• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-22 16:01:16    
Hoteloj kaj aliaj loĝebloj

cri

La plejmulto de la hoteloj ofertataj al la kongresanoj troviĝas je promendistanco de la kongresejo, en agrabla moderna kvartalo. Tiuj kiuj preferas loĝi en unu el la hoteloj kiuj troviĝas iom for de la kongresejo, povas atingi la kongresejon pere de publika transporto, aŭ pere de la ekstreme malmultekostaj pekinaj taksioj. Ĉi-jare estas granda oferto de 3-stelaj hoteloj kun tre favoraj prezoj. Ankaŭ la 4- kaj 5-stelaj hoteloj havas allogajn prezojn.

Handikapitoj kun apartaj bezonoj en la ĉambro bv. kontakti la Centran Oficejon antaŭ ol mendi. Bv. noti ke la nombro de ĉambroj en la hoteloj ne nepre egalas al la nombro de ĉambroj kiujn UEA ofertas!

1. Continental Grand Hotel (4 steloj), la oficiala Kongresa hotelo, ĵus renovigita, situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno. Kun areo de 89 mil kvadrataj metroj, ĝi konsistas el 17-etaĝa kaj 13-etaĝa domoj kaj estas interligita kun la kongresejo per interna koridoro. Luksaj ĉambroj kun ĉiuj facilaĵoj de hotelo en tiu kategorio. Ĝi havas pli ol mil ĉambrojn kaj 20 restoraciojn, kie oni povas ĝui ĉinajn, europajn, japanajn kaj koreajn pladojn.

Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 8.

Loko en ĉambro: unupersona 89 EUR, dulita 45 EUR.

2. Crown Plaza Park View Wuzhou Beijing (5 steloj) situas je kvin minutoj piedire de la kongresejo. Ĝi havas 478 luksajn ĉambrojn kaj kompletan komercan servaron. Tie estas ankaŭ drinkejoj, restoracioj ĉin- kaj europ-stilaj, kaj granda festenejo kun mil sidlokoj. Krom tio en la hotelo estas ankaŭ naĝejo, masaĝa saŭno, beligejo kaj diversaj amuzejoj.

Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu 8.

Loko en ĉambro: unupersona 93 EUR, dulita 48 EUR.

3. International Hotel (5 steloj) situas en la komerca parto ĉe Chang'anstrato, Pekino, kaj troviĝas je 15 km de la kongresejo, je 20 minutoj taksie. De la Pekina Fervoja Stacio al la hotelo oni bezonas piediri nur dek minutojn. La hotelo, 29-etaĝa, havas luksajn apartamentojn dekoraciitajn laŭ malsamaj stiloj orientaj kaj okcidentaj. Ĝi havas 1049 ĉambrojn unulitajn kaj dulitajn, ĉiuj klimatizitaj. En la hotelo estas televido en fermita cirkvito, bufedo, fridujo ktp.

Adreso: Beijing, Jianguomennei 9.

Loko en ĉambro: unupersona 85 EUR, dulita 43 EUR.

4. Catic Plaza Hotel (3 steloj) situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je kvin minutoj piedire de la kongresejo. La hotelo havas diversajn restoraciojn kaj amuzejojn. Ĝi ankaŭ prizorgas konfidatajn infanojn kaj donas kuracan servon.

Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 18.

Loko en ĉambro: unupersona 77 EUR, dulita 38 EUR.

5. Tibet Hotel (3 steloj), je 15 minutoj piedire de la kongresejo. Ĝi havas 206 apartamentojn ekipitajn per centra klimatizado, satelita televido, kaj televido en fermita cirkvito. Tie funkcias diversaj restoracioj, kie ĝueblas ankaŭ tibetaj naciaj kantoj kaj dancoj.

Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuandonglu 118.

Loko en ĉambro: unupersona 61 EUR, dulita 30 EUR.

6. Ya Yun Cun Hotel (3 steloj) situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je dek minutoj piedire de la kongresejo. Ĝi konsistas el 400 apartamentoj ekipitaj per televidilo kaj komputilo kun altrapida konekto. En la ĉambroj oni povas ĝui satelitajn televidajn programojn.

Adreso: Beijing, Beisihuanzhonglu 8.

Loko en ĉambro: unupersona 51 EUR, dulita 25 EUR.

7. Beijing Foreign Experts Building (4 steloj), je 20 minutoj piedire de la kongresejo, havas 192 apartamentojn (kun sidĉambro, dormoĉambro, kuirejo, necesejo kaj duŝejo) kaj 122 hotelĉambroj. Tie estas saŭno, masaĝejo, naĝejo, kafejoj, restoracioj ĉin- kaj europ-stilaj, vendejo, beligejo kaj aliaj servoj.

Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu Huayanbeili 8.

