La 27-an de julio, kadre de la 89-a UK, okazis en Ĉina Radio Interancia ceremonio por premiado de la artikolokontribuado titolita "mi kaj la Esperanta-Elsendo de Ĉina Radio Internacia. Ĉijare estas la 40-a jariĝo de la Esperanta disaŭdigo de ĈRI. Ekde la 19-a de decembro pasintjare, oni jam komencis la aktivadon de la artikolokontribuo. Ĝis fino de junio, ni ricevis pli ol 50 kontribuaĵojn el pli ol 20 landoj.
Sinjoro Leopald Patek el Aŭstrio gajnis la speicalan premion, sinjoro Rokura Makabe el Germanio kaj sinjoro Tadacuma Nomra el Japanio respektive gajnis la duan kaj trian premion. Eksa prezidanto de UEA sinjoro Kep Enderby kaj vicdirektoro de ĈRI Xia Jixuan disdonis la premiaĵojn.
Ĉeestis al la ceremonio pli ol 60 kongresanoj el dekkelkaj landoj.
|