• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 16:57:30    
Antaŭparolo

cri
La monto San-qing estas mirinda burĝono en la buntkolora ĝardeno de la pimpaj naturaj pejzaĝoj de Ĉinio. La monto San-qing situas ĉe la limo de la urbo Dexing kaj la gubernio Yuxian de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio. Ĝi estas unu el la gravitaj naturaj pitoreskejoj de nia lando. La pitoreskejo San-qing totale areas je 220 kvadrataj kilometroj, kaj la centra vizitindejo areas je 76 kvadrataj kilometroj. Ĝia plej supra pinto Yujing altas 1816, 9 metrojn super la marnivelo.
La monto San-qing riĉas je famaj naturaj vidindaĵoj, havs en si groteskajn pintojn kaj rokojn interese miksatajn kun antikvaj restaĵoj kaj kulturaj relikvoj. La nuba maro kaj la nebula ondo eĥas al la draka fonto kaj la ŝaŭmanta akvofalo. La antikva pino kaj la flava abio rivalas kun raraj floroj kaj kuriozaj herboj... Pro siaj abundaj belaĵoj kaj aprecindaj pejzaĝoj, la monto San-qing ĝuas renomon de "la unua fea monto de suda Ĉinio" kaj "la unika edeno sur la tero". Jen estas laŭdo al la monto San-qing fare de antikvuloj. Kaj nuntempe, turistoj komentis, ke la monto San-qing havas "majestecon de Taishan, krutecon de Huashan, fumeskan nubon de Hengshan kaj flugantan akvofalon de Lushan". ( noto: Taishan, Huashan, Hengshan kaj Lushan estas famaj pitoreskaj montoj de Ĉinio. )
En la jaro 1988, sankciate de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, la monto San-qing enviciĝis inter la ŝtataj gravitaj vizitindejoj.
La vidindaĵoj de la monto San-qing konsistas el la groteskaj pintoj kaj interesaj rokoj, antikvaj pinoj kaj raraj vegetaloj, tintsonorantaj fontoj kaj plaŭdantaj kaskadoj, nubaj maroj kaj nebulaj ondoj kaj ankaŭ antikvaj konstruaĵoj. Cirkuladas multaj interesaj legendoj kaj mitaj rakontoj pri tiu bela monto. Ŝajnas, ke ĉiu kurioza pino iluzias legendon kaj ĉiu groteska roko elkovas kortuŝan historieton. La monto San-qing vere meritas la nomon de trezorejo de mitrakontoj kaj legendoj, kiuj ne nur havas estetikan valoron, donas sciojn kaj edifon, sed ankaŭ estas tre instruaj pri optimismo kaj heroismo, kaj pensigaj pri la strebema sinteno kaj brava batalo por la feliĉa vivo.
Por ke vi, kara leganto, pli bone konatiĝu kun la bildeca monto San-qing, ni invitas vin unue legi la interesajn rakontojn rilate al ĝi, poste vojaĝi tien por propraokule apreci ĝin.
--- Redaktoro ---