• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 08:48:11    
Nokta Pekino

cri

Nokta Pekino estas brile iluminata kaj grandaj magazenoj servas ĝis malfrua horo. Multaj homoj promenas sur la placoj de la movoplenaj komercaj stratoj Wangfujing kaj Xidan. En loĝkvartaloj maljunaj virinoj dancas laŭ takto de tamburo...

La longa Chang'an-strato en nokto fariĝas pli ĉarma, kaj la Imperiestra Palaco kaj Tian'anmen-placo aspektas pli imponaj kaj vastaj.

Bufedejoj kaj diskodancejoj frekventataj de gejunuloj

Ĉiutage, bufedejoj en diversaj anguloj heliĝas kune kun neonlampoj.

En la orienta parto de Pekino estas strato Sanlitun, proksima al regiono kun multaj ambasadorejoj, eble pro tio en la strato aperis la unuaj bufedejoj de Pekino. Poste pli kaj pli multaj bufedejoj aperis en la strato kaj formis bufedejan straton. La bufedejoj ĉiu havas sian propran stilon, sed ĉiuj senescepte havas nektarojn kaj muzikon. Iliaj dekoracioj kaj dispozicioj estas konformaj al la muziko. Pli kaj pli multaj gejunuloj vizitas la bufedejojn kaj ilia elekto de bufedejo aludas ilian personecon kaj humoron.

Gejunuloj de Pekino vizitantaj bufedejojn ne estas tiel emaj al vino kiel tiuj de Ŝanhajo kaj Kantono. Ili trinkas bieron el granda pokalo, brunan teon aŭ kafon. Ili prenas bufedejojn io spirita kaj loko por faciligi sian koron.

En la lasta tempo bufedejoj amase aperis ĉe Chaoyang-parko kaj Xiushui-strato.

Kompare kun drinkado en bufedejo, diskodancado allogas pli multajn gejunulojn. En semajnfino la famaj diskodancejoj estas plenplenaj de dancantoj.

Fantoma Strato

En la noreorienta parto de Pekino estas strato, kiu viglas en profunda nokto pro multaj klientoj, tial oni nomas ĝin Fantoma Strato. Ambaŭflake de la strato viciĝas 184 restoracioj kaj butikoj servantaj ĝis tagiĝo. Proksimume 20 el ili liveras ordinarajn pladojn, kaj ĉiuj ceteraj servas per pladoj de gustoj de diversaj lokoj de la lando. La specoj de pladoj estas multaj, gustoj tre riĉaj, sed prezoj nealtaj.

Ŝipveturado en nokto

Promenante en Pekino en profunda nokto, oni povas percepti kulturan kvintesencon kaj fascinan forton de la mil-jara antikva ĉefurbo.

Ĉirkaŭfosaĵo silente brakumas la Malpermesitan Urbon. Turoj ĉe la kvar anguloj de la ĉirkaŭmuro de la Imperiestra Palaco reflektas en glimanta akvo de la ĉirkaŭfosaĵo. Salikoj borderantaj la ĉirkaŭfosaĵon balancetas la sveltajn vergojn laŭ ventoblovo.

Ne estas malbona elekto ŝipveturi en Kunyu-kanalo antaŭe uzata ekskluzive por la kortego. Ŝipveturado en la kanalo kun historio de 700 jaroj denove komenciĝis post 97 jaroj. Siatempe la imperiestra patrino veturis laŭ tiu kanalo de la Malpermesita Urbo al la Somera Palaco. Nun la parto de la kanalo, kiu malfermiĝis al uzado, komenciĝis de kajo norde de la Pekina Ekspozicia Halo. La ŝipveturo de 9 kilometroj postulas 50 minutojn. La plezurŝipo estas ornamita per antikvastilaj lanternoj.