• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-01 08:25:15    
Unikeco de Loknoma Abundo

CRI
Kara retleganto, en la jaro 1997, japana samideano Ogura Teruo sendis al ni plurajn leterojn pri tio, ke li tre amas la ĉinan poezion kaj ofte ĉantas ĉinajn poemojn. En la lasta el tiuj leteroj sinjoro Ogura Teruo kopiis ideogramojn de poemo de Li Bai, 峨眉山月歌kies traduko en Esperanto estas "Emei-monta Lunkanto":
La monto Emei sub krescento la aǔtuna fridas,
la luna bildo la fluadon de Pingqiang dividas;
mi startas en la nokto, de Qingxi al la Tri Gorĝoj.
Min, de Yuzhou sobintan, la sinjoro jam ne vidas!
Kial ĉi tiu poemeto, nur el 4 versoj, plaĉas al sinjoro Ogura Teruo?
Li Bai verkis ĝin en la juneco, apenaǔ foriĝinte el la regiono Shu (la nuna provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio). La 1-a verso temas pri impreso de la aǔtoro rilate al la monto Emei, situanta en la supre menciita provinco kiel unu el la sanktaj kulminoj de la ĉina budaismo. Pingqiang, en la 2-a verso, estas nomo de rivero, nuntempe Qingyijiang, fluanta el la gubernio Lushan, tra la gubernio Leshan, en la pli grandan riveron Minjiang, nordoriente de la menciita monto Emei. En la 3-a verso estas 2 nomoj, el kiuj unu de longe tre famas en la mondo kiel pro tieaj pitoreskeco kaj turisma ardeco tiel ankaǔ pro la granda inĝenieriaĵo, pri kiu informojn kaj raportojn ni elsendis de tempo al tempo – jen la Tri Gorĝoj. Kontraste Qingxi, ha ha, nur apenaǔ konata ĉevalhaltigejo! En la lasta verso vidiĝas Yuzhou. Kio ĝi? Nomo de loko situanta ĉe la nuna municipo Chongqing. Tiu ĉi poemeto estas unika en la ĉina poezio pro tio, ke ĝi, nur kvarversa, entenas 5 loknomojn el 12 ideogramoj (la poemeto konsistas el 28 ideogramoj). Malgraǔ tia troeco oni, deklamante la originalon, neniom sentas monotonecon kaj tedecon. Emeishan (Emei-monto) – Pingqiangjiang (Pingqiang-rivero) – Qingxi – Yuzhou – Sanxia (Tri-gorĝo), jen mil-lia (lio: duona kilometro) turisma mapo, prezentita de la aǔtoro, kiu estis ĉiam sopiranta al sia amiko, kiun li ne povis akompani plu.
Estas aparte menciinde, ke en la historio okazis disputo pri tio, kion "jun" (monarko, suvereno; sinjoro, ĝentlemano) en la lasta verso aludas – iuj asertis, ke ĝi estas la monto Emei kiu ja ne povas vidi lin jam malsupreniĝintan de Yuzhou; aliaj opiniis, ke ĝi celas la lunon, manie amatan de la aǔtoro; triaj kontestis, ke "jun" povas esti nur iu amiko de Li Bai...
La supra traduko ne estas tre fidela, almenaǔ pro tio, ke la originalo ne konas la verbojn "fridi" kaj "dividi", servantajn por rimigo en la traduko, kies rekta versio povas esti
Emei-monto, la luna duondisko aǔtune,
ombro eniras en Pingqiang-riveron, fluante kun ĝia akvo.
Nokta starto el Qingxi al Sanxia,
supozeble la sinjoro ne vidos plu post malsupreniĝo de Yuzhou.