• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-26 15:55:42    
Solena inauŭguro de 90-UK

cri

Karaj retlegantoj, je la 10-a horo en la 24-a de julio laŭ la loka tempo, en salono Zamenhof de la kongresejo en Vilno solene inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Ĉirkaŭ 2 300 samideanoj el pli ol 60 landoj ĉeestis al ĉi-foja kongreso, kies ĉeftemo estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado". Reprezentantoj de pluraj ambasadejoj ĉeĥa, belga, ĉina, japana kaj rusa, kaj famaj kulturaj kaj sociaj agantoj en Litovio ankaŭ honoris la kongreson per cxeesto.

La 90-a UK okazas cent jarojn post la fama Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, iasence ĝi estas jubilea kongreso.

Dum la inaŭgura ceremonio, la alta protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, prezidento de Litovio Valdas Adamkus, pere de litova ministro pri eksteraj aferoj Antanas Valionis, adresis sian salutmeseĝon. Li diris, ke Litovio fieras, ke la ĉefurbon de Litovio vi elektis kiel lokon de via Kongreso. Veninte ĉe ilin vi transformigis Vilnon al la ĉefurbo de tutmonda esperantistaro. Ankoraŭ pli agrablas, ke ĝi estas jubilea aranĝo – ĉi-jare estas festata la 100-a datreveno de la unua kongreso de Esperanto. Estus malfacile trovi pli taŭgan lokon por la jubilea kongreso ol Litovio. Ja en lia lando vivis kaj kreis eminenta Ludoviko Zamenhof. Ĉi tie li verkis la unuan Esperanto-lernolibron kaj flegis la esperon kunigi homojn de la mondo. Litovio, kie ĉiam vivis kaj pace kunvivis diversaj popoloj, altestimas tiun cxi eminentan nian samlandanon, kiu disvastigis ideojn de homara unueco.

Li menciis ankaŭ, ke homoj jam distancas je unu jarcento ekde la unua Kongreso de Esperanto. Tamen hodiaŭ ankoraŭ pli evidentas kiel aktualaj kaj vivaj estas ideoj de Ludoviko Zamenhof. Por la moderna mondo, kiu konfrontas kun pli gravaj globalaj defioj kaj kontraŭstaroj, estas eksterordinare grave, ke malsimilaj popoloj, religioj kaj kulturoj konservu sian identecon kaj samtempe ektrovu manieron de interparolado.

Cetere ankaŭ ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsura sendis sian mesaĝon, okaze de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Li diris, ke Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura riĉeco de la mondo, evidentigita de plurecoj, spegulu ĉiam renovigitan dialogan diversecon. Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la kongreso labori kun UEA kaj UNESKO por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝojn kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos al komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.

En la inaŭgura ceremonio, ankaŭ aŭdeblis salutvortoj de nepo de nia majstro Ludoviko Zamenhof, de reprezentantoj de ILEI kaj Tejo kaj de esperantistoj de diversaj landoj.

La inaŭgura ceremonio fermighis en kantado de la Esperanta himno La Espero kaj tiel oficiale komenciĝis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto.