• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 15:01:12    
Ĉinio aktive partoprenas kaj akcelas investan kunlaboron en orienta Azio

cri

Inter diversaj orientaziaj landoj, Japanio estas la lando, kies investoj al Ĉinio estas plej multaj. Estro de Japana Asocio por la Akcelado de Internacia Komerco sinjoro Yoshio Nakata konigis intervjuate, ke nun la nombro de japanaj entreprenoj, kiuj faris investon en Ĉinio, jam superis 18 mil kaj la investa sumo atingis 48 miliardojn da usonaj dolaroj. Li diris, ke antaŭe japanaj entreprenoj faris investon ĉefe en ĉina orienta marborda regiono, kaj nun la investo laŭgrade etendiĝas landinternon:

"Lastatempe multaj japanaj entreprenoj trovis tre favoraj la ĉinajn politikojn en flankoj de 'Energia Ekspluatado en la Ĉina Okcidento' kaj 'Revigligo de Nordoriento' kaj preparas sin eniri en la lokojn. Gvidanta delegacion de japanaj entreprenoj, mi dufoje esploris la ĉinan okcidenton. Cetere, ankaŭ la ĉina mezo estas la regiono, kiun japanaj entreprenoj pretas eniri."

Krom Japanio, investo de entreprenoj de Korea Respubliko al Ĉinio rapide pliiĝas. En 2004, la investa sumo de entreprenoj de Korea Respubliko al Ĉinio superis 3,6 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupis preskaŭ 50% de la eksterinvesta sumo de Korea Respubliko.

Altirante investon el orientaziaj landoj, Ĉinio alprenis multajn rimedojn por stimuli proprajn kondiĉhavajn entreprenojn fari eksteran investon, interalie la orienta Azio estas la unua elektita loko de ĉinaj entreprenoj. Vicestro de Ŝtata Ekspluata Banko de Ĉinio Yao Zhongmin konigis en la forumo, ke en la lastaj jaroj, ĉinaj financaj establaĵoj, inkluzive de la ekspluata banko, fortigis subtenon al ĉinaj entreprenoj sur kredita, asekura kaj aliaj kampoj, por ke pli multaj ĉinaj entreprenoj faru investon en orientaziaj landoj:

"La Ŝtata Ekspluata Banko per programa monkolekto, teknika helpo, garantio kaj aliaj manieroj subtenas ĉinajn grandajn entreprenojn iri eksteren, precipe en la orientazia regiono kunlabori por ekspluati agrikulturon, arbarkulturon, materialojn kaj bazajn instalaĵojn. Cetere, ni aktive establas regionan financan kunlaboran terenon."

Ĝis la fino de la lasta majo, ĉinaj entreprenoj instalis preskaŭ 1 500 entreprenojn en la orientazia regiono, investa sumo superis 3,6 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupis preskaŭ sesonon de la eksterinvesta sumo de ĉinaj entreprenoj.

Tiuj ĉinaj entreprenoj ludas per sia investado pozitivan rolon en solvado de loka enoficiĝo kaj akcelado de loka ekonomio. Vicsekretario de tajlanda Investa Akcela Buroo sinjoro Mahajchariyawong Thamrong informis intervjuate, ke lia vojaĝo celas konigi al ĉinaj entreprenoj tajlandajn plej freŝajn politikojn en altiro de eksteraj kapitaloj kaj la kampojn, en kiuj Tajlando esperas ĉinajn entrepenojn investi ĉefe:

"Ĝenerale, la industrioj, kiuj havas relative multajn investajn ŝancojn, estas elektroapartato, aŭto, pecoj de biciklo, manĝaĵo kaj agrikulturo. Ni esperas, ke ĉinaj entreprenistoj aktive faru investadon en Tajlando, cetere, ĉinaj entreprenistoj, kiuj jam faris investon en Tajlando, povos vastigi investan kampon. En la estonteco, ni petos ĉinajn entreprenojn, kiuj jam estas famaj en Tajlando, esti konsilantoj, elmeti proponojn kaj inviti ĉinajn entreprenistojn investi en Tajlando."

Laŭ informo, krom Tajlando, ankaŭ Indonezio, Japanio, Kamboĝo kaj aliaj orientaziaj landoj alprenas multajn rimedojn por altiri pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj.


1  2