• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:28:45    
Ŝtona ĉerko sur monteto Maoling

cri
Oriente de la monto San-qing, ok kilometrojn fore de la vilaĝo Ora Sablo, sidas la monteto Maoling. Sur klifo de ĝia malantaŭa mont-talio videblas ŝtona ĉerko kun unu fino elmontrata ekstere. Ŝajne lakita kaj surgravurita, la ŝtona ĉerko similas al pendanta tombo aranĝita ĉe rokmuro. Legendo diras, ke la ĉerko entenas en si imperiestron, kiu devenis de tiu loko.
Originale la monteto estis altega kaj plenkovrata de bambuoj. Piede de la monto loĝis familio konsistanta el patro, filo kaj bofilino. Iun jaron, la bofilino gravediĝis. Dek monatojn poste, ŝi tamen ne akuŝis je infano. Unu jaron poste, estis ankoraŭ same. La tuta familio atendis kaj atendis, rekte ĝis tri jaroj pasis, sed bebo ankoraŭ ne alvenis. Ĉiuj familianoj ektimis, nesciante, kio okazis al la bofilino.
Iun tagon en aŭtuno de la tria jaro, vektportante du korbojn da greno, la filo iris al la hejmo de bienulo loĝanta ĉe la lago Zihu, por pagi la grenan renton de la lu-kultivata agro. Ventumite de la bienula ventrado, la du korboj da greno pagita de la filo fariĝis nur unu korbo da restaĵo. La filo koleriĝis kaj kverelis kun kontisto de la bienulo. Kalumniante, ke la junulo frivole ĉikanis, la bienulo enkarcerigis lin en sia hejmo.
La monteto Maoling kaj la lago Zihu distancis inter si nur je pli ol unu kilometro. Rimarkinte, ke la filo ne revenis post longa tempo, la patro maltrankviliĝis. Timante, ke io malbona eble trafis la filon, la patro hastis al la hejmo de la bienulo loĝanta ĉe la lago Zihu. Tie li sciis, kio okazis al la filo. Li tuj petegis la bienulon, ke li bonvole liberigu la junulon. Tamen, anstataŭ liberigi lian filon, la tirana bienulo blasfemis la maljunulon, kulpigante lin, ke li ne bone edukis la filon. La maljunulo ripetade petis pardonon de la bienulo, sed la brutala bienulo enkarcerigis ankaŭ la maljunulon.
Ĝuste en tiu tempo, tiel hazarde, kiam hejme forestis la patro kaj la edzo, la juna virino eksentis doloron je la ventro. Ne longe poste, ŝi naskis bebon, kiu estas knabo kun ruĝbrilanta vizaĝo. Timigate de lia aspekto neordinara, la juna virino opiniis lin monstro kaj forĵetis lin en fekujon. Momenton poste, naskiĝis la dua bebo kun la nigra vizaĝo. Ege timanta, la bofilino forĵetis ankaŭ lin en la fekujon. Post momento, ŝi naskis la trian bebon blankan kaj grasan. Li ja estis estonta imperiestro. Ĵus naskita, li tamen scipovis paroli, kaj demandis la patrinon:
"Panjo, kie estas la du fratoj pliaĝaj?" La patrino respondis:
"Ili mortis." Surprizite la tria bebo diris:
"Panjo, terure, la malantaŭa monto tuj disfalos. Ni tuj forkuru! Bonvole disŝutu malantaŭen plenmanon da sablo, ĵetu 7 parojn de manĝbastonetoj kaj sputu plenbuŝon da pura akvo, kaj faronte ĉion ĉi, ni sukcesos eskapi katastrofon."
La bofilino estis ege konsternata. Anstataŭ disŝuti la teron malantaŭen, ŝi disŝutis antaŭen. Tiumomente stariĝis alta monto tuj en la kontraŭa flanko. Ŝi elĵetis la 7 parojn de manĝbastonetoj, kaj tuj elkreskis densa bambuaro sur la monto. Ŝi sputis buŝon da akvo, tuj aperis granda rivero antaŭ ŝi. Sekve, ŝi mem baris al si la eliran vojon.
Ĝuste en tiu momento, aŭdiĝis fortega bruado kaj tion sekvis eksplodo de la monto kaj fendiĝo de la tero. Vere okazis, ke la malantaŭa monto disfalis kaj premis sub si la estontan imperiestron kaj lian patrinon. La grandega bruado tamen surprizis la ĉielan kortegon, kaj la ĉiela imperiestro Yuhuang tuj instrukciis la deĵorantajn generalojn, ke ili faru enketadon por informi lin, kio okazis en la homa mondo. Laŭ ilia informo, la ĉiela imperiestro sciis, ke la nova imperiestro de la homa mondo trafis katastrofon, pro tio li ordonis ĉielajn soldatojn kaj generalojn sendi la ŝtonan ĉerkon malsupren de la ĉielo. Metinte la mortintan novan imperiestron en la ŝtonan ĉerkon, la ĉielaj senditoj entombigis la ĉerkon ĉe la mont-talio. Ĉar la tombejo estis rokmuro kaj ne povis enteni la tutan ĉerkon, la ĉielaj senditoj povis nur lasi ĝian unu finon elmontrata ekstere el la rokmuro. La bambuaro sur la malantaŭa monto estis tute diskrevita, ke en ĉiu artiko de la bambuo videblis eta homo kaj eta ĉevalo kun la fermitaj okuloj. Laŭdire, ili estis estontaj armeanoj de tiu nova imperiestro.
Post kelkaj tagoj, la patro kaj la filo estis liberigitaj kaj revenis hejmen. Ho, kio ilin atendis! Kie estis ilia hejmo! Vidiĝis ĝis la horizonto nur kalva monto. Ili rimarkis ankaŭ tiun strangan ŝtonan ĉerkon metitan ĉe la mont-talio. Ĝem-spirante, la patro sin ĵetis al la rokmuro kaj mortis pro kaprompiĝo. Pensante, ke la patro kaj la edzino ambaŭ mortis, la filo sentis sin malfeliĉege kaj opiniis la vivon sensenca. Li plonĝis en la grandan riveron kaj ne aperis plu.
Kaj tiu ŝtona ĉerko ankoraŭ ekzistas ĝis nun sur la klifo.
Jen estas la legendo rakontita:
Stulto kaŭzis morton de la filoj kaj patrino,
Viroj suicidis sub ŝtonĉerko en fascino.