|
|
Skizo pri Pekino Pekino, la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, situas ĉe la norda fino de la nord-ĉinia Ebenaĵo kaj estas ĉirkaŭita de montoj en la tri flankoj norda, orienta kaj okcidenta. Sude de ĝi sterniĝas vasta ebenaĵo kaj sudoriente, je 160 kilometroj for de ĝi, etendiĝas la vasta Bohai-maro. Ĝi havas areon de pli ol 16 800 kvadrataj kilometroj, el kiu 62% kovriĝas de montregiono, kaj pli ol naŭ milionojn da loĝantoj.
| |
|