• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:26:31    
Skolopendra Monteto

cri
Kvin kilometrojn for de la vilaĝo Ora Sablo, ĉe la nordokcidenta piedo de la monto San-qing serpentumas monteto nomata Skolopendra Monteto. Pri ĝia nomo cirkulas interesa legendo.
Laŭ la legendo, en la monto San-qing estis subpremataj du gigantaj pitonoj. Foje, la giganta pitono en la okcidenta parto abrupte forkuris ne-retroveble. La ĉiela imperiestro Yuhuang ege koleriĝis pro tio. Timante, ke la giganta pitono en la orienta parto eventuale forkuros, la ĉiela imperiestro ekspedis la tri taoismajn majstrojn Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing, ke ili malsupren iru de la ĉielo kaj garnizonu sur la monto San-qing. Ili faris tion laŭ la ordono de la ĉiela imperiestro, kaj estis nomataj de la popolo Avoj San-qing (en la ĉina lingvo, "San" signifas tri). Per tio, la giganta pitono en la orienta parto estis superregata de tri flankoj: Oriente estas Feino, okcidente Avoj San-qing, montpiede Knabaj Disĉiploj de Avalokiteŝvaro. Sed mankis gardanto sur la monta zenito. La ĉiela imperiestro Yuhuang estis maltrankvila pri tio, kaj decidis sendi alian feon malsupren de la ĉielo al la homa mondo por plenumi tiun taskon. Kiu taŭgas al tiu tasko? Li pensis kaj pensis, fine en lian cerbon saltis la figuro de la Centpieda Generalo – Skolopendra Spirito. La ĉiela imperiestro do rekomendis ĝin kiel kandidaton. Sed multaj ĉielaj generaloj opinis, ke ĝi absolute ne taŭgas al tiu tasko, ĉar la Centpieda Generalo kondutis abomeninde en la ĉielo. Oni do energie persvadis la ĉielan imperiestron Yuhuang, ke li bonvole nepre ne ekspedu Skolopendron malsupren al la homa mondo. Tamen la ĉiela imperiestro Yuhuang ne volis ŝanĝi sian decidon. Li diris al ĉiuj ĉielanoj:
"Ne diskutu plu pri tiu problemo, karaj feoj kaj generaloj. Estas trankvilige por mi ekspedi malsupren al la homa mondo la Centpieda Generalo."
Siaflanke, la Centpieda Generalo de longe malŝatis la ne-liberan vivon en la ĉielo, kaj tre ĝojis iri al la homa mondo por ĝui senbridan agadon tie. Tial, tuj post ricevo de la ordono de la ĉiela imperiestro, ĝi hastis al la monto San-qing.
En la unua jaro, ne vanigante konfidon de la ĉiela imperiestro, la Centpieda Generalo lojale servis sur sia posteno, diligente kaj respondece farante patroladon tage kaj nokte sur la monto.
Venis la sekvanta jaro. Pensante, ke la giganta akva pitono, subpremata de Feino oriente, Avoj San-qing okcidente kaj de Knabaj Disĉiploj de Avalokiteŝvaro montpiede, certe ne kuraĝas elkuri eksteren. Tiel konsiderante, la Centpieda Generalo malstreĉis sian gardadon, kaj ĉiutage faris nenion alian krom dormi kaj manĝi, se ne paroli pri patrolado kaj gardado sur la monto. Rimarkinte tion, Avoj San-qing venis al ĝi kaj diris:
"Centpieda Generalo, bonvole ne malstreĉiĝu en via laboro. Sur la zenito de la montpinto mankas gardanto. Se eventuale okazos neatendata evento, ni ĉiuj suferos punon el la ĉiela imperiestro pro vi." Pretendema pro konfido de la ĉiela imperiestro al li, la Centpieda Generalo fieraĉe diris:
"Ne imitu hundon, kiu mordas muson anstataŭ kato! Kaj ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon!" Ne sciante, kion fari, Avoj San-qing iris al la ĉiela kortego por ĝin akuzi. Tamen kion diris la ĉiela imperiestro al ili? Lia imperiestra moŝto respondis al ili:
"Estimataj tri majstroj, ne enviu aliulon. Anstataŭ fidele servi en via propra posteno de la homa mondo, vi venis al la ĉiela kortego kaj eĉ faras akuzon kontraŭ aliulo. Ĉu vi ne hontas? Sciu, mi estas centprocente trankvila pri konduto de la Centpieda Generalo sur la tero."
