• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-16 17:20:25    
Ĉinio, antikva kaj bela lando

cri

Ĉinio kun historio de 5000 jaroj estas unu el la kvar plej antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. Ĝiaj 29 vidindaĵoj, kiaj la Granda Muro, la Imperiestra Palaco de Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Grotaroj de Mogao en Dunhuang, Potala-palaco de Tibeto, la antikva urbeto Lijiang kaj la klasikaj ĝardenoj de Suzhou estis enlistigitaj de Unesko kiel mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj. Pekino, Xi'an, Nankino, Luoyang, Kaifeng kaj Hangzhou kiel ses famaj antikvaj ĉefurboj de Ĉinio estas plej multe vizitataj de turistoj.Ĉinio kun vasta teritorio havas multajn belajn montojn kaj riverojn, kaj ĝiaj plej famaj vidindaĵoj estas la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, pejzaĝoj de Guilin, la Okcidenta Lago en Hangzhou k.a. La montoj Huangshan kaj Taishan havas ne nur belajn naturajn pejzaĝojn sed ankaŭ valorajn historiajn restaĵojn. Ĉinio estas ankaŭ unu el la landoj kun plej multaj specoj de sovaĝaj bestoj. Ĝia pando fariĝis marko por protekto de sovaĝaj bestoj de la mondo.Ĉinio nombras 55 nacimalplimultojn, preskaŭ ĉiuj kun propra lingvo kaj vivmaniero. Iliaj vivregionoj kun belaj pejzaĝoj kaj interesaj naciaj moroj altiras al si ĉiujare multajn en- kaj eksterlandajn turistojn. Por viziti tiujn lokojn oni lanĉis novajn itinerojn, kiaj vojaĝo laŭ la antikva Silka Vojo, vizito al famaj budhismaj montoj, vojaĝo al Tibeto kaj vizito al Ŝangrila.Vizitantoj al Ĉinio povas ne nur plezurigi sin per ĝiaj naturaj belaĵoj kaj percepti la ĉarmon de ĝia kulturo, sed ankaŭ propraokule vidi ĝian grandan ŝanĝiĝon kaj sperti la vivon de ĝia popolo. En la pasintaj pli ol 20 jaroj Ĉinio praktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo. Se vi duafoje venos al Ĉinio en 2004 por partopreni la 89-an UK, vi certe trovos la landon ege diferenca de tiu en 1986, kiam ĝi gastigis la 71-an UK.