• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 08:20:43    
Vana Konfido de Sombro

CRI
Kara retleganto, hodiaǔ ni parolu plu pri la poemo de Li Bai – "Sola Drinki en luna Nokto"!
Kia bedaǔro disiĝi disde la bonaj amikoj! Havante nenion sur la tero, ni kune promenu kaj drinku plu en la ĉielo! Eternaj estu kaj la libero kaj nia amikeco! Kie la luno? Li Bai decidis konduki la amiketon Ombreto al la alia amiko, Luno.
Luno, kiun Li Bai amis ekde la infaneco, aperadis en liaj poemoj. Rememorante la infanecon, li versis,
Infanece l' lunon mi ne konis,
al ĝi l' nomon Jada Plado donis;
aǔ ĝin vidis palaca spegulo
ĉiam fluganta super nebulo.
En la infana koro la luno jam fariĝis simbolo de lumo, blanko kaj puro. Kaj li ofte konfidis sian idealon al ĝi, kaj eĉ arde ĝin amindumis.
Plena de pasio arda kaj esper',
mi brakumi l' lunon grimpu al ĉiel'!
Ĝuste pro abomeno al obskuro kaj malpuro de la socio, li ĉiam strebis al la lumo kaj puro, donante profundan amon al la luno, el kio naskiĝis eĉ apenaǔ kredebla onidiro, ke li mortis pro tio, ke li, jam tute ebria, provis ĉirkaǔpreni la amatan lunon en akvo kaj dronis. Aliflanke la luno ofte vekis al li nostalgion. Kial?
Li pasigis la knabajn jarojn sur la monto Emei, situanta en la nuna provinco Sichuan. La luno super tiu monto lasis al li profundan impreson. Li verkis multe da poemoj prikantaj al la luno super la monto Emei. Eĉ en la maljuneco li ne forgesis tiun monton. Restante en Wuchang (parto de la nuna urbo Wuhan en la provinco Hubei), li verkis poemon "Kanto pri la Luno super la Monto Emei", por adiaǔi bonzon de Sichuan, pilgrimontan al Chang'an (la nuna Xi'an en la provinco Shaanxi). Li diris, ke vidante la lunon super la Tri Gorĝoj de la rivero Jangzio, li rememoras la monton Emei; la luno de Emei dekmil-lie (lio=dona kilometro) akompanas lin, ĝis la Flavgrua Turo, ĝis ke "hodiaǔ mi renkontas vin, venintan de sur la monto; mi konvinkiĝas, ke la luno de Emei gardos, ke vi sekure atingu Chang'an..." Fine li bondeziris, ke la bonzo
gajnu altan famon tra l' ĉefurbo per erud'
kaj revenu jam sukcese por kunluna lud'.
Ni jam scias pri la gravega signifo de la luno, pri kiu Li Bai kantis en multegaj poemoj; ni do povas kompreni, kiom profundan amikecon li sendis al la luno. "Tasleve mi al Lun inviton donas", "Lun', vi milde min rigardas", "en la ĉielo kune ni promenu!" Li konfids ĉion al la luno, simbolanta por li helon kaj puron. Tamen, ĉu ne vana estis lia konfido?