• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 11:01:04    
Erupcio de Malespero

CRI
Kara retleganto, bonvole aprecu jenan poemon:
Antaǔe, nenia antikvul';
poste, jam neniu alvenonta.
Vante inter la ĉiel' kaj ter';
soleculo, kun larmo torenta.
Kara samideano, ĉi tiu poemeto profunde manifestas la animstaton de la aǔtoro, kiu vane posedis grandan talenton kaj altan idealon kaj tial falis en solecon, senhelpecon kaj fortan triston.
Kiu verkis la 4 versojn? Chen Ziang (661—702), naskita en Shehong (en la nuna provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio). En la juneco li montriĝis justama kaj kavalireca. Poste, trapasinte kortegan ekzamenon, li skribis leteron al tiama imperiestrino Wu Zetian por prezenti sian politikan vidpunkton. Tiu imperiestrino, leginte la leteron, tre ĝojis kaj lin forte laǔdis. Sekve ŝi donis al li gravan oficon. Sed kial li verkis tian poemon pri sia aĉa humoro, se la kariero tiom erupte prosperiĝis al li? Ĉu pro tio, ke ĉiu medalo du flankojn posedas? Li fariĝis pli kaj pli aǔdaca. Konstante li, anstataǔ adori kaj kaĵoli, montris mankojn kaj koruptajn fenomenojn en la kortego, rekte al la imperiestrino, kiu do fine tediĝis pro tia kirlado. Ĉu la tigran postaĵon oni povas laǔplaĉe palpi? Ĉu la burokrata mondo estas tiel facile tuŝebla? Nu, ne restu, sed for! Kaj jam al landolima regiono. Fine li eksigis sin kaj revenis al sia naskoloko. Li jam povis ermite pasigi la vivon? Ne, venis kalumnio de guberniestro Duan Jian. Kaj la ermiteco realiĝis en malliberejo. En la jaro 702, la Morto lin savis el la karcero! Absoluta liberiĝo el sombro kaj aflikto.
Antaǔe de mi, videblas ja nenia antikvulo, do reaperas neniu saĝa kaj virta monarko – li aludis la imperiestrinon kiu neniom akceptis liajn kritikojn kaj proponojn sed konfidis gravajn aferojn al kovarduloj aǔ rigidnukuloj kia Wu Youyi. Kaj poste? Eble poste iu emerĝus kaj bone regus la imperion, tamen li jam ne povis trafi. Li do veis, pensante, ke li naskiĝis ne en la ĝusta tempo.
En la jaro 690, pro invado de naciminoritato Qidan (Khitan), la imperiestrino ekspedis armeon komandatan de Wu Youyi, al rezista batalo. Sekvis Chen Ziang, kiel konsilanto. Tiu komandoro, tre obstina, facilanima kaj strategie neniom sperta, faris arbitran direktadon, neniel akceptante trafan ideon de Chen Ziang, kiu tamen persistadis, ĝis Wu Youyi lin degradis. Plurfojaj malpromocioj elrevigis la poeton kiu do, ascendinte sur Jibei-fortikaĵon (kies ruino troviĝas en la nuna Pekino), vidis nur vantecon, vanecon, vakecon kaj solecon en la senlima spaco inter la ĉielo kaj la tero. Kiam li improvize ĉantis la 4 versojn, larmoj torentis el liaj okuloj. Ve!
Estas aparte menciinde, ke Chen Ziang fariĝis pioniro de poezia revolucio en la dinastio Tang (618—907).