• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 09:10:36    
Pri Poemo de Wang Wei

CRI
Kara leganto, ni aprecu jenan poemon verkitan de Wang Wei (701-761) fama en poezia pripentrado kaj titolitan "Al Licenciulo Pei Di 1) ĉe Wangchuan 2)":
Jen la friska mont' denove verdas,
lirlas verve akvo la aǔtuna.
Ĉe la branĉa pord' mi kane staras
kaj en vent' cikadan kanton spertas.
Brilas la pramej' ĉe falo suna;
en vilaĝo, sola fum' spiralas.
Jie Yu 3) venas fine, en ebrio,
antaǔ Wuliu 4) kantas kun pasio.
Tiu ĉi poemo sin karakterizas per io implicita. Per kio? Ĉu vi divenas? La 8-versa poemo prezentas antaǔ niaj okuloj ne nur naturan pejzaĝon sed ankaǔ homan ag-scenon. Ŝajne nenio kaŝiĝas, sed ĉio estas tre klara.
Wang Wei havis vilaon ĉe Wangchuan, grandarea kaj ampleksanta multe da vidindaĵoj el fluoj, fontoj, lagetoj, montetoj kaj valetoj. Ermitece vivante tie, li ofte reciprokis donadon de poemoj, kun sia amiko Pei Di. Kaj la aprecata peco estis unu el ili. Tre simpla estas ĝia enhavo, 1-e pri pejzaĝo, 2-e pri nenifareco de la aǔtoro kiu sin donis al cikada ĉirpado, fine pri laǔdo al Pei Di, kiun li komparis kun ermito Jie Yu.
1) Pei Di: Malpli fama poeto, naskita en la jaro 716; sed kiam li forpasis, oni jam neniel povas scii..
2) Wangchuan: Nomo de rivero, fakte kunfluejo de diversaj riveroj grandaj kaj malgrandaj. Ĝi situas sude de la gubernio Lantian en la nordokcidenta provinco Shaanxi.
3) Jie Yu: Ermito de la regno Chu kaj samtempulo de Konfuzio (Konfuceo en PIV, 551 a.K.—478 a.K.. tamen ĉinoj kutime diras "Kongzi" -- Konzio). Plurfoje Konfuzio provis viziti lin por doni konsilon, ke Jie Yu jam ne restu plu ermito, sed elpaŝu kaj servu per siaj talento kaj kapablo al la kortego je bono por la popolo, tamen Jie Yu kategorie malakceptis lin; li eĉ forkuris, rifuzante lian viziton; li do restis ĝismorta ermito, zorgante pri nenio kaj vanigante sian klerecon.
4) Wuliu: Heroo en prozaĵo de Tao Yuanmin, kiun ni jam konigis al vi en la reto. Jen la 1-a alineo de la prozaĵo titolita "Sinjoro Wuliu":
Oni ne scias, kiel tiu sinjoro nomiĝas, nek kio li estas, nek de kie li venis. Ĉe lia loĝejo staras 5 salikoj, li do sin titolas Wuliu (wu—kvin; liu—saliko). Silentema kaj kvieta, li ĉasas nek gloron nek profiton. Li ankaǔ legemas, tamen li ne pedantas. Trovinte ion interesa el iu ajn libro, li povas tute forgesi manĝon pro ĝojo.. Vinon li ege amas, sed tiaĵo ofte mankas al li pro malriĉo.
(Kara retleganto, morgaǔ ni analizu plu la poemon de Wang Wei!)