• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 08:29:14    
Optimisme aǔ pesimisme? --Daǔrigo de analizo pri kvarverso de Wang Han

CRI
La 2-a verso manifestas bravecon kaj optimismon de garnizonaj soldatoj. Ŝajne estis ia etiketo aǔ rutino? Aǔ la soldatoj atendis, ekzemple sian komandanton? Subite sonis pipao, kiu urĝis ilin al la drinko. Ritmo vigla, etoso fortiga. Sekvis gajaj bruoj. En ĉi tiu verso la aǔtoro grandigis infektan forton per kontraǔtradicia aranĝo*. Ekzistas pluraj interpretoj pri la verbo "cui" (urĝi), ekzemple, iuj asertis, ke oni urĝis al batalo, ĉar malamikoj jam invadis; aliaj opiniis, ke malgraǔ la urĝo la soldatoj restis. Ĉi tiujn vidpunktojn rekte refutas la 3-a verso, "Ne ridu, se mi mortus de ebri' surfronte!" Sed tiuj sin apogis ankaǔ al la "ĉevalo". Fakte hunoj ludis pipaon ĝuste sur ĉevalo. "Pipao urĝas antaǔ drinko sur ĉeval'", verso kondukanta al nenio alia, sed al tio, ke la drinkado tuj komenciĝu kaj rapide atingu kulminon. Jen:
Jen kia sceno? Ha ha, ne ridu, se mi mortaĉus pro ebriego! Ja, ni jam finis tiom da vino. Hodiaǔ nenio okazas ĉe la landolimo, tial ni povas ĝismorte drinki. Laǔvole kaj fole! Nu! Sed en la pasinteco, eble eĉ nun, iuj asertaĉis, ke ni afektas ĝojon, kaŝante triston kaj malesperon. Ĉu pro tio, "Kiom da homoj hejmen irus post batal'"? Troigo! Ni nek diskonigas teruron de milito, nek esprimas abomenon kontraǔ la batala vivo, nek veas pri eventuala morto. Ĉu vi ne vidas, kia vino en kia ujo? Ĉu vi ne aǔdas, kia muzikaĵo el kia instrumento? Ni ĉiuj laǔeble nin amuzas, ne nur per vino, sed ankaǔ per kanto kaj danco, akompanataj de tiu sidanta sur ĉevalo per la nacia muzikilo. Ni tostu! Ni tralavu la gorĝon kaj ankoraǔ pli serene kantu!... Vi, jam iom ebria, ĉu ne? Ne gravas! Kio povas nin ĝeni, se eĉ morton ni ne timas? La alegra melodio el la pipaa ludo de la surĉevala homo karnavale ekscitas ĉiujn drinkantojn. Dume iu el ni krias, "Kion ni timas? Ebriiĝu do ebriiĝu! Se mi mortus ebria, ha ha, ne priridu min!" Alia sekvas, "Efektive! Kio gravas? Kiom da homoj reiris hejmen?"
Fine oni vidis, ke la 2 lastaj versoj estas instigaj al drinkado. Eĉ ne dozo da malĝojo, kiun oni esperas dronigi per vino, troviĝas en la poemeto, plenplena de sereno, bravo, viglo, emocio, gajo kaj heroeco.
*Kutime oni aranĝas 7-ideograman verson de luŝio (okverso): 4+3, tio signifas, ke la 4 komencaj ideogramoj formu vortogrupon, dum la 3 lastaj alian, sed en tiu verso de Wang Han estas 2+5.