• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-25 17:28:53    
Inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, Litovio

cri

Je la 10-a horo de la 24-a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso en la litova ĉefurbo Vilno. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Ĉirkaŭ 2 300 samideanoj el pli ol 60 landoj ĉeestis al ĉi-foja kongreso, kies ĉeftemo estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado". La 90-a UK okazas cent jarojn post la fama Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, iasence ĝi estas jubilea kongreso.