• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-21 08:14:05    
Literatura Troigo

CRI
Kara retleganto,
ĉi-foje aprecata estu jena poemo "Peniga Vojo al Shu" de Li Bai!
Ve! Hu! La voj' al Shu, terure kruta kaj danĝera,
kaj pli peniga ol ascendo alĉiela!
Cancong kaj Yufu, la regnofondintoj,
jam for subteren; ne aǔdiĝas vervaj tintoj.
Kun Qin-loĝantoj kvardek-okmil-jare
neniu vojo l' ĝangalecan lokon strekas.
En okcidenton de l' montpint' Taibai fatale
eĉ bird' ne venas,
se strion da pasej' sur Emei ĝi trabekas.
Nur post la mort' de Forteguloj montofale,
surfosta kornic' la du landpartojn regas.
Jen la 1-a strofo de la poemo. La aǔtoro faris literaturan troigon por ekstremigi la malfacilon de la vojo al Shu, komencante la poemon per fortaj interjekcioj "Yi! Xu! O!" kiujn estas multe pli malfacile traduki en nian karan lingvon ol ascendi en la ĉielon. Sekve ni faru klarigon pri... Cancong kaj Yufu estis legendaj reĝoj de la praregno Shu; Qin, antikva nomo de la nuna nordokcidenta provinco Shaanxi kiu ĝin akiris pro tio, ke ĝi estis teritorio de la regno Qin; Taibai, la plej alta monto en la provinco Shaanxi; Emei, granda montaro en la provinco Sichuan; Forteguloj – laǔ legendo, Huiwang, unu el la reĝoj de la regno Qin, promesis doni 5 ĉarmajn virgulinojn al la reĝo de Shu, informite, ke tiu amas belulinojn. La reĝo de Shu sendis 5 fortegulojn por eskorti la bukedon. Kiam la eskorta karavano atingis montegon, kolosa serpento, kuŝante flanke, ektimis kaj rampis en groton. Iu el la forteguloj ekkaptis ĝian voston, tamen li ne povis ĝin eltiri, tiam la aliaj forteguloj alhastis kaj faris kunan klopodadon. Post longa tempo, anstataǔ sukcesi en la kuntirado, ili trafis eksplodon. La monto disfalis, subpremis ilin kaj dividiĝis en 5 partojn. Bonvole legu la 2-an strofon:
Supre rokpinto, antaǔ kiu retiriĝas la sunĉar' sesdraka,
kaj sube kirla, ŝaǔma, tondre brua kaj torenta flu' zigzaga.
Ĝi eĉ la flugon de migrantaj flavaj gruoj spitas,
kaj antaǔ surgrimpado la simioj ekhezitas.
Por atingi la monton Qingni, oni dum cent paŝoj
naǔ turnojn devas fari inter rokoj kaj krutaĵoj.
Sidante kun la man' ĉe l' brusto, mi anhele spiras
kaj al la steloj fingre atingeblaj vesuspiras.
Kiam vi revenos de la vojaĝ' al l' okcidento?
La malfacila vojo estas por homoj turmento.
Plendante kontraǔ l' alto birdoj kun malĝojo flugas,
la viraj l' inajn pene tra la arbaret' kondukas.
Kukoloj krias triste al la lun' malhela
sur la senhoma monto.
La vojo al Shu pli penigas ol ascendo alĉiela,
ekvelkus la vizaĝo roza de aǔdonto.
Kara samideano, ni babilu plu en la venonta fojo!