• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-31 17:32:35    
Artikolo de s-ino Saulcerite Neilande el Latvio

cri

Pasis multaj jaroj de kiam mi preskaŭ ĉiutage aŭskultas la Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Interrnacia…Ĝi elvokis grandan deziron ekscii ion pli pri via granda kaj kulture varia lando. Mi aĉetis librojn kaj albumojn kun koloraj fotaĵoj, eldonitaj E-lingve en Ĉinio, komencis kolekti bildkartojn, spektis ĉinajn filmojn, speciale organizitaj de Latvia Societo pri Amikeco… [Kune kun viaj variaj radio-elsendoj mi kolektis tre multajn sciojn pri Ĉinio, sed via lando estas tiel vasta, kun interesaj naturo, kulturo, arto kaj okazintaĵoj en la ĉiutaga vivo, ke mia vivo nesufiĉos por plej detale ekkoni vian vastan landon.]

Min ĉiam kortuŝis persona kontakto kun la anoj de via redakcio. Viaj sinceraj leteroj kun Mikrofone estas atenditaj gastoj en mia hejmo…

Menciindas estas viaj programoj pri la novaĵoj el la tuta mondo. Via redakcio propagandas ne nur vian landon, sed ankaŭ laboras mondskale kaj via internacia laboro estas laŭdinda, servas por amika kaj paca kunlaboro inter diversaj popoloj…

Viaj elsendoj ĉiam donas al mi fortan impreson kaj fariĝis parto de mia vivo. Mi ankaŭ estonte estos forte ligita kun via redakcio.