Posttagmeze de la 24-a de julio, malfermiĝis en la Pekina Internacia Konferenca Centro grandskala kultura ekspozicio titolita "Konu Ĉinion kaj Vizitu Ĉarman Pekinon" Prezidanto de UEA Renato Corsetti, estro de la novaĵ-oficejo sub la Ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj estro de la Prepara Komitato por la 89-a UK Zhao Qizheng, direktoro de Ĉina Radio Internacia Li Dan, estro de Ĉina Esperanta Amikaro kaj vicestro de la Prepara Komitato por la 89-a UK sinjoro Chai Zemin ĉeestis al la inaŭguro kaj tondis rubandojn por la ekspozicio.
La ekspozicio konigas la mondajn kulturajn heredaĵojn de Ĉinio, la urban konstruadon de Pekino, la kulturajn ruinojn, popolanan vivon, kulturajn artaĵojn, ĉinajn folklorajn metiartaĵojn kaj la ĉinajn eldonitajn librojn kaj revuojn, kaj Esperantajn novaĵajn retojn, ĉinan reton kaj reton de Ĉina Radio Internacia.
|