• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 08:29:06    
"Batalo apud Suda Urbomuro" verkita de Li Bai

CRI
Kara leganto, jen traduko de tiu poemo de Li Bai (701—762):
Lastjare ĉe la font' de Sanggan 1) okazis jam batal';
ĉi-tempe l' samo – en Congling-val' 2).
En mar' ĉe Tiaozhi 3) oni iam la armilojn lavis,
ĉevalojn paŝtis sur neĝstep' de Tianshan-mont' 4).
Ho ve, la armeanoj jam oldecon havis
post dekmil-lia marŝo tra milita ond'!
Anstataǔ terkulturi, hunoj homojn senhezite buĉas,
lasante blankajn ostojn sur flavsabla kampo ili sangon suĉas.
Muregon Qin 5) konstruis por forbari la invadon,
kaj Han 6) disponis fajroturojn por alarm-signal'.
Ho ve, sed oni ne ĉesigis la bruladon,
kaj ĉiam daǔris la sanga batal'!
Post lukt' sovaĝa sur la front', rajdisto mortas,
tiam al la ĉielo triste henas senmastra ĉeval'.
Intestojn homajn korvoj, milvoj konkure forportas
al velkaj branĉoj kaj pendigas ilin beke.
Ho ve, soldatoj iĝas sterko por herbaĉoj grege,
senpova restas jam la general'!
Pruviĝis, ke armilo estas ekstrema malbon',
saĝuloj uzas ĝin nur kontraǔvole pro nepra bezon'.
1) Sanggan: Rivero ankoraǔ trafluanta la nordokcidentan parton de la provinco Hebei kaj la nordan parton de la provinco Shanxi. Ĝi fontas el la monto Guancen kaj longas je 364 kilometroj.
2) Congling: Rivero en la sudokcidenta parto de la nuna Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono.
3) Tiaozhi: Antikva regno ĉe la Persa Golfo.
4) Tianshan-monto: Monto el la montaro etendiĝanta 2 500 kilometrojn tra la mezo de Azio.
5) Qin: La dinastio Qin (221 a.K.—206 a.K.).
6) Han: La dinastio Han (206 a.K.—220 p.K.).
Kara samideano, nun ni aprecu la poemon, realisme faman pro forta riproĉo al militemo de registoj!
En la regperiodo Tianbao (742—755), la imperiestro Xuanzong (Li Longji, 685—762) facilanime eksplodigis militon ĉe la landolimo. Pluraj fiaskoj trudis seriozan plagon al la popolo. Ĉion propraokule vidinte, Li Bai eksentis indignon kaj skribis la supran poemon.
La originalo ne estas dividita en strofojn, kiujn la tradukinto donis al la Esperanta versio, oportunige al nia analizo. La 1-a strofo temas pri ofteco de milito: lastajare..., ĉi-jare... tie kaj ĉi tie... Pareco regas en la originalo kun ripeto, por emfazi la oftecon – rekte tradukite: "Pasintjare batalo / ĉe Sanggan-fonto; / nunajare batalo / en Congling-valo. La 5-a kaj 6-a versoj aludas malproksimecon de la milito – jen soldatoj purigas glavojn, lancojn, halebardojn kaj alispecajn batalilojn ĉe la maro kaj lasas ĉevalojn paŝtiĝi sur la montaro Tianshan. Sed kio sekvas? La postvivantaj soldatoj jam maljuniĝas, marŝinte almenaǔ 10 000 liojn (5 000 km) por bataladi (fakte agresi!) ĉe la landolimo. For la juneco, for ankaǔ la energio. Kio do restas?