• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 15:01:12    
Ĉinio aktive partoprenas kaj akcelas investan kunlaboron en orienta Azio

cri
Lastatempe en la ĉina orienta urbo Weihai, okazis 'Orientazia Investa Forumo', kiu celas fortigi orientazian investan kunlaboron. Registaraj oficistoj, entreprenistoj kaj specialistoj el Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj profunde diskutis pri orientaziaj ekonomia disvolvo, investa medio kaj financa kunlaboro. Ĉeestantoj unuanime opiniis, ke regiona investa kunlaboro inter orientaziaj landoj jam akiris pozitivajn fruktojn, la kunlabora potenciala forto estas granda kaj Ĉinio ludis pozitivan kaj konstruivan rolon en akcelado de orientazia regiona investa kunlaboro.

En la lastaj jaroj, la orientazia regiono, inkluzive de Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, ĉiam estas la regiono, kie la kreskado de ekonomio estas la plej rapida en la mondo. Nun, la totala produktovaloro de la regiono jam superis 7 700 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupis la kvinonon de la tutmonda totala produktovaloro. En la disvolvo de la orientazia ekonomio, la regiona kunlaboro tago post tago fariĝis la grava akcela forto de la regiono. Laŭ statistiko, en 2004 la komerca sumo de la orientazia regiono okupis pli ol duonon de la regiona totala eksporta sumo kaj investo en la regiono okupis preskaŭ du trionojn de la altirita eksterkapitala sumo de la orientazia ekonomia korpo.

Signo montras, ke investo ludas pli kaj pli gravan rolon en la orientazia regiona kunlaboro. Nun, fremdvaluta rezervo de la regiono atingis 2 400 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupas ĉirkaŭ du trionojn de la tutmonda fremdvaluta rezervo. Cetere, ankaŭ troviĝas malfacile kalkuleblaj popolkapitaloj en orienta Azio. En la orientazia investa forumo, vicprezidantino de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjorino Gu Xiulian esprimis, ke la investa kunlaboro estos la nova motoro de la orientazia ekonomio:

"La investa kunlaboro estos la nova kreska punkto de la orientazia ekonomio. Iuj orientaziaj landoj, inkluzive de Ĉinio, posedas grandan fremdvalutan rezervon kaj amason da liberaj popolkapitaloj. La investa potenciala forto de la regiono estas granda."

De la lasta longa tempo, la ĉina registaro ĉiam tenas pozitivan sintenon pri la orientazia investa kunlaboro kaj sinsekve subskribis kun multaj orientaziaj landoj interkonsenton pri garantio de reciproka investo. Nun, la orienta Azio jam estas la ĉina plej granda fonto pri rekta investo de eksteraj komercistoj. Laŭ plej freŝa statistiko, en la unuaj 5 monatoj de la kuranta jaro, la ekstera kapitalo efektive utiligita de Ĉinio superis 22 miliardojn da usonaj dolaroj, interalie preskaŭ 30% venis el orientaziaj landoj.

1  2