• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-08 15:48:54    
"Fuo pri Ŝajna Pompo" de Sima Xiangru

CRI
Sima Xiangru (179 a. K.—117 a. K.), fama verkisto en la dinastio Han, naskiĝis en Chengdu (nuna ĉefurbo de la okcidenta provinco Sichuan). Pro diligento kaj talento li fariĝis motoro de tiama fuado kaj posta. Sed kio estas fuo? Ĝi estas ne substantivigita formo de la interjekcio "fu" en nia kara Esperanto, sed aparta ĝenro en la antikva poezio (ĉine "fu"), enhavanta prozajn frazojn de tempo al tempo, tial ne tute poema, tamen ĉiuj versoj devas esti rimitaj. Unu el la famaj fuoj de Sima Xiangru estas "Zixu Fu" – Fuo pri Ŝajna Pompo. La aǔtoro elpensis tri figurojn, ilin nomante respektive Zixu (Malpleno), Wuyou (Nenio) kaj Wangshi (Neesto). La 3 "sinjoroj" kune disputis kaj debatis pri prospero, bombaste, fanfarone kaj blage, tial la verko ĉiam portas socian sarkasmecon:
Sendit' Malpleno al Qi 1) venis,
la reĝo kun li ĉason prenis.
Revene Malpleno vizitis
Nenion, kaj Neeston vidis.
Sidante Neni' lin demandis:
"Hodiaǔ gajon vi jam frandis?"
"Jes, eĉ gajegon," respondis Malpleno.
"Kiom vi ĉasis?"
"Malmulte."
"De kie la gajego, se vi malmulte ĉasis?"
"Mi gajegis pro fanfarono de la reĝo en la ĉasado kaj ĝojis pro mia respondo per okazaĵo en Yunming 2)."
"Ĉu mi povas aǔskulti?"
Malpleno diris, "Bone.
Mil ĉaroj de la reĝo bruis,
dekmil rajdistoj kunbatuis.
La montoj plenis de ĉasretoj,
la cervoj mortis sub distretoj.
Leporoj kaj alkoj en morto
sterniĝis ĉie ĝis marbordo.
Jen karno flugis kurioze,
kaj sango ŝprucis furioze.
Ĉasad' abunda jam aperis,
la reĝo tiel do fieris.
La reĝo do demandis min, 'Ĉu via reĝo povas same ĉasi kiel mi? En via lando ja abundas marĉoj kaj vastegas ebenaĵoj, kiuj estas do belaj ĉaslokoj. Ĉu li povas sin kompari kun mi ĉi-flanke?' Mi lasis la ĉaron kaj respondis, 'Feliĉe, ke mi servis kiel nokta gardisto dum pli ol 10 jaroj. Mi do ofte sekvis Lian Ekscelencon en malantaǔan ĝardenon por rigardi, kio estas kaj kio ne. Sed mi neniam povas fini la pririgardadon, se ne paroli pri la lagoj kaj ĉasejoj aliloke.' La reĝo de Qi suspektis, 'Vere kiel vi asertis?' Mi klarigis, 'Jes ja!
Sep lagoj. Sed mi vidis unu.
Se trompe, Dio min do punu!
Mi trafis nur la plej malgrandan,
dekmil-lie 3) sin etendantan.
La nomo: Yunmeng. Multaj montoj
similaj ja al maraj ondoj –
jen torde krucaj, jen zigzagaj,
jen fluge krutaj, jen nubhakaj,
ke sin konfuzas l' arda suno;
ke ĉiam ploras pala l' luno.
La lago montojn pompe frisas;
riverojn montoj dolĉe kisas.
La ter' cinabra, kaolina
kaj ŝtono jada, turmalina.
Ja mankas nek arĝent' nek oro,
brilegas mondo de l' koloro.
Herbaro verdas oriente,
violoj, rutoj ĉarmas tente.
Ebeno vasta en la sudo,
libera spac', natura ludo.
Jen tie abrotanoj regas,
ĉi tie akvaj herboj kreskas –
ciper', lotus', sagitario,
nufar', alismo, felandrio.
