• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-11 19:51:09    
Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) hodiaŭ (2)

cri
Por verdaĵoj
La Olimpikoj en 2008 rifuzos industrian polucion. La agadprojekto de la Pekinaj Olimpikoj publikigita en marto, 2002, klare montras, ke por redukti la polucion fine de 2003 la ŝtala produktokvanto de la Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) reduktiĝos al 6 milionoj da tunoj, sed nun ĝi produktas 8 milionojn da tunoj. La malpliiĝo de la produktokvanto perdigos al ĝi profiton de 4 miliardoj da juanoj. Nun ĝi okupas la 3-an lokon inter la grandaj ferŝtalaj entreprenoj de Ĉinio. (La Baoshan-a Ferŝtala Kompanio de Ŝanhajo kaj Anshan-a Ferŝtala Kompanio de Liaoning okupas la unuan kaj duan lokojn respektive.) Post 2003 la ĉefurba kompanio okupos la kvaran lokon. Antaŭ la fino de 2003 ĝi devas emeritigi aŭ transpostenigi 50 mil laboristojn.
La kompanio tamen opinias, ke por la verdaj Olimpikoj ĝi devas fari sian kontribuon kaj indas la perdoj.
En 2000 la fumo, pulvoro kaj fosfora dioksido elvomitaj de la kompanio malleviĝis respektive je 43.84%, 45.7% kaj 57.34%. Per tio ĝi antaŭtempe plenumis la postulon de la ĉina registaro pri redukto de industria polucio, kaj la verdigita areo de la fabriko atingis 1920 mil kvadratajn metrojn.
La pli granda aktivado pri verdigo iras en la rondo de la laboristoj de la kompanio.
La plej granda polucia fonto de la kompanio, t.e. ĝia granda aglomerejo en la distrikto Shijingshan, translokiĝos el Pekino kaj samtempe kun tio ankaŭ la fabriko de krudaj materialoj estos multe reduktita kaj hermetike traktata. En la venontaj 5 jaroj ĝi translokos 3 koaksajn fornegojn al Qian'an de Hebei-provinco kaj tie denove starigos bazon de krudaj materialoj.
Krom tio, la eksperimento trakti blankan rubon per industria koaksa forno jam proksimiĝas al sia fino. Ĉiujare Pekino devas trakti 20-30 tunojn da plasta rubo. Post la eksperimento oni fundamente solvos la problemon pri blanka rubo.
Krom tio la kompanio sin okupas ankaŭ pri esploro pri metalurgiaj fornegoj por trakti la eluzitajn kauĉukajn pleumatikojn kaj bateriojn. Tiuj ekipajhoj povas trakti centojn da tunoj da eluzitaj objektoj kaj rubo. Ili traktos per alttemperatura fandado ankaŭ injektilojn uzitajn de hospitaloj.
En Pekino ĉiujare estas 100 mil eluzitaj aŭtomobiloj. Koncerne tion la kompanio diris, ke ĝi povas trakti ilin per fandado.
La kompanio planas konstrui en la fabrika areo metalurgian muzeon kaj grandan tropikan botanikan ĝardenon en forcejo. Tiam la medio de la kompanio atingos la mondan nivelon kaj povos kontentigi la bezonon de la Olimpikoj en 2008.