Loko en ĉambro: unupersona 50 EUR, dulita 25 EUR.

Loko en apartamento: unupersona 61 EUR, dulita 31 EUR.

8. Grand Hotel Yuanshan (3 steloj) situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, sude de la kongresejo kaj de la Ĝardeno de Ĉinaj Etnoj, je kvin minutoj aŭtoveture de la kongresejo. Tie estas sep restoracioj kun ĉinstilaj kaj europstilaj pladoj. La hotelo havas ankaŭ tenisludejojn, sanigan centron, naĝejon, saŭnojn ktp.

Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Deshengmenwai, Yumindongli 20.

Loko en ĉambro: unupersona 46 EUR, dulita 23 EUR.

9. Cheng Hong Hotel (3 steloj) situas oriente de la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je 20 minutoj piedire de la kongresejo. Ĉambroj kun normalaj individuaj litoj kaj ankaŭ grandmezuraj litoj. Ĝi havas salonon kun 300 sidlokoj kaj kvar kunvenejojn, taŭgajn por komercaj intertraktadoj kaj artaj prezentoj. La restoracio liveras ĉefe Hubei-stilajn pladojn.

Adreso: Beijing, Yayuncun, Anhuidongli 17.

Loko en ĉambro kun normalaj litoj: unupersona 46 EUR, dulita 23 EUR.

Loko en ĉambro kun unu grandmezura lito: unupersona 44 EUR, dupersona 21 EUR.

10. Wenbo Plaza (3 steloj) situas ĉe la Vilaĝo de Azia Sportkunveno, je 15 minutoj piedire de la kongresejo. Tie la publika trafiko estas facila. La hotelo havas 84 ĉambrojn, ekipitajn per centra klimatizado, televido en fermita cirkvito, kaj internacia telefono. En la 17-a etaĝo estas salono kun 150 sidlokoj, kaj en la 5-a kaj 8-a etaĝoj estas po unu kunvenejo kun 30 sidlokoj. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

Adreso: Beijing, Beisihuandonglu, Gaoyuanjie 2 (A).

Loko en ĉambro: unupersona 31 EUR, dulita 15 EUR.

11. Shengli Hotel (3 steloj) situas ĉe la norda akso de Pekino. Ĝi havas 252 ĉambrojn, inter ili estas normalaj dulitaj hotelĉambroj kaj ankaŭ kvinlitaj apartamentoj (ĉambro kun du kaj alia kun tri litoj, plus necesejo/duŝejo). En la hotelo estas salono kun 500 sidlokoj, 11 mezgrandaj kaj malgrandaj kunvenejoj, kaj naŭ restoracioj. Unu- kaj dulitaj ĉambroj kun matenmanĝo, kvinlitaj apartamentoj sen matenmanĝo.

Adreso: Beijing, Deshengmenwai, Beishatan 3.

Loko en ĉambro: unupersona 28 EUR, dulita 14 EUR, kvinlita apartamento 9 EUR.

12. Ya Cheng Hotel (3 steloj), situas sudoriente je 30 minutoj piedire aŭ dek minutoj aŭtomobile de la kongresejo. La hotelo povos liveri 20 normajn ĉambrojn kaj 50 tri-litajn ĉambrojn (ekstra lito aldonita al dulita ĉambro), entute 190 litojn. Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per tualetejo, klimatizilo, televidilo en fermita cirkvito, kaj fridujo. La hotelo havas restoraciojn ĉinstilan kaj europstilan, komercan centron, kegloludejon kaj kunvenejon. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Huixindongjie 21.

Loko en ĉambro: unupersona 21 EUR, dulita 11 EUR, trilita 9 EUR.

13. Huiyuan Apartment situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno. Ĝi distancas de la kongresejo je kvin minutoj piedire. Ĝi konsistas el tri 13-etaĝaj, tri 17-etaĝaj kaj du 14-etaĝaj domoj. Tie estas apartamentoj ekipitaj per kuirejo kaj diversaj hejmaj aparatoj. Eblas mendi nur kvar- aŭ sespersonajn apartamentojn, ĉiuj kun individuaj litoj. Proksime de ĝi estas hospitalo, vendejoj kaj amuzejo. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu 8.

Loko en apartamento: kvarpersona 16 EUR, sespersona 13 EUR.

14. Nova Dadu Junulara Turisma Servo situas en Xicheng-distrikto de Pekino kun ties facila trafiko. La servo havas klimatizitajn ĉambrojn kun ses kaj ok litoj respektive, entute 320 litoj. Tie estas publikaj duŝejoj, klozetoj, memservaj kuirejoj, vestolavejoj, amuzejoj, publikaj telefonoj ktp. Prezo ne inkluzivas matenmanĝon.

Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Chegongzhuangdajie 21.

Loko por persono: 8 EUR.