• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 08:20:27    
Rara Realismo ĉe Li Bai

CRI
Kara samideano, nun ni analizu plu la poemon "Batalo apud Suda Urbomuro" verkita de Li Bai
La 2-a strofo estas retrospektiva al la historio. Leginte verkon de Wang Bao (?--?, poeto en la dinastio Han) pri tio, ke hunoj kariere atakemas kaj profesie ĉasemas, Li Bai verse montris, ke entreprenante agrikulturon oni havas riĉan grenrikolton, sed senĉese militante oni rikoltas nur homajn ostojn kaj flavan sablon sur fekunda kampo. Havante profundan komprenon, li atentigis, ke helpas nek la granda muro konstruita en la dinastio Qin, nek la alarmaj fajroturoj en la posta dinastio Han. La historia leciono instruas, ke milito povas nur plagi popolanojn kaj, sen ĝusta politiko, neniel ĉesas. Ĉi tiuj versoj, ne malpii elokventaj, naskiĝis el sennombraj historiaj faktoj.
En la 3-a strofo la aǔtoro malkovris kruelecon de milito kaj krimon de maljusta batalo. La postmilita stato surfronte estas pli kaj pli terura: Mortas soldatoj, restas ĉevaloj perdinte siajn mastrojn – Ĉu sufiĉas? Ne! La brutoj, levinte la kapon, krias funebrece, korŝire... kadavroj sterniĝas kun eliĝintaj internaĵoj, birdoj alflugas kaj beke disŝiras homajn intestojn – Ĉu sufiĉas? Ne! Ili forportas intestojn kaj pendigas tiajn pecojn sur velkaj branĉoj... Naǔze aǔ timige? Aǔ indignige kontraǔ milito? Putras sialoke la kadavroj, kiuj fariĝas sterko por herbaĉoj! Kaj kion la generalo gajnas fine?
La lasta strofo konsisas nur el 2 versoj. Ĉi tiu strofo servas kiel resumo ĉeftema, ankaǔ teoria. ĉi tiuj du versoj devenis el milit-arta libro "Liu Tao" (Ses Taktikoj) aperinta en la dinastio Zhou (770 a.K.—221 a.K.): "Sanktuloj rigardas armilojn kiel damnindajn instrumentojn kaj uzas ilin nur en necesega okazo" – Pro tio iuj suspektis, ke ĉi tiuj du lastaj versoj estis ies notaĵoj. Ĉu vere, neniu povas pruvi. Oni preferas kredi, ke ili apartenas al la poemo.
Tiu ĉi poemo estas eposeca, kun forta lirikeco. Kaj ĝi karakterizas sin per tio, ke ĉiu strofo (escepte de la duversa) sin finas per du kriecaj versoj, kiuj donas al ĉiu strofo etapecon kaj interjekciecon.
Historie Li Bai famis pro senprecedenca romantikeco, ĉar li ellirligis monton kaj maron da romantikaj, eĉ sentimentalaj poemoj. Aliflanke, li ĉiam zorgis la mizeran vivon de la popolo kaj penetris, ke milito, eksplodigita de registoj, povas nur fortigi suferadon de popolanoj, tial li verkis ankaǔ kelkajn realismajn poemojn. Ni do povas diri, ke rara realismeco regas en la poemo, kies traduko estas de ni publikigita hieraǔ en la reto.
Arte li ne nur heredis stilon kaj formon el la poezio de la dinastio Han (206 a.K.—220 p.K.), sed ankaǔ evoluigis poetikon de la dinastio Tang (618—907).