Informiĝinte, ke Avoj San-qing malsukcesis en la akuzo kontraŭ la Centpieda Generalo, ĝi do fariĝis ankoraŭ pli aroganta kaj tirana. En la tria jaro post sia alveno al la homa mondo, ĝi ne plu loĝis sur la monto, sed transloĝiĝis sur la monteto situanta ĉe nordokcidenta vojo de la monto San-qing. Ĝi sin amuzis per diversaj malicaj petolaĵoj. Foje, sur la vojo venis homo. Vidinte lin, ĝi vundis tiun homon, eligante sian venenon. Momenton poste, tiu homo ŝvelis tutkorpe kaj mortis de doloro. Post kelkaj tagoj, lia kadavro ekputriĝis kaj ekfetoris neelteneble. Tamen la Skolopendra Spirito aparte ŝategis tiun haladzan odoron. Je ekflaro de tiu odoro, ĝi bavis de avido kaj formaĝis lin.
De tiam, ĉiu homo, kiu preterpasis la monteton, senescepte estis mordita de la Skolopendra Spirito, kaj ĉies vundo nekuraceblis pro la skolopendra veneno. La rezulto por ĉiu mordito ĉiam estis morto. Post putriĝo de la kadavro, la Skolopendra Spirito manĝis tiun kiel frandaĵon. Iom post iom, neniu homo kuraĝis preterpasi la monteton. Tamen, la Skilopendra Spirito jam kutimiĝis al manĝado de homoj. Formanĝinte homojn ĉi tie, ĝi iris aliloken, veturante sur nuboj kaj nebulo, kaj sin satigis sammaniere. Ne povante toleri plu ĝian krimadon, Avoj San-qing refoje sin levis al la ĉiela kortego por akuzi la Skolopendran Spiriton. Tamen, je la ekvido de Avoj San-qing, la ĉiela imperiestro Yuhuang tuj eksplodis je kolero dirante:
"Por kio vi denove venis, forlasinte vian gardan postenon?!" Taoisma majstro Shang-qing, unu el Avoj San-qing, raportis:
"La Centpieda Generalo ne nur ne bone servas sur sia posteno en la homa mondo, sed ankaŭ brutale plagas la popolanojn. Via ĉiel-imperiestra moŝto, bonvole faru enketadon pri tio." La ĉiela imperiestro respondis:
"Mi devas demandi vin, kial vi senĉese raportas al mi dirante, ke la Centpieda Generalo neglektas sian devon, sed fakte, de kiam ĝi estis ekspedita al la homa mondo, ĝi neniam revenis al la ĉiela kortego. Vi raportis ankaŭ, ke ĝi faris kruelaĵon al la popolanoj, tamen neniu el la damaĝitoj iris supren al la ĉielo por lin akuzi. Miaopinie, vi estas eraraj. Antaŭ longe, mi jam asertis, ke mi estas centprocente trankvila pri la servado de la Centpieda Generalo en la homa mondo. Bonvole ne babilu plie antaŭ mi!"
Avoj San-qing sentis sin tute deprimite. Sed ili ne volis forlasi la klopodon. Ili cerbumadis kaprompante, sed ne trovis alian elirejon krom sin turni al la prapatro Magia Kampulo ( Medicina kaj Agrikultura Dio Shennong ).
Informiĝinte pri la kruela buĉado de popolanoj fare de Skolopendra Spirito, la Magia Kampulo tre indignis kaj tuj decidis iri malsupren kune kun Avoj San-qing. Samtempe li bone sciis, ke se li konkeros la Skolopendran Spiriton, li do efendos pro tio la ĉielan imperiestron Yuhuang. Sed ekpensante suferadon de la popolanoj, la Magia Kampulo volontis forigi ĉian skrupulon.
Transformiĝinte kiel ordinaran homon, la Magia Kampulo venis al la monteto, kie ne videblis preteriranto jam de longe. Rimarkinte, ke subite vidiĝas homo apud li, la Skolopendra Spirito ege ĝojis, balancante sian kapon kaj svingante sian voston. Kun larĝe malfermata faŭko, ĝi sin ĵetis al la Magia Kampulo por lin mordi. Ĝuste en tiu momento, la akravida Magia Kampulo ĵetis en ĝian faŭkon drogherbon nomatan Centherba Kremo. Sekve de tio, la Skolopendra Spirito ekbaraktis pro dolorego je la ventro. Ĝi saltadis, ruliĝadis, turniĝadis, fine falis surteren kaj mortis sur la monteto. Ĝia restaĵo ŝanĝiĝis en multajn skolopendretojn kaj enpenetriĝis en la teron. Pro tio la monteto estis nomata Skolopendra Monteto.
Konkerinte la Skolopendran Spiriton, la Magia Kompulo tute komprenis, ke la skolopendro ne tute pereis. Li donacis drogherbojn al la popolanoj loĝantaj en la loko, por ilia eventuala uzado. Li ankaŭ disŝutis sur la monto San-qing semojn de cent specoj de drogherboj. Rezulte sur la monto San-qing kreskas ĉiu speco de drogherboj, kaj inter tiuj, nemalmultaj tre efikas por kuracado al la vundo kaŭzata de skolopendra mordo.
Jen estas la legendo rakontita:
Sur montet' krimadis Skolopendro perversia
Por popolo ĝin mortigis Kampulo Magia.