• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 10:26:41    
Pri poemo de Wang Han

CRI
Wang Han (?-?) naskiĝis en Jinyang (la nuna urbo Taiyuan de la provinco Shanxi). Nuntempaj homoj povas scii el enciklopedio nur tion, ke li vivis en la komenca periodo de la dinastio Tang (618—907), estante licenciulo en la regperiodo titolita Jingyun (710 kaj 711, nur 2 jarojn, kiam Li Dan imperiestris). Iam li prefektis, tamen pro aroganteco kaj troa liberemo li perdis la oficon poste, kaj baldaǔ mortis.
Kara retleganto, por kio ni mencias la malfeliĉan prefekton el la dinastio Tang? Por apreci lian poemon titolitan "Liangzhou-kanto"*:
De vin' plenplenas noktebrila jadpokal',
pipao urĝas antaǔ drinko sur ĉeval'.
Ne ridu, se mi mortus de ebri' surfronte!
Kiom da homoj hejmen irus post batal'?
La dinastio Tang reunuigis Ĉinion kaj certagrade prosperigis sian imperion, tamen la medio ĉe la okcidenta landolimo restis dezerteca kaj peniga. Batalo eksplodis de tempo al tempo, kio kaǔzis, ke garnizonantaj soldatoj apenaǔ havis okazon por kune babili, gaji kaj trinki vinon. Kaj kiam tia ŝanco venis, ili forte ĝojis kaj senĝene drinkis. Imageble, ĉu ne? Tiaj vivo kaj sento speguliĝis ĝuste en la supra poemeto. Kia vino? Vera, el la plej bonaj vinberoj en la okcidenta regiono. En kia ujo tia vino? En noktebrila jadpokalo. Laǔ legendo, la reĝo Mu de Zhou (770 a.k.—221 a.K.) estis ege migrema. Foje li atingis la okcidenton kaj lokanoj faris por li pokalon el blanka jado. Tia pokalo scintile brilis en nokto – ĝi do nomiĝis "noktebrila pokalo". Muziko akompanis la drinkadon. Kian instrumenton oni ludis? Pipaon, konsistantan el 4 kordoj kaj jam konigitan en nia reto. Evidente la 1-a verso naskiĝis el forta pasio de la aǔtoro, kiu intence alportis la noktebrilan pokalon de la reĝo Mu ne nur por imponigi la etoson, sed ankaǔ por aludi, ke batalo ĉe la landolimo jarmile ne ĉesas. Ĉi tiu verso servas kiel inaǔguro de nova epoko – paco, dezirata almenaǔ de la aǔtoro. Jen, kiel en paca tempo, regas sorĉaj koloroj en grandioza festeno, abunda je nektaro kaj ambrozio. Ĝojige, plezurige, delicige! Ĉion pri la batalo forgesu!
*Liangzhou estis gubernio establita en la dinastio Han (206 a.K—220 p.K.), en la nuna gubernio Wuwei de la nordokcidenta provinco Gansu. Kara retleganto, certe vi ankoraǔ memoras, ke en la dinastio Han la kortego starigis Muzikan Institucion por kolekti popolajn kantojn. Unu el la specoj de la popolaj kantoj estis "Liangzhou-ge" aǔ "Liangzhou-ci" (Liangzou-kanto). Iuj poetoj en la tempo de la dinastio Tang (618—907) ofte verkis tekstojn laǔ la melodio de tiuspeca kanto, pri pejzaĝoj kaj milita stato ĉe la norda landolimo. Unu el la plej famaj kantotekstoj estas ĝuste la de ni analizata kvarverso de Wang Han.