• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:32:03    
Avalokiteŝvaro aŭskultas bivo-ludon

cri
Ĉe la suda deklivo de la monto San-qing, starante sur la loko nomata Tiyunpuli de la montpinto Tiyun, oni povas vidi tre mirindan bildon: Groteska rokego sidas kiel bonzo, kies maldekstra mano tenas bivon, kaj la dekstra mano plukas bivajn kordojn. Apud la bonzo staras figuro simila al Avalokiteŝvaro, kiu absorbite aŭskultas la bivo-ludadon. Interese estas, ke malantaŭ Avalokiteŝvaro videblas ĉiela generalo vestita per kirasa uniformo. Jen estas la fama vidindaĵo nomata Avalokiteŝvaro Aŭskultas Bivo-ludon.
Legendo diras, ke en la tempo Zhen'guan de la dinastio Tang (627 – 649), ĉie regis paco kaj prospero. Ne necesis ŝlosi la pordon nokte, neperdeblis mono aŭ riĉajo postlasitaj survoje. Okaze de la Printempa Festo ĉiujare, la popolanoj sin amuzis per operoj kaj lanterna festivalo, celebre al riĉrikolto kaj paca vivo. Ĝuste en tiu tempo, ekfuroris tra la lando la Lanterna Foiro, kaj ĉiujare, de la 5-a ĝis la 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro, oni celebris la Lanternan Festivalon, kiu finiĝis per la Festo Yuanxiao. Vere spektakle kaj amuzplene!
En la Printempa Festo de iu jaro, denove okazis grandskala Lanterna Festivalo. Tamburado tondre bruadis kaj la petardo terskue klakadis. Tiam aperis iu bonzo kun bivo en brakoj, kaj neniu sciis, de kie li venis. Ĉien atinginte, la bonzo ekplukis la bivajn kordojn por spici la festan etoson. Strange estis, ke bivo-ludo fare de la bonzo estis aparte melodia kaj ĝuiga. Kiam la bonzo ekludis la bivon, oni tuj estis absorbataj en aŭskultado fascinite kaj sinforgese, ankaŭ arboj, herboj kaj floroj haltis en balancado, eĉ birdoj kaj bestoj forgesis reveni al la nesto.
La tondra kaj terskua bruado el petardo kaj tamburado dum la Lanterna Festivalo tuŝis ankaŭ la ĉielan kortegon. Diversaj feoj unu post alia malsupren flugis, kaj ĝuis la festivalan spektaklon de la homa mondo. La festivala bruado vastiĝis ankaŭ al la Suda Maro, kie loĝas Avalokiteŝvaro. Sentante sin izolece kaj enue, Avalokiteŝvaro decidis veni al la homa mondo por partopreni en la Lanterna Festivalo. Ŝi sin transformis kiel belulinon kaj iris al la homa mondo. Ŝi aprecis en diversaj lokoj la lanternajn florojn, drakojn, leonojn kaj ĉevalojn, kaj fine vagadis ĉi tien en la tereno de la monto San-qing. Ankaŭ ŝi aŭdis la bivo-ludon de la bonzo kaj estis ravita de la biva melodio. Avalokiteŝvaro pensis en si:
"Ĉiu homo opinias feolandon bona kaj deziras sin hardi por fariĝi feo aŭ bodisatvo. Kiel ili povus scii izolitecon kaj senviglecon de la feolando? Kiom bone do, se mi edziniĝos al tiu ĉi bonzo kaj kune ĝuos la civilulan feliĉan vivon en la homa mondo."
Tion pensante, Avalokiteŝvaro sekvis la bonzon kiel ties ombro, ne forlasante lin eĉ je unu paŝo. La bonzo iris orienten, ankaŭ ŝi iris tien, la bonzo venis okcidenten, ankaŭ ŝi atingis tien. Rimarkinte tiun ĉi ĉarman virinon ĉie sekvanta lin, la bonzo estis korvibrigata. Li meditis:
"Se mi povus edzinigi tiel belan virinon al mi, kiom feliĉa fariĝos mia vivo, certe multe pli gaja ol la bonza, kaj vere indas por mi tiel pasigi la tutan vivon."
Meditante pri tio, la bonzo ekiris al la kvieta loko, daŭrigante sian bivo-ludadon, esperante konduki la belegan knabinon al sen-intervena loko por konfesi sian koron al ŝi. Irante kaj bivo-ludante, li jam forlasis la homplean urbon kaj venis sur la monton San-qing. Ankaŭ Avalokiteŝvaro sekvis lin tien. La bonzo sidiĝis sur roko, kaj, tenante la bivon en la maldekstra brako, li ekludis amkanton per la dekstra mano. La bonzo, ne havante kuraĝon eldiri sian amon al la knabino, komunikis sian fortan sopiron al la knabino pere de la biva muziko. Ankaŭ Avalokiteŝvaro hontis malkaŝi sian amon al li, kaj nur staris malantaŭ la bonzo, senvoĉe aŭskultante la kor-elverŝan muzikaĵon. Ŝi tute ne konsciis, ke ŝi devis foriri.
Matene de iu tago, la ĉiela imperiestro Yuhuang venis al la kancelario, kaj diversfakaj feoj kaj dioj faris al li respekto-plenan viziton kaj saluton. Rimarkinte, ke inter la salutantoj mankis Avalokiteŝvaro, la ĉiela imperiestro Yuhuang tuj ordonis fari enketadon pri tio. Post la enketado, oni raportis, ke Avalokiteŝvaro aŭskultas bivo-ludadon fare de iu bonzo sur la monto San-qing. La ĉiela imperiestro koleriĝis pro ŝia malobservo al la ĉiela disciplino, kaj ekspedis ĉielan generalon por ŝin alvenigi. Neatendate, ankaŭ la ekspedita ĉiela generalo, atinginte la lokon, estis tuj sorĉita de la biva melodio, tute forgesis sian mision donitan de la ĉiela imperiestro al li, kaj ekaŭskultis la bivo-ludadon de la bonzo. Tiamaniere pasis miloj da jaroj, kaj ankoraŭ vidiĝas la tri figuroj: unu bivo-ludas, kaj la du aŭskultas.
Jen estas la legendo rakontita:
Por lantern-apreco bodisatvo monden venis,
Bivolud' amora ĉarmulinon jam retenis.