• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-28 08:48:20    
Lerto en Implicado

CRI
Kiaman pejzaĝon ni vidas? Aǔtun-vesperan, ĉu ne? Atestas la vortoj "friska", "aǔtuna" kaj "falo suna". Sed kiel "friska monto" povas reverdiĝi, se ne printempo, sed vintro sekvas aǔtunon? Laǔ la leĝo de la naturo, vegetaloj, ĉu surmontaj, ĉu envalaj, devas velki, kun folioj pli kaj pli flavaj (ni ne enkalkulu pingloarbajn). Kaj, tiom pli, aǔtuna akvo eĉ "verve" lirlas, ĉar aǔtune la akvo malmultiĝas. Pro kio, oni ne scias. Viglas ne nur reverdiĝantaj vegetaĵoj, sed ankaǔ insektoj – jen cikadoj gaje kantas. Ankaǔ mi, aĝanta jam 65 jarojn, iru eksteren, min apogu al pordo, kun lambastono en la mano kaj sate ĝuu la eksterordinaran fenomenon en la aǔtuna vespero! Ha, la monto reverdiĝas, rojo kaj fonto lirlas verve, vento blovas agrable kaj cikadoj krias plezurige! Sed kio plu? La pramejo brilas, kiam la suno subiras; kaj fumo spirale leviĝas. Fine ni vidas la lumon! La poeto priskribis ne ordinaran vesperon en aǔtuno, sed subitan sereniĝon de la ĉielo post kontinua (aǔ sinsekve plurfoja) pluvado, daǔrinta en longa tempo. La poemo lerte implicas subitan sereniĝon post longa pluvado. Ĝuste pro subita sereniĝo post longa pluvado la velkoporta monto povas ekverdi denove – "denove" jam ĉion diras. Ĝuste pro la subita sereniĝo la malmultiĝanta akvo vigle fluas. Ĝuste pro la sereniĝo la aǔtoro haste paŝis el sia domo por ĝui la serenecon.
Multaj homoj scias, ke ĉe heliĝo post longa pluvado plej laǔtas cikadaj sonoj. Kaj ĝuste pro la sereniĝo vento ne povas ĝeni, ke fumo leviĝu supren, estante eĉ nur sola.
Kaj, fine, ĝuste pro la subita sereniĝo post la longa pluvado kaǔzinta longedaǔran kaj permanentan izolitecon inter la 2 amikoj, ili brulis por revido. Jen kial la poeto prompte atingis la pordon, ŝajne por apreci la postpluvan bildon, fakte por rigardi, ĉu Pei Di venas. Atendante viziton de la intimulo, li ne devis fermi la okulojn kiuj do trafis, ekster lia volo, jen tion ke la friska monto ŝajne reverdiĝas baniĝante en la sunradioj, la lastaj tamen eĉ pli fortaj post longa pluvado; jen tion, ke la akvo verve lirlas; jen tion, ke sola fumo mirakle spiralas. Fine! Efektive! Ĉe la vespera krepusko, la sopirata amiko alvenas, fole kantante, kun ŝanceliĝantaj paŝoj – la aǔtoro tuj komprenis, ke en pluvado lia amiko prenis vinon de tempo al tempo, certe por forigi la solecon kaj subpremi ardan fajron de sopirado al li, eble jam ebrias; subite la enuiga pluvo evakuas sin kaj la ĉielo fortune sereniĝas, kaj tia sopirado forĵetas vintason kaj tuj puŝas ĉi tien la ebrian Pei Di kiu, certe pro la neatendita ŝanco donita de la Fortuno, gaje kantas sur la vojo – ja renaskita Jie Yu. Kaj la aǔtoro mem, ankaǔ feliĉa, humile sin egaligis al Wuliu, kvankam li, ankaǔ kiu ermitis, estis multe pli fama ol Pei Di.