• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 08:49:25    
Programeroj dum UK

cri

Cseh-kurso. "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ĝin", oni kutime diras rilate al Esperanto. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Henrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof kaj aliaj. La kurso estas destinita al komencantoj, kaj ĝin gvidos Ewa Bondar el Pollando. La partopreno en la kurso estas aparte pagenda.

La kotizo estas 50,00 EUR por enloĝantoj en landoj de kategorio A kaj 37,50 EUR por enloĝantoj en landoj de kategorio B. Detalaj informoj kaj aliĝilo estas riceveblaj ĉe la organizanto: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001@tiscali.nl.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda.

Anoncu vin, prefere antaŭ la 15-a de junio 2004, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) (P.O. Box 36, Powhatan VA 23139, Usono; steloj+1 804 598 3050, f+1 804 598 5608, bmaxey@visi.net), kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a. Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, oni trovas en la Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld., elĉerpita sed baldaŭ reeldonota). Bazaj informoj pri la ekzamenoj kaj specimenaj testoj troviĝas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzilei.jsp.

Konversaciaj Rondoj. Paroligaj kursoj kun http://www.edukado.net. Kongresanoj ankoraŭ ne sufiĉe spertaj en la lingvouzo povas praktiki ĝin kun aliaj samideanoj de la tuta mondo, sub la gvido de konataj Esperanto-pedagogoj, s-ino Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Konsilindas anticipe anonci la deziron partopreni kaj indiki la nivelon (komencanto, baza, meza, progresanto).

Ĉina Eksprese. Dum tri lecionoj vi ricevos bazajn informojn pri la ĉina lingvo. Interesa kaj gaja maniero ekkoni la plej parolatan lingvon en la mondo.