Jen fontoj lirlas okcidente,
kaskadoj ŝiras sin torente;
sur l' akvo floroj rave ridas,
sub fluo grandaj ŝtonoj sidas.
Petolas ĉe la sablo blanka
silente – jen la mondo branka,
en centro de l' plej eta lago.
Abundas en la nordo fago,
osmanto, orkide', saliko,
betulo, poplo, ulm' kaj figo;
sur arboj jen makak' petolas,
jen pavo kaj simio folas;
malsupre bolas jen gepardo,
jen tigro, lup' kaj leopardo.
Sennombraj bestoj ĉie svarmas,
ĝangaloj ja aparte ĉarmas.
Bravuloj venas nudamane,
por ludi kun la bestoj ame.
La reĝo en la kvarĉevala
jadĉaro kun ornam' kristala
alvenas. Kaj balenaj flagoj
kun lunaj perloj ĉe la lagoj.
Kaj glavoj, lancoj jam amasas,
fortikaj sagoj preterpasas.
Ĉevaloj trotas forta-ritme,
sovaĝaj bestoj kuras time
kaj falas sub stalonaj hufoj.
Panikas akcipitroj, gufoj.
La vento blovi jam ne povas,
la tondro flustro jam sin trovas.
La sagoj trafas la okulojn
de bestoj. Kaj kvarpiedulojn
ĉasistoj vigle nun disŝiras.
Sterniĝas karno, sango ŝmiras
teron. Herooj ruĝas brile.
La reĝo gajas ĉirkaǔire.
Bravula furiozo regas,
forkuraj bestoj morte blekas.
Pejzaĝo novas en ĉi horo.
Jen sceno de amuz' kaj bolo.
* * * * *
Nun ĉarmulinoj, blankaj roze,
ebure, venas diverspoze.
La korpon ŝirmas silka ŝalo,
l' okuloj lumas sub vualo.
Satena robo diafanas,
falbala basko ja sufranas.
Galon' pli brilas ol arĝento,
kaj franĝo flirtas en la vento.
Trenaĵo kuspas sin petole,
maniko glimas perle-ore.
Rubandoj en zefir' sin rulas,
feine ili alsusuras.
Alloge la harar' ebonas,
kaj plumoj sur la kap' imponas.
Juveloj pompas ĉirkaǔkole,
smeraldo ravas ĉeaǔrore.
La sceno freŝas ĉi-momente,
silfinoj kronas sin abunde.
La inoj viglas ankaǔ ĉase:
jen retoj ĵetas sin ekstaze,
baraktas birdoj por libero;
jen sagoj pafas sin al celo,
kaj cignoj blankaj falas trile,
kaj gruoj nigraj sinkas ŝire.
Vespere ĉiuj lacaj trenas
sin al boatoj, kaj serenas
la membroj en la akva klaro.
Boata tendo el plumaro
sur glaǔka fundo sin konturas.
La nimfoj gongas kaj tamburas,
la sonoj flugas ĝis ĉielo,
la fiŝoj naĝas en malhelo.
Petolaj inoj konkojn hokas,
testudojn per stanget' provokas.
Aǔdiĝas jen kaskada fluto,
jen flaĝoleto, jen liuto.
Kaj voĉoj de l' elfinoj lirle,
torente, trile-vibre-kirle.
* * * * *
Ĝis noktomezo ĉio daǔris.
Kvieton ĉiuj jam bedaǔris.
Kolonis la plenplenaj ĉaroj,
viciĝis la rajdoĉevaloj.
La reĝo de Chu 4) nun ascendis
terason, facilecon sentis
en si, kaj noktan lunĉon prenis,
post longa ĉaso jam serenis.
...
1) Qi: Nobelujo en la nordo de la nuna orienta provinco Shandong, antaǔ 3 100 jaroj.
2) Yunmeng; Nomo de lagego kaj vastega marĉo.
3) Lio: Mezura unuo, egala al 536,33 metroj.
4) Chu: Regno (11-a jc. a.K.---221 a.K.) en la meza baseno de la granda rivero Jangzio.