• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-13 15:39:47    
Poemoj de Tao Yuanming

CRI
Tao Yuanming, propranome Qian, naskiĝis en la jaro 365 de nia erao, en la sudokcidenta parto de la nuna urbo Jiujiang en la provinco Jiangxi. Liaj avo kaj patro estis prefektoj. Poste la familio malriĉiĝis. En sia juneco Tao Yuanming jam havis altan aspiron. Li klopodis kaj fine sukcesis. Li fariĝis oficiala prefekto en la aĝo de 41 jaroj, tamen li oficis nur pli ol 80 tagojn. Kaj li sin ermitigis. Kial? Novembre de 405, li verkis idilion kaj mem skribis jenan enkondukon:
"Mia familio estas malriĉa. Ni ne povis nin vivteni per surkampa laboro. Multeco de gefiloj, sed manko de manĝaĵo. Mi laboradis pene kaj mallerte sur la kampo. Tial parencoj kaj najbaroj admonis, ke mi iru gajni prefektecon. Iliaj admonoj vekis mian ambicion, kaj mi pensis, ke eble tio estas la sola vojo. Sed ankaǔ tio montriĝis malfacila. Tiam okazis milito inter nobeloj. Ĉiu el ili do deziris talentulojn. Mia onklo, konsiderante mian malriĉon, donis al mi oficon. Tamen mi timis, ke oni sendos min al malproksima loko, ĉar la milito ne ĉesis. La gubernio Pengze estas malpli fora de la hejmo, nur je cent lioj (50 km). Mi do petis oficon tie. Baldaǔ mi akiris ankaǔ kampon, sufiĉan almenaǔ por drinkado. Sed post kelkaj tagoj mi jam sopiris al la idilia vivo. Kial? Denaske mi ne povas hipokriti. Jen mia naturo. Vere, estas terure malsati kaj frostiĝi, tamen ago kontraǔ la propra karaktero povas grave malsanigi. Mi pelis min por plenigi la stomakon. Sed kion mi trafis! Kia elreviĝo! Kie mia aspiro? Informite pri la morto de mia fratino, mi tuj min eksigis el la ofico, kiun mi tenis en pli ol 80 tagoj, de aǔtuno ĝis vintro. Pro tio mi verkis poemon kaj ĝin titolis 'Reveno', en novembro de la sama jaro."
Kial ne reveni, se la kampo jam dezertus!
En la burokrata servo mi la koron perdus.
La futuro savas, ne revenos la paseo;
mi vekiĝis kaj jam liberiĝis el pereo.
La boato naĝas, basko flirtas en la vento.
Mi do piediras – palas stele l' firmamento.
Ekvidinte mian hejmon ĝoje mi ekkuras.
Bonvenige servoknabo kaj idoj konkuras.
En herboza korto ridas krizantemo, pino.
Kun la idoj mi eniras, por solen' per vino.
Kortajn arbojn mi drinkante kun seren' rigardas.
Feliĉigas simpla vivo, kaj fiero ardas.
Ĉiutage mi promenas, kun baston' apoga.
Mi rigardon fiksas al la pejzaĝo alloga.
La naiva nubo ŝvebas ĉirkaǔ mont-kaverno;
kaj revenas lacaj birdoj al nesta interno.
Mi kroĉiĝas al la pino, malgraǔ sunsubiro.
Bona la reveno! Kaj liberas nuna spiro.
Longe mi babilas kun parenc', najbar', sen ĝeno;
ofte mi liutas, legas, skribas, ĝis mateno.
Kamparano diris, ke proksimas jam printempo,
por la okcidentan kampon plugi estas tempo.
La ŝipeto kaj la brutoĉaro tute pretas.
Jen profundas valo, pado sin levante stretas;
jen prosperas verdaj arboj, lirle kantas fonto.
Ĉio ĝustatempa – sed mi ŝajnas nur mortonto.
Lasu do! Sub la ĉielo ankaǔ mi ekzistas.
Mi ne tristas, nek al propra volo nun rezistas.
Mi deziras nek la riĉon nek la altan rangon;
pri la fea atmosfero mi ne sentas mankon.
Mi esperas nur, ke la vetero estu bona;
mi do povas sarki, buti, sen apog' bastona,
spiri sur altaĵo kaj versi ĉe akvo klara.
Jen kontenta vivo, en naturo bela, kara.

Dum la ermiteca vivado en vilaĝo, li skribis multe da poemoj, spegulantaj popolan vivon. Per versado li ankaǔ ellasis siajn senton kaj penson. Jen kial li, klera, anime pura kaj spirite alta unuflanke, malriĉa, soleca kaj politike jam senutila aliflanke versis:
Jen, ĉio havas por si apogon,
sed nubo nur la solecan lokon.
Sur la ĉielo ĝi sombre mortas,
da brilo strion ĝi eĉ ne portas.
Nebulon noktan pelis l' aǔroro,
elflugis birdoj nun en fervoro;
krom unu, kiu sin lante trenis,
antaǔ vespero ĝi jam revenis.
Ĉu ne atakas frosto, malsato,
se ĉiam teni virton, sen flato?
Ĉu la bedaǔro ne tute vanas,
se en la mond' nur fremdo rikanas?

En la poemo li sin komparis kun soleca nubo, kiu estis tiel alta tamen neniom utila al la socio; kun la malrapida birdo, kiu frue revenis, anstataǔ sin kroĉi al io potenca.

Mi loĝas en la homa mondo,
ekster bruado de la ĉar'.
Kiel trankvili? Jen respondo:
En mia kor' nur fora klar'.
Nun krizantemon mi do pluku!
L' okulojn frapas suda mont'.
Kaj la vespera sun' konduku
la birdojn al la nesta frond'!
Intima sento sin entenas;
esprimi ĝin mi jam ne penas.
La poemeton Tao Yuanming verkis post drinko, esprimante sian ideon; li opiniis, ke tenante pura la animon, oni povas resti tute libera ekster ĉia allogo.
Kara leganto, tiu ĉi antikva poeto sin karakterizis kiel per la supre menciitaj karakteroj, tiel ankaǔ per simpleco, lakoneco kaj natureco de lingvaĵo en siaj poemoj, ne nur entenantaj trafan priskribon de kampara pejzaĝo kaj vilaĝana vivo kaj elspirantaj abomenon al burokrata rondo kaj mensan reziston al socia maljusto, sed ankaǔ, tre bedaǔrinde tamen kompreneble el la 4-a jarcento, enhavantaj fatalisman ideon pri kaprico de sorto, necertecon de la aǔtoro en la vivo kaj lian pasivan rezignacion al ĉio.