La ĉina bankedo, ĉe ronda tablo, havas enir- kaj ĉefpladojn kaj deserton, metatajn unu post alia. La bankedanoj elektas tion, kion ili volas manĝi kaj ankaŭ ĝian kvanton, prenante de la pladoj kiuj kuŝas sur turniĝanta parto de la tablo. Vi povas manĝi per bastonetoj, aŭ, se vi preferas, forko kaj tranĉilo. Krom la delicaj manĝaĵoj, la prezo inkluzivas ankaŭ unu botelon da ruĝa vino sur ĉiu tablo, gas-trinkaĵon (kolaon), bieron, mineralan akvon, sukojn (oranĝan, poman kaj pampelmusan), kafon kaj teon.
Menuo
Sep specoj de malvarmaj pladoj
Acid-akra supo el sepi-ovoj
Brezita halioto kun legomoj
Frititaj freŝaj salikoketoj kun fruktoj
Fritita loligo kun dolĉpika saŭco "xo"
Frititaj tranĉaĵoj de bovaĵo kun nigra pipro kaj saŭco
Vaporumita mandarena fiŝo
Dongpo-a femuraĵo kun legomoj
Rostita pekina anaso
Frititaj fazeoletoj kun lardumita porkaĵo
Rizo fritita kun salikoketoj
Ĉinaj kukoj
Freŝaj fruktoj
Menuo por vegetaranoj
Supo el aromaj fungoj kaj legomoj
Blankaj fungoj brezitaj en bruna sojo
Fritita tranĉita giromitro
Frititaj fungoj kun peklita kapsiko
Kampa agariko kun legomoj
Salato el maizŝosoj, karotoj kaj lentoj
Frititaj dolĉaj faboj
Fritita toufuo kun giromitro kaj bambu-ŝoso
Ĉinaj kukoj
Fritita rizo kun sezonaj legomoj
Freŝaj fruktoj
Prezo: 45 EUR
|