• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 16:12:07    
Internacia Telekomunikada Tago

cri

La 17-a de majo estas la Internacia Telekomunikada Tago.

Telekomunikado signifas sendi informojn per longadistancaj aŭ senfadenaj rimedoj ekzemple per telegrafo, telefono, fakso, radioekipaĵoj, interreto kaj aliaj telekomunikaj formoj. En 1844 telegramo estis oficiale uzata en publika telekomunikado. Por ludigi pli grandan rolon de telegrafo, iuj eŭropaj landoj sinsekve establis Telegrafian Union de Germanio kaj Aŭstrio kaj Okcidenteŭropan Telegrafian Union. Marte de 1865, la supremenciitaj du organizoj unuiĝis en "Internacia Telegrafia Unio". La 17-an de majo de la sama jaro, Francio, Germanio, Rusio, Italio, Aŭstrio kaj aliaj sume pli ol 20 landoj subskribis "Internacian Telegrafian Konvencion" kaj deklaris oficialan fondiĝon de la Internacia Telegrafia Unio. Sekve de vasta aplikado de telefono kaj radio, la Internacia Telegrama Unio ŝanĝis sian nomon al Internacia Telekomunika Unio, ĝia celo estas plivastigi kaj akceli internacian kunlaboradon en telekomunikaj teknikoj, akceli disvastigon de telekomunikado kaj akordigi telekomunikajn politikojn de diversaj landoj.

Por memori fondiĝon de la Internacia Telekomunika Unio kaj emfazi rolon de telekomunikado en ekonomia disvolvo kaj popola vivo, en la 23-a administra konsilia kunveno okazigita de la Internacia Telekomunika Unio en 1968, la organizo decidis difini sian fondiĝan tagon ---- la 17-an de majo kiel Internacian Telekomunikadan Tagon kaj postulis, ke diversaj membrolandoj faru celebrajn aktivadojn ekde la jaro 1969 laŭ temo de la Internacia Telekomunikada Tago difinita de la Internacia Telekomunika Unio, por propagandi gravecon de telekomunikado, disvastigi telekomunikajn sciencteknikojn kaj trejni interesiĝon de junuloj pri telekomunikado. La 17-an de majo 1969 la 24-a administra konsilia kunveno de la Internacia Telekomunika Unio oficiale pasigis rezolucion, en kiu ili difinis la 17-an de majo kiel Internacian Telekomunikadan Tagon kaj postulis, ke diversaj membrolandoj disvolvu celebrajn aktivadojn en tiu tago ĉiujare. En 1973 la Internacia Telekomunika Unio refoje aprobis rezolucion, postulante ke ĉiuj membrolandoj plue disvolvu diversajn celebrajn aktivadojn en diversaj formoj. Por sistemigi la celebrajn aktivadojn, ĉiujare la Internacia Telekomunika Tago havas sian temon. Ĉinio ĉiujare okazigas diversajn aktivadojn celebre al la Internacia Telekomunika Tago.