• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-07 17:22:05    
Quansuzhai-restoracio

cri
En Pekino troviĝas Quansuzhai-restoracio, kiu servas ekskluzive per vegetaraj pladoj. Dum la pasintaj jaroj ĝi allogis klientojn el diversaj landoj kaj regionoj.

KORTEGAJ VEGETARAJ PLADOJ

Fine de Qing-dinastio (1644-1911), lukse vivis Cixi, imperiestra patrino. Ĉiutage la kortegaj kuiristoj devis prepari por ŝi cent pladojn. Frandaĵoj el altvaloraj ne mankis al ŝi, tamen iom post iom ŝi perdis la intereson. Por plaĉi al ŝi eunuko ordonis al la kuiristoj prepari pladon de jujuboj kun belaj koloroj kaj bona gusto. Ĝstuminte ghin, Cixi admiris kaj premiis la kuiristojn. Poste vegetaraj pladoj fariĝis bonvenaj konstantaj pladoj.

La vegetaraj pladoj devenis de la sudo de Ĉinio. Iliaj materialoj estas sekigitaj bambuŝosoj kaj freŝaj fungoj. Kvankam Cixi ne ŝatis la dolchan guston ŝatatan de sudanoj, tamen la saĝaj kuiristoj aldonis salon kaj sojon al la vegetaraj pladoj lau ŝia gusto. Laŭdire en siaj lastaj jaroj Cixi tre ŝatis la kortegajn vegetarajn pladojn.

VEGETARAJ PLADOJ DE LA POPOLO

Liu Haiquan, metilernanto de la kortega kuirejo, bone posedis la kuirarton de vegetaraj pladoj pro sia diligenteco kaj talento. Forlasinte la kortegon, li starigis budon de vegetaraj pladoj ĉe Dong'an-foirejo. Li preparis ne nur simplajn vegetarajn pladojn, sed ankaŭ subtilan vegetaran festenon. Lia budo pli kaj pli prosperis. En 1936 lia budo fariĝis restoracio Quansu Liu, kiun poste li nomis Quansuzhai.

Nun Quansuzhai, kiu travivis kvar generaciojn, povas fari pli ol 100 vegetarajn pladojn.

Quansuzhai ĉiam strebadas al pli alta nivelo. Por siaj manĝaĵoj ĝi uzas fajnajn materialojn liveritajn de fiksaj produktejoj kaj kuiras per tradiciaj metodoj.

Nun troviĝas pli kaj pli da vegetaranoj dezirantaj saniĝon, kiuj tabuas lardon. Quansuzhai faras kuiradon ĉiam lau vegetara kutimo kaj per malgranda kaserolo preparas manĝaĵojn. Tiu metodo donas bonan guston.

Nun Quansuzhai ne nur havas branĉojn en grandaj urboj, sed ankaŭ vendas siajn manĝaĵojn en superbazaroj.