• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:24:09    
Kortegana Inico-percepta Teraso

cri
Sur la zenito de la montpinto Yuhua, du kilometrojn fore de la Templo San-qing troviĝas granda roko, sur kiu videblas 5 gravuritaj ideogramoj kun la signifo: Kortegana Inico-percepta Teraso. Legendo diras, ke ĝi estas la loko, kie kortegano Li sin hardis kaj fine feiĝis. Post sia alveno al la monto San-qing, kortegano Li komence sin hardis kaj rafinis la alkemiaĵon en la Kaverno Glacia Jado ĉe la vilaĝo Ora Sablo. Nelonge poste, ĝenate de bruado el la vilaĝo Ora Sablo, li transloĝiĝis al la Barbo-plekta Roko. Sed ankaŭ tie li ne povis trovi kvietecon, ĉiutage ĝenate de frekventado de pilgrimantoj kaj ekskursantoj. Devigate li denove ŝanĝis sian rezidejon kaj translokiĝis sur la montpinton Yuhua. Li gravuris sur la roko 5 grandajn ieogramojn kun la signifo: Kortegana Inico-percepta Teraso, kaj ĉiutage sidante antaŭ la roko, faris kontempladon.
Pasis sage la tempo. Kelkajn jarojn poste, Avalokiteŝvaro de la Suda Maro intencis provi harditecon de kortegano Li. Sin transforminte kiel belulinon, ŝi iris al kortegano Li. Per la koketa tono ŝi ekdiris:
"Sinjoro kortegano, vi sola sidas ĉi tie vizaĝe al la roko? Kiel amara estas via asketismo!" Tiujn vortojn parolante, ŝi etendis sian manon por tiri korteganon Li, kaj la lasta, tute indiferenta al ŝi, diris nenion kaj ankoraŭ tenis sian pozon senmove. La belulino daŭrigis sian paroladon dirante:
"Pro kio vi faras al vi mem suferadon? Oni diras, ke la feo estas feliĉa, tamen kiel ili povus scii, ke ankaŭ la feo estas multe muelata, kvazaŭ sidante sur fajrego." Kion ajn diris la belulino, kortegano Li estis surda al ŝiaj vortoj, neniom logata de ŝi. Veante, la belulino foriris kaj planis aranĝi novan kaptilon.
Profundiĝis la nokto. Koregano Li enlistiĝis, demetinte la veston. La belulino refoje venis al lia lito. Per nervo-vibriga voĉo ŝi diris al li:
"Sinjoro kortegano, bonvolu ĝui plezuron dum la ĝojiga tempo, kaj ne vanigu belan fortunon kaj bonan ŝancon." Spite ŝiajn senlacajn admonojn, koregano Li sin turnis kun la dorso al ŝi, kaj ĉiam tenis silenton. Demetinte sian jupon, la belulino sin ŝovis en la liton de kortegano Li, kaj la lasta pli strikte volvis sin en la litkovrilo. Malgraŭ forta tirado kaj ŝirado fare de la belulino, kortegano Li neniom malstreĉis la gardon al si. La belulino elpensis alian artifikon subridante:
"Bone, mi havas alian rimedon, kaj mi ne kredas, ke vi ne ŝanceliĝos."
Frumatene de la sekvanta tago, antaŭ ol kortegano Li atingis la terason, Avalokiteŝvaro sin aliformis kiel edzinon de kortegano Li, kaj ploradis, sidante sur la teraso. Tuj post alveno de kortegano Li, ŝi komencis riproĉi lin dirante:
"Kiel senkora vi estas, sin kaŝante ĉi tie! Vi sin amuzas komforte kaj gaje, malgraŭ ke mi ege klopodas por vin trovi." Vidinte, ke la riproĉanto estas sia edzino, kortegano Li sentis sin dolore pikite, kaj deziregis brakumi la edzinon por verŝi sian soifon per sata plorado kune kun ŝi. Tiam la riproĉanto rimarkis la ŝanĝiĝon de lia mieno kaj pensis:
"Bone, li ekŝanceliĝas." Sed kortegano Li denove sin detenis kaj aplombe sidiĝis, fermante la okulojn. Vidinte, ke li residiĝis senmove, la edzino saltis de sur la teraso kaj ekploradis amare kaj dolore. Aŭdinte ŝian singultadon, la montvento haltis en la blovado, rojoj ĉesis en la fluado, birdoj ne flugis plu kaj cervoj eklarmis malĝoje. Tamen kortegano Li ankoraŭ tenis sin senŝanceliĝe. La edzino forte tiris lin al si, sed vane. Li kvazaŭ sin najlis tie kaj estis neniom movebla. Rezulte, Avalokiteŝvaro povis nur forlasi la provadon al li.
Kial kortegano Li havis tiel firman kaj neŝanceleblan volon? Laŭdire, li tute komprenis la fean inicon, sidante sur tiu teraso, t.e. la virina ĉarmo estas sensenca, la riĉaĵo sensenca, ankaŭ la rango kaj famo sensencaj, kaj ĉio en la homa mondo estas sensenca!
Poste, kortegano Li feiĝis sur la Kortegana Inico-percepta Teraso.
Jen estas la legendo rakontita:
Bodisatvan provon kortegano Li akceptis,
Longkontemple sur roko li bodhion perceptis.