltis en la marŝado. Post kiam ili konsciis la fakton, Zhu Yuanzhang jam perdiĝis antaŭ iliaj okuloj.
Jen estas la legendo rakontita:
En milit' Zhu Yuanzhang mortigan abismon trafis,
Per etend' de pont' lin Avo Sanqing urĝe